About this blog

valso por amikoj

  • 18 posts
  • 4099 visits

» add a comment?

september 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

September 26, 2008

10.000 VIZITOJ

hodiaŭ je la 17.00a horo mian konton havis dekmilan viziton!

Bedaŭrinde estis anonima vizitanto kaj mi ne povas aparte saluti lin.

Mi esperu novajn kaj novajn vizitantojn:

Dankon al ĉiuj kiuj partoprenis al unuaj 10.000 vizitoj

elkore via STELO

© Published at 15:07 ( 21 comments / 193 visits )
This post is public

September 26, 2008

Mi amis junulinon W. Trobisch

Mi serĉas la libron

Mi amis junulinon W. Trobisch

Ĉu vi eble povas helpi al mi?

Dankon, Stelo

© Published at 05:39 ( 4 comments / 77 visits )
This post is public

© Published at 20:19 ( 2 comments / 87 visits )
This post is public

September 9, 2008

denove

Denove printempo varmigas koron,
regalas ĝin per multaj burĝonoj.
Burĝonoj ruĝaj
burĝonoj flavaj…

per suspiroj
kiuj faras venton
per revoj kiuj
postulas atenton.
ofertas sekreton,
rakontas
pri amo
forgesita
sed ne finita.

Sed kiu povas
kompreni ĉion?
Kompreni tempon
amon, sekreton,
kompreni vortojn
neniam skribitajn
neniam legitajn
kompreni vortojn
nur pensitajn,

Kiu povas?
Diru al mi.
Ĉu eble ...

.... ..... vi?

© Published at 18:50 ( 4 comments / 123 visits )
This post is public

September 7, 2008

revo

Neniu konas revon mian
mi pensas ke ankaŭ ne vi,
kisi vian manplaton
kaj senti odoron de ĝi.

Imagu ke mi jam faris tion
malfermu manplaton vian,
flaru odoron de mia kiso
eksentu varmon ĝian.

© Published at 06:50 ( 3 comments / 87 visits )
This post is public

September 1st, 2008

disiĝo

Ĉu tio estis via deziro,
via elreviĝo aŭ via devo?
Aŭ ekkrio de arĝenta mevo
montris nur timon de iu viro?

Se vere estis via devo
kaj nek elreviĝo nek deziro,
ekkrio de arĝenta mevo
estis tristeco de matura viro

Se tio estis nur via elreviĝo
kaj nek via devo nek deziro,
ekkrio de arĝenta mevo
montris timon de nekuraĝa viro.

Se tio estis via deziro
kaj nek elreviĝo aŭ devo,
ekkrio de arĝenta mevo
bildas vin kiel nefidela viro

© Published at 10:44 ( 8 comments / 141 visits )
This post is public

August 26, 2008

bohema koro


Via bohema koro
Bezonas mildajn sonojn
De gitanaj violonoj
Por senti dolĉan guston de vino
Kaj kompari kisojn de belaj knabinoj.
Via bohema koro
Bezonas ruĝan vinon
Por ruĝe sonĝi senfinan amon...
Via bohema koro
Bezonas nur akompanon…

© Published at 09:45 ( 9 comments / 146 visits )
This post is public

August 12, 2008

Cxu indas?

Via silento ne sanigas koron
nur vundoj pli profundaj igxas,
forgesi cxion,
lasi memorojn ...
Ho, Dio mia, diru:
Cxu indas?


Cxu indas forgesi,
.........aux memori
kiu povas kompreni tion
cxu inadas vivi kun doloroj
aux foriri ....
kaj lasi cxion?


Sed, kiu povas lasi memorojn
pri amo kiu varmigis koron
kiu povas forgesi cxion
forgesi amon
akcepti doloron....


Ho, Dio mia, diru:
Cxu indas?
Cxu indas kredi....
kredi je vortoj, kredi je sento
kredi ke ankaux amikeco blindas
kaj lasas al ni

...................nur silenton.

Danica, 12.08.2008

© Published at 13:58 ( 15 comments / 214 visits )
This post is public

July 20, 2008

ĈU?


Ĉu viaj larmoj stelojn spegulas?
Ĉu viaj steloj enhavas brilon?
Ĉu vi povas elteni tion?
Se vi povas, do, mi gratulas.

Sed sekajn larmojn oni ne vidas
Neniu scias pri doloroj
Neniu glektas viajn plorojn
Nur ni mem daŭre fidas

© Published at 19:19 ( 1 comment / 139 visits )
This post is public

May 4, 2008

vilagxo kaj rememoro

Kvankam mi estas infano de vera plena urbo mi tre ŝatas ĝardenan laboron. Unue en mia vivo mi vidis vilaĝon kaj konis vivon en vera vilaĝo vizitante mian amikinon de mezlernejo. Tiam mi havis jam 16 jarojn kaj miaj gepatroj permesis al mi somerumi ĉe amikino. Por mi tio estis nekredebla feliĉo. Kiel urbanino kiu neniam vidis vivan bovinon kaj aliajn hejmajn bestojn, tio estis neimagebla vivo.

Ĉiuj laboris la tutan tagon, patrino devis vekiĝi jam je la 4a horo matene por prepari matenmanĝon kaj ĉion kion patro bezonus dum la tago laborante ekstere en grandaj kampoj.
Ili estis kompare kun aliaj granda kaj riĉa familio... tri generacioj kune ...preskaŭ 15 homoj en la sama domo.
Tiun someron mi neniam forgesus. Manieron vivi, labori kaj festi, kvereli kaj obei...ĉion por mi neimanigebla. Sed tiu somero faris de mi homo. Respekton kiun mi jam havis kontraŭ aliaj homoj pligrandiĝis kaj mi ekkomprenis veran naturan vivon.
Mia amikino havis unu jaron plijunan fratinon kaj ni tri knabinoj estis tre bona teeamo por kune gardi pli ol 50 ŝafoj kun ŝafinetoj, multaj junaj knaboj amindumis honte kaj kaŝe...skribis al ni tri verzoj kaj mesaĝoj en la polvo dum vilaĝaj stratetoj.... kiaj rememoroj.
Kial mi ĝuste nun rememoris tiujn tagojn...pasis jam 45 jarojn de tiuj eventoj, sed hodiaŭ en mia ĝardeno en la polvo estis mesaĝo. Iu skribis per bastoneto en la polvo: "hodiaŭ vi ne estas ĉitie, do, mi venos alifoje".... bedaŭrinde sen subskribo, kaj mi ne povas scii kiu postrestis ĝin.
Ne depende de ĉio, mia koro ekridetis kaj mi longe staris apude kaj provis diveni kiu skribis la mesaĝon..bedaŭrinde, mi ne havis fotilon por foti tion.

04.05.2008

© Published at 15:22 ( 2 comments / 287 visits )
This post is public

March 10, 2008

kial mi lernis esperanton


Esperanto kaj amo
Kion oni sentas aux pensas, ne estas cxiam simple klare diri. Multfoje vortoj ne povas per plenaj koloroj montri la pensojn. Foje oni povas silente diri plu ol la samon diri per multaj vortoj. Cxar vortoj fojfoje sonas kiel malplena ujo sen vera signifo.
Geamikoj ofte demandas min: kial mi lernis esperanton? Kio estas en gxi pli bona ol en aliaj lingvoj? Post multaj malsamaj respondoj mi rimarkis ke mi cxiam aux komencas aux finas per ununura vorto: amo.
Kvankam amo ne estis unua kauxzo, amo cxiam estis kaj estas rezulto.
Mi havis iom malpli ol 18 jarojn kiom mi unue auxdis pri esperanto. Mia pli agxa frato sxerce diris al mi, ke mi povas trovi pli bonan edzon se mi lernus esperanton. Malgraux tio ne estis kialo por ke mi esperantigxis, fine mi trovis bonan edzon en nia e-klubo.
Multjarojn pasis kaj mi multfoje cxeestis belajn amuzajn esperantajn kunvenojn. Ekkonis multajn esperantajn geparojn kiuj felicxon kaj amon dankas al esperanto.
Reto, ah tiu eltrovajxo, denove mondo igxis malgranda vilagxo. Mi malkovris gxangalan babilejon. Subite en mian vivon eniris nova amuzo, nova ludo, cxiuvespera parolado kun tute nekonataj homoj tra la tuta mondo. Kia neimaginebla ebleco. Multaj diversaj homoj, diversaj vivoj, diversaj spertoj kaj deziroj..... multaj belaj vortoj kun aux sen akuzativo, tamen cxiam kun agrablaj bondeziroj. Rapide retaj geamikoj ekkomencas interparoladon pere aliaj programoj kaj ankaux revenas al babilejo, kvazaux hejmo de ilia infanagxo.
Aparta plezuro kaj nepriskribebla gxojo estas persona renkontigxo, renkontigxo kun malnovaj bonaj geamikoj. Ili jam tre bone interkonas sin, scias multajn sekretajn pensojn, suptenas unu al alia, havas multajn kunajn revojn kaj sentojn. Kaj tio estas nova speciala amo. Amikeca amo..... aparte felicxa amo ...... amo kiu ne povas dolori...
10.03.2008

