Anna Karlik Published on May 11, 2009
by Anna Karlik

Anna Karlik's blog

Browse posts
Peta preĝo
Posted on December 28, 2009
8 comments (latest 10 days ago)
Mi ne povas esti alia
Posted on September 9, 2009
19 comments (latest 2 weeks ago)
Ŝi estas tro juna perdi mamojn...
Posted on August 12, 2009
10 comments (latest 4 months ago)
Sen vi
Posted on July 9, 2009
42 comments (latest 2 months ago)
Nesolveble
34 comments (latest 4 months ago)
Kiel esprimi?
Posted on March 26, 2009
4 comments (latest 8 months ago)
Ĝis tertremo
Posted on January 13, 2009
15 comments (latest 7 months ago)
Trankviligo
Posted on January 12, 2009
12 comments (latest 9 months ago)
Savu min!
Posted on January 7, 2009
7 comments (latest 11 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 6 people added it to their favorites
  2. Read 928 times

Nesolveble

Monday May 11, 2009 at 12:00PM

Mi trovis malfrue

la konvenan viron,

kiu jam delonge

posedas edzinon.



Ne volus ekvundi

mi alian inon,

ne rajtas detrui

mi ilian vivon.



Kontraŭ sufero

ĉu mi trinku vinon,

simple nur silente

atendu la finon?



Iu diru al mi,

kion eblas fari?



Se tio ne helpas,

unu eblo estas:

Senkorpe, senvorte,

senkondiĉe ami...

34 Comments / add your comment?

Manfredo says:
Tre plaĉas al mi.

Jes, amu senkondiĉe - kaj atendu...
Posted 8 months ago. ( permalink )
Anna Karlik replies:
Dankon Manfredo kaj pro konsilo, kaj pro komento!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Odamir says:
...Senkorpe, senvorte, senkondiĉe ami...
Kia belaĵo mia dolĉa amikino!!
Kiam ni semas amojn ni ricevas amon, atendu...
Posted 8 months ago. ( permalink )
Anna Karlik replies:
Mi nur nun ekvidis, kiel multajn steletojn vi ĝis nun donacis al miaj poemetoj!
Kara Odamir, vi estas ĝentila!
Dankeme : Anna
Posted 8 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Via sentemeco ja estas tre dolĉa. Dankon pro permesi nin vidi tion.
Posted 8 months ago. ( permalink / translate )
Anna Karlik replies:
Kara Cindy, mi dankas vian aserton!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Stanislao says:
La belega versaĵo!
Posted 8 months ago. ( permalink / translate )
Anna Karlik replies:
Kara Stasek!
Vi ĉiam skribas afable al mi. Dankon pro via atento pri miaj verkoj!
Posted 8 months ago. ( permalink )
V I Z I László* says:
La poemo estas simpla, sed bela, kiel popolkanto. Mi gratulas!

Cetere tiel afabla sinjorino nepre povas trovi sian koramikon. Esperantistino povas elekti inter la viroj de la tuta mondo. Mi estas konvinkita, ke almanaŭ plurcent mil viroj en la mondo volonte edzinigus vin, kaj el ili kelkdek mil eĉ plaĉus al vi.

Do, esperon!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Anna Karlik says:
:-)) Dankon pro via sprita respondo!
Posted 8 months ago. ( permalink )
V I Z I László* says:
Jen, mi tradukis ĝin al la hungara.

Kiúttalanság

A szívem kitártam,
Párra lelni végre,
De későn jött, kit vártam,
Volt már felesége.

Megsebezhetném-e
Ha másik asszonyt látok,
Romba dönthetném-e
Azt a szép családot?

Kínom tán alábbhagy
Ha bornak tüze éget?
Vagy csak csendben várjak,
Mikor érek véget?

Mondja meg hát bárki,
Mit lehet csinálni?

Ha nem segít már senki,
Nem lehet mást tenni:
Csak lélekben, csöndben,
Önzetlen szeretni.
Posted 8 months ago. ( permalink / translate )
Dorina replies:
gratulojn, Lászlo, simple belega!
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Anna Karlik says:
Kara Laslo!

Vi ege suprizis min! Ĉu mia versaĵo meritas tradukadon?!

Kiel lerte, arte vi tradukis mian poemon...
Ja via verko sukcesis pli bele, ol la originalo!
Certe mi ne kapablintus simile esprimi min hungare...

Mi dankegas vian penadon, ĝi estis por mi vera donaco! :-)
Posted 8 months ago. ( permalink )
V I Z I László* says:
Kara Anna!

Kredu, ke la originala verko estas pli valora el literatura vidponkto. Tradukoj malofte superas la originalon. Ĝuste la tute sipmlan ĉarmon mi ne sukcesis tute bone respeguli.

Ankaŭ viaj aliaj poemoj estas vere belaj floroj de la Esperanta "popola" poezio. Mi provos traduki ilin, sed mi ne povas promesi, ke mi certe sukcesos.

