Mia bela Vivo,
ununura Amo!
Neniam mildiĝos
ĉi tiu doloro...
Estis por mi domo
je via brakumo -
Neniam mildiĝos
ĉi tiu doloro...
Iĝis post decido
mi "senhejma homo" -
Neniam mildiĝos
ĉi tiu doloro...
Tristas mia koro,
larmas la animo -
Neniam mildiĝos
ĉi tiu doloro...
Ho, mia Trezoro!
Estis granda perdo...
Neniam mildiĝos
ĉi tiu doloro!
Estas granda perdo,
vane pasas tempo -
Neniam mildiĝos
ĉi mia doloro...
Send a message
Search for members
Vladimír Türk*pro says:
Odamir says:
Ĉu vi skribis pri viaj nunaj korsentoj aŭ nur poezias?
La poezio estas bela, malgraŭ iom trista.
Mi konsentas kun Vladmir, la tempo ĉiam helpas kaj aldone mi diras ke la vivo estas granda defio al ni.
Tiu frazo estas komuna slogano sed estas vero:
"Post la malhelaj nuboj ĉiam aperos la sunon"
Estu Feliĉa mia kara amikino
Anna Karlik says:
Vi estas ege afablaj al mi! Mi dankas viajn vortojn!
Margit Juhász says:
Gönyörű szép megható versed bárcsak inkább örömről szólna !!!!!!!
Anna Karlik says:
Mi dankas vin!
Brakumas: Anna
Mielo says:
Anna Karlik replies: