Anna Karlik Published on September 9, 2009
by Anna Karlik

Anna Karlik's blog

Browse posts
Mi pensas pri vi
Posted on March 14, 2010
2 comments (latest 2 days ago)
Reciproka saluto :-)
Posted on January 2nd, 2010
9 comments (latest 2 months ago)
Peta preĝo
Posted on December 28, 2009
11 comments (latest 4 weeks ago)
Mi ne povas esti alia
19 comments (latest 2 months ago)
Ŝi estas tro juna perdi mamojn...
Posted on August 12, 2009
10 comments (latest 6 months ago)
Sen vi
Posted on July 9, 2009
42 comments (latest 4 months ago)
Nesolveble
Posted on May 11, 2009
34 comments (latest 7 months ago)
Kiel esprimi?
Posted on March 26, 2009
5 comments (latest 6 weeks ago)
Ĝis tertremo
Posted on January 13, 2009
15 comments (latest 10 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 4 people added it to their favorites
  2. Read 595 times

Mi ne povas esti alia

Wednesday September 9, 2009 at 10:49AM

(Vi intencas min defendi...)



Kvankam mi ne volas plendi,

mi ne povas ne dependi...

Por mi ĉiam estis grave

sincere kaj pure vivi.



Kiel eblus nur duone?

Tutkore mi povas ami.

Kiel povus mi duone?

Ja nur plene eblas ami!



Silenti pri sentimentoj

memfraŭdo estus vere,

mensogi pri propraj sentoj

ofenda ĝi estas ege.

translate into English

19 Comments / add your comment?

Cindy Mckeepro says:
Mi estas la unua gratuli vin! Vi aldonis formon al via tenera sinteno. Gratulon kaj ankaŭ dankon pro la donaco al ni.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Anna Karlik says:
Kara Cindy!
Mi brakumas vin!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Tre bele skribita poemo!!! Tutkore mi gratulas vin pro via talento, tre kara Anna!!! Oni esperas, ke vi daŭrigu ... kaj ne estu alia!!! :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Anna Karlik says:
Kara Mike!
Per viaj ĉarmaj frazoj vi ĝojigas min!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo says:
Kara Anna, bonvolu ne estu alia :-) Vi skribis nun pri ankaŭ miaj oftaj pensoj. Ĉu ami duone ? Kiel oni povas ami treege aŭ iomete ? Fari ion varmete oni ne rajtas. Ĉefe ami. :-)
Anna, bonvolu neniam sanĝiĝi.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Anna Karlik replies:
Kara Mielo!
Ankaŭ mi pensas iel simile, kiel vi. Respektive mi pensas tiel, ami nur ege, ege eblas.

Sed pensiga afero estas: kio estas tiam, kiam oni diras "iu sufokas iun alian per amo?"
Kie troviĝas la limo inter ege ami aŭ tro ami? Ĉu el amo povas esti tro?
Ĉu pri tiuj demandoj ekzistas respondoj?
Posted 6 months ago. ( permalink )
Margit Juhász says:
Brakumon al Vi kara Anna. Gratulon pro via bela poemo.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Anna Karlik says:
Karega Margit!
Dankon, pro vi estas leginta ĝin!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Anna Karlik says:
Gekaraj!
Mi dankas al Stelo, al Mike, al Elbertinum la steletojn!
Vi estas afablaj! :-)))
Posted 6 months ago. ( permalink )
Odamir says:
Kiel ĉiam vi kortuŝas nin per via tenero, afableco, sincereco...
Karega Anna estu ĉiam vi mem, kaj lasu vian internan sunon ĉiam brili!
Dankon!!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Odamir edited this comment 6 months ago.
Anna Karlik replies:
Dankon, Odamir kara!
Kaj ankaŭ pro steleto de vi! :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Kara Anna, donas feliĉon al mi ke mi povas laŭdi ĉi tiun poemon. Ĝi ege plaĉas al mi, male al poemo "Sen vi", kiun mi ne povis laŭdi. Certe rilatas pri persona sento kaj ne pri kvalito de via verkado. Ĝenerale mi ege satas legi kion vi skribas. Ĉiam tre emocia.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Anna Karlik says:
Kara Jakvo!
Vi povas ne nur laŭdi, aŭ silenti, vi same rajtas ankaŭ kritiki miajn poemetojn!
Ja bona kritiko helpas progreson, kaj mi volonte lernus.
Posted 6 months ago. ( permalink )
David Blanketo says:
Ha lo! ^Cu batalo inter racio kaj emocio? La racio de la mondo ne deziras sincerecon, la emocio de la poetoj ne trovas lokon en tiu sama mondo. Kie vivas la poetoj? Eble,ili vivas kaŝita en siaj vortoj, serĉante la vojon al koroj de la ceteraj homoj.
Pacon al vi. David
Posted 5 months ago. ( permalink )
Anna Karlik says:
...Eble en imago, ĉu?
Mi pensas, en realo kelkaj nur vegetas.

Kara David!
Nekedreble, kiel vi komprenas kaj analizas la poemojn, la mesaĝojn de homa animo!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Wel says:
Bele flua poemo, sincera, kiel akvo kuranta... Dankon, Anna!!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Anna Karlik says:
Dankon, Wel, mi ĝojas, pro ĝi plaĉas al vi!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cezar (Kaiser)pro says:
Ĝojigan Kristnaskon de Cez!
Posted 3 months ago. ( permalink )
David Blanketo says:
Kara Anna. Jen denove la alveno de kristnaskaj tagoj. La homaro rememoras LIn, la princo de la poetoj kiu iam alvenis surtere por skribi la plej bela poemo en la homa koro, la evangelio. Ni ankoraŭ ne lernis bone tiajn lecionoj pri amo, pardono kaj dia patro. Sed, certe Dio havas paciencon, multe da pacienco...ĉu ne? Bonaj festoj. La nova jaro estu plenplena da bonaj surprizoj. Pacon kaj harmonion al vi kaj al via tuta familio. Amike. David
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...