Mi proponas al vi sammaniere aranĝi la versojn (verssorokat), kiel mi faris, ja tia estas la vera strukturo de la poemo.
Posted 8 months ago. ( permalink )
V I Z I László* edited this comment 7 months ago.
Anna Karlik says:
Kara Laslo!
Mi akceptis vian konsilon pri aranĝo, vi pravas, ĉi tiel pli konvene aspektas ĝi.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Stanislao says:
Kara ANIA! Saluton al vi - koran - el Pollando! Via versaĵo estas la valora ankau el la etika vidpunkto.
Ni vivas en la tempo, dum kiam nek virinoj, nek viroj pensas lau la pensmaniero de la heroino de via versaĵo - multaj "konstruas" sian "amon" sur ruinaĵoj de la alia edza paro, ĉu ne? Lau sia egoismi ili detruas la feliĉon de aliuloj, pensante nur pri si mem. Ĉu tio estas moderneco? Ĉu eble estas tio saĝeco?
Posted 7 months ago. ( permalink )
Anna Karlik replies:
Hu, jen, malfacila situacio!
Kiel mi respondu sincere, miskonduti kaj kolerigi neniun?

Kiel volonte ankaŭ mi forlasus la certan valorordon!
Do, verdire estis ne mia virto...
Posted 7 months ago. ( permalink )
V I Z I László* replies:
Ĉiu historio estas tute individua, kaj tute diferenca de ĉiuj aliaj. En la nuntempa mondo la kulturoj kaj etikaj konsideroj varias ne nur laŭ landoj, sed eĉ laŭ homoj. Do, diri ion pri simila afero, honesta homo povas nur konante tre detale la rolantojn kaj situacion, eble eĉ tiam ne...
Posted 7 months ago. ( permalink )
Anna Karlik says:
Ĝentile vi reagis, dankon!
Posted 7 months ago. ( permalink / translate )
V I Z I László* replies:
Tute ne por ĝentileco mi diris tion, sed tio estas mia profunda konvinkiĝo. Se oni ekzamenas gravajn detalojn, ĉiam ŝanĝiĝas la aspekto. Ekzemple, se: Tiu alia virino same havas koramikon, tiu alia virino ne prizorgas la gefilojn, tiu alia virino simple ne amas la viron ... ktp.

Ĉiuj tiaj detaloj ŝanĝas la aspekton de la amhistorio. Mi forte kredas, ke en la vivo de ĉiu normala homo okazas io tia, nur malmultaj konfesas tion. Cetere enamiĝi ne tute estas afero de decido, kaj koraflikto ne certe estas ies nepra devo.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Amdemandoj nauzas.
Posted 7 months ago. ( permalink )
V I Z I László* replies:
Mi tre miras pri via konciza noto. Ĝuste vi ŝatas ofte, kaj detale raporti pri amaferoj. Ĉu vi aliĝis al monahinoj de ortodoksaj kristanoj? :-) :-) :-)
Posted 7 months ago. ( permalink )
Anna Karlik replies:
Kara Tilio!
Mi estimas ankaŭ vian aserton, kaj malgraŭ la enhavo de tio, mi dankas vian komenton.
Mi ĝojas, pro vi denove skribis al mi.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Anna Karlik edited this comment 7 months ago.
Dorina replies:
ho, Tilio, kial?.....
Posted 6 months ago. ( permalink )
Anna Karlik says:
Generale mi provas esti komprenema al diversaj homoj, pri diversaj agoj, decidoj. Se tamen kelkfoje mi havas antaŭjuĝon pri aferoj de la vivo, tio estas certa, ke post mallonga tempo la sorto per malfacilaj lecionoj instruas min pri similaj aferoj.
Suferige estas ĉi tiel lerni...
Posted 7 months ago. ( permalink )
Anna Karlik edited this comment 7 months ago.
David Blanketo says:
La animo nia, stranga estas. Ni ne konas ĝin. Kelkfoje donacas al ni grandan amon kiu tute ne havas eblecon realigi, sed ĝuste tiam oni sukcesas maturiĝi iomete pli. Ĉu soleco kaj sufero havas tiun noblan celon, disvolvigi nian mion? Ne nur ili, Dio silente diras al ni. Alifoje, delikata momento plenplena da amo, nian animon de ĝojo plenigas. Ni volas kanti, ni volas danci, sed ni nur povas ekrideti, diskrete. Leciono de la vivo denove alvenas, kaj poemo ekaperas subite, kaj survizaĝe ĝi estas kiel larmo, nova, neatendita.
Jen la mistero de la vivo, kiu silente maturigas nin.

D Blanketo. Via malproksima poeta frato.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Dorina says:
Kara Anna, verku multe, multe!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Anna Karlik replies:
Dorina, kara!
...kaj mi multe povas danki al vi!
Posted 5 months ago. ( permalink )
ulo38 says:
bona poezio Anna, sed ĉu vi parolas pri vi mem??
Posted 5 months ago. ( permalink )
Anna Karlik replies:
Kara Ulo!
Mi ĝojas, pro mia poemo plaĉas al vi!

Ĉu ĝi estus por vi vere esenca informo? ;-)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Verku ĉiutage! Kaj vi mem vidos la evoluon.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Anna Karlik replies:
Dankon, kara Imre!
Mi alten aprezas vian opinion!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
En mondo kie vere regus amo (anstataŭ diskutindaj socireguloj) tiaj problemoj, ĉu vundi aŭ ne vundi, havus neniun sencon aŭ fundamenton.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Anna Karlik says:
Certe.
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...