Mia sxatata, ne tute kvinjara knabineto ludas lax sia fantazio.

 

Sxi image estas feino. Sxi longe "flugadas" en la cxabrego kaj sorcxadas bonojn.

Subite sxi haltas, unu sekundon rigardas ien.

Neniu kapablas vidi tion, kiun sxi

vidas momente...

Poste sxi kuras al nia ligna pregxejeto, kiu ornamas nian grupejon, sxi rigardas la krucon sur gxia

tegmento, kaj komencas pregxi. Sxi uzas proprajn vortojn:

 

" Helpu min, mia Dio, cxar mi estas en granda dangxero!

Kore - anime, kore - anime."

 

Mi sentas doloron en mia brusto. Ankaux mi dezirus esti bona feino...

Mi scias, ke la gepatroj de Kristnasko ne vivas kune.