Nuntempe mi estas malforta.

Post tritaga laboro mi denove febrigxis. Ehx!

Mi ne volas resti hejme pro miaj malhelaj pensoj, kiuj - se mi estas sola - tuj trovas min.

Sed gxis kiam mi povos cxeesti inter infanoj, cxi tiel?

Kilel multajn aferojn mi dezirintus finfari kun ili, kolekti travivajxojn kune...

 

Miaj gekolegoj cxiel provas helpi min, ili timas pri mi.

Iu de ili rakontis fabelon, sed nun ne al infanoj:

Vivis iam akvoportisto, kiu havis du ujojn por viziti puton, kaj post longa piediro akvumi

gxardenon.

La tempo pasadis , kaj okazis foje, ke unu el la vazoj fendigxis.

La homo pacience plu uzis gxin, kvankam post tiu tempo li jam devis iri al puto cxiutage dufoje,

cxar nur unu krucxo restis akvoplena, alia igxis duonplena dum ili atingis gxardenon.

La krucxo, kiu jam ne kapablis perfekte labori kompatis la homon, kaj hontis sian eraron, sed la

bonkora, akvoportisto tiel konsolis gxin:

Rigardu la vojon inter puto kaj gxardeno! Kion vi vidas?

Maldekstre , kie gxis nun lauxiradis senerara via kunulo, restis dezerto. Dekstre, kie vi perdadis

akvon, la senvivaj semoj - kiuj hazarde cxeestis tie- cxiuj ekfloradis, kaj nun kovras la teron aro da

multkoloraj belegaj floroj...

 

La fabelo finigxis. Sekvis poste granda silento kaj larmoj.

Kion mi povus diri?

Mi estas dankema. Valoraj homoj cxirkauxas min.