Sen vi
mi ne povas
utila esti
Sen vi
mi ne emas
ion ajn festi
Sen vi
ŝajnas esti
mi duonhomo
Sen vi
malrapidas
ĉi duonhoro
Sen vi
mi ne havas
bonan humoron
Sen vi
mi ne sentas
bonan odoron
Sen vi
eĉ mi vidas
la mondon grize
Sen vi
mi komprenas
ja ĉion mise
Sen vi
mi sukcesas
nenion fini
Sen vi
mi kapablas
neniun fidi
Sen vi
mi solecon
komencas timi
Sen vi
mi verdire
ne indas vivi
Sen vi
mi kelkfoje
perdas la forton
Sen vi
mi volonte
elektus morton
Sen vi
mi sekrete
larmetas foje
Sen vi
do, nenio
okazas bone
Send a message
Search for members
Odamir says:
Anna Karlik replies:
Sumin U'an says:
kiel dezerta
la mondo
Sen vi
kiel sengusta
la tempo
Sen vi
kial kanti
la birdoj
Sen vi
.........
Anna Karlik replies:
Dankon!
Vemer says:
Anna Karlik replies:
David Blanketo says:
Anna Karlik replies:
Se ĉi tiel naskiĝas poemoj, oni tutcerte povas atendi de mi ankoraŭ ege multajn :-))
Stanislao says:
Anna Karlik replies:
Kiel mi skribis, granda familio: multaj ĝojoj - multaj zorgoj.
Dankon pro via boninteco!
V I Z I László* says:
Rekompencu vin la vivo pro viaj profundaj sentoj.
Anna Karlik replies:
La profundaj sentoj jam mem riĉigas la homojn, ĉu jes?
V I Z I László* replies:
Anna Karlik replies:
Alejandro Cossavella says:
Cxi kaze, mi esperas ke via MI bonfartu kaj fortigxu. Kaj ke tiu vi (aux iu alia) alprokximigxu tuj al via vivo por gxojigi ecx pli vian "mion".
brakumon el la sudo de la mondo
Ale
Anna Karlik replies:
Mi rebrakumas vin pro via valora bondeziro!
Amike: Anna
Odamir says:
Venu ĉiam al ipernity, SEN VI nia virtuala esperanta komunumo estas pli malriĉa!!
Anna Karlik replies:
Dankon pro steleto!
Francisko-Brazilo says:
Anna Karlik replies:
Vi ĝojiĝis min per via komento!
Saintroyre Suzanne says:
Anna Karlik says:
Mi dankas vin pro viaj afablaj laŭdvortoj!
Ankaŭ mi brakumas vin!
Anna Karlik edited this comment 5 months ago.
Mike59pro says:
Anna Karlik says:
La Sorto ĝisfunde miksis miajn ''kartojn", sed ankaŭ donis atentemajn geamikojn al mi.
Mi estas en ordo, dankon! :-)
Mike59pro replies:
Hungaria Esperanto-Asocio says:
en ordo,
dankon!
En ordo
mi estas,
dankon!
Mi, ordo,
enestas,
dankon.
Kaj tiel plu,
ĝis la vidvaj
vortoj
havas ankoraŭ
fortojn!
Dankon,
mi estas
en ordo.
Anna Karlik says:
Jacek says:
Anna Karlik says:
Dankon pro gratulo, mi dankas vian alparolon!
Imre Szabo says:
Pli grandan laǔdon mi ne povas diri.
Anna Karlik says:
Per viaj vizito kaj komento vi honoras min!
Anna Karlik edited this comment 4 months ago.
Stelo says:
gratulojn kara Anna!
Dorina says:
Kvankam mi ne kompetentas, sed la formo ĉi tie servas bonege la sentojn de la poemo.
Vladimír Türk*pro says:
Anna Karlik says:
Por mi estas granda ĝojo per miaj verketoj ĝojigi aliajn.
Raŝi says:
Vi respondis al David: "Se ĉi tiel naskiĝas poemoj, oni tutcerte povas atendi de mi ankoraŭ ege multajn"
Mi opinias ke via talento ne dependas de la kvanto de la suferoj. Vi povas vesti viajn sentojn, ideojn, rezonoj per vortoj naskitaj en via animo. Via animo bonkaptas la skribotajn mesaĝojn!!!
Kredu je via kapablo superi la malbonajn spertojn da la vivo. La vivo daŭriĝas.... Estu feliĉa! Tio estas mia deziro al vi, amike, Raŝi.
Anna Karlik replies:
Mi ne trovas konvenajn vortojn reagi pri via kuraĝiga mesaĝo. Bele vi esprimis vin.
Simple mi nur tutkore dankas vin!
Raŝi replies:
Mi, samece, tutkore dankas al vi. Amike, Raŝi :-)
Jose Roldan Leon says:
Anna Karlik says:
Wel says:
Anna Karlik says: