Mi atendadis en postoficejo, kiam venis al mi cxina viro, kaj petis mian helpon arangxi liajn aferojn.

Kiam ni estis sukcesaj, mi lauxdis lin, kiel bele li uzas nian lingvon. Li diris rapide, jes, cxar li instruas hungaran lingvon, sed malfacile ordigas oficialajn paperojn, li ne kutimas fari similagxojn.

Mi subite ekhavis ideon provi demandi de li: ""Cxu vi parolas ankaux Esperante?" Li respondis al mi hungare: "Igen, de csak nagyon keveset." (Jes, nur iom)

Mi ankaux cxi tiel povis longe gxoji...