Mi provis esperantigi ĝin okaze nia nacia festo:
Belas por ni patrujo,
ridas sur nin la suno.
Tie kuras rivereto,
fluetanta, pura akvo.
Petolas sur ĝi ornamoj,
malvarmetaj ŝaŭmoj.
Belas nia patrujo,
tie nin lulas patrino,
la plej bona patrono,
plej amanta virino.
Brakumadas patrinjo -
bela estas patrujo!
Jes, ĉiu lando vivu en paco!
Ĉu vi konas la tradukitan version al la hungara lingvo de Eugenio Dsida?
Tiu estas vere belega!
En 1994 estis konkurso pri muzikigitaj poemoj, kaj
unu konkursinto elektis tiun chi poemon en la hungara.
Li gajnis tiam la 2an premion post mi. Ankau mi muzikigis
poemon de Eugeno Dsida "Sunsubiro" (Naplemente), per
kiu tiam mi gajnis la 1an premion. Eugeno Dsida verkis
belegajn kaj kortushajn poemojn.
Mi tutkore gratulas vin pro viaj belaj sukcesoj!
Sign-in to post a comment.