© Published at 19:19 ( 10 comments / 496 visits )
This post is public

February 23, 2008

letero

 

Letero

Kara mia,
Mi esperas,
ke ankaux vi suferas.
Ke ankaux via koro
havas truon,
kapdoloron,
longajn noktojn,
tristajn tagojn,
sekajn larmojn,
........kaj senfinajn paroladojn.

© Published at 11:08 ( 6 comments / 513 visits )
This post is public

February 9, 2008

amindumado


VI estas varma vento,

mia printempo,

mia fiero,

mia mevo kaj mia revo,

mia anĝelo,

mia ĉielo,

mia rivero,

mia penso,

mia peko kaj mia konfeso,

mia tento kaj mia pento,

amikeco, amo, espero,

mia fido kaj mia kredo,

mia kono kaj mia rekono,

demando kaj respondo...................

© Published at 09:29 ( 13 comments / 574 visits )
This post is public

February 5, 2008

el mia taglibro

NENIAM LA PANO TIEL BONE ODORIS

Beogrado, septembre 1953.
'Kia malbona vetero kaj kia malbona sorto' plendas knabino en malvarma nokto.
Neniu volas helpi al mi, neniu amas min, neniu scias pri mia malbona sorto. Certe mi meritis tion, nur mi scias ke tio ne estas vero, sed cxiuj opinias alie.
Pano tiel bone odoris kaj mia stomako jam tri tagojn krom spasmodoloron ne sentis ion ajn. Cxu vere neniu vidis en miaj okuloj ununuran vorton….pano…pano kun tia bona odoro, malmola, varma pano…pano kiun mi vidis lastfoje la pasintan sabaton.
Mi nur havis deziron senti gxin en mia busxo, inter miaj dentoj, senti tiun dolcxan guston, guston kiu diras: mangxu min…mi estas vivo…mi estas felicxo…mi estas ……
Mia mano nur sekvis vocxon , vocxon el miaj malsataj tagoj, vocxon el mia deziranta koro. Miaj okuloj, grandaj nigraj okuloj kondukis miajn manojn kaj ili obeas nur vocxon el mia spasmodolora stomako.
Granda, malmola, bruta mano malpermesis ke la pano atingu mian busxon. Doloro en mia kubuto kaj lauxta vorto: perdigxu!…. finis mian revon, gustumi felicxon…..senti la panon inter dentoj.
Mallauxta, longa vico apud blanka muro en tiu momento ekmurmuris…multaj okuloj, multaj manoj kaj multaj malsataj spasmodoloraj stomakoj…cxiuj havis nur unuan deziron…deziron ke vico estu malpli longa.
Mia panjo nur silente rigardis grundon apud siaj sensxuaj piedoj, kaj post kelkaj momentoj mallauxte kaj severe diris: hejme ni pridiskutos tion.
Tio estis por mi timiga kaj malagrabla. Mi bone sciis kion panjo diros al mi, mi honte rigardis al miaj malplenaj manoj kaj miaj maldikaj fingroj. Trista panjo nur kun dikfingro visxis larmon sur sia maldika vizagxo, kaj diris nenion plu. Teruran silenton rompis dika kuiristino dirante: donu vian poton!
Mia trista panjo mallauxte kaj timrespekte surmetis poton sur tablon.
'Por kvin personoj' sxi diris….'ses'…restis en mia busxo…mi eksciis ke sxi ne kuragxis peti nutrajxon por mi.
Nia hejmo estis malproksime kaj ni du devis piediri pli ol unu horo kaj duono. Malagrablan vojon apudas arbaro, kaj malvarma nokto malrapide kovras nin. Auxtuno jam bone prezentis sin, kaj nuboj plenigas cxielon. Survoje mia patrino nur lauxte ploris...sed kasxante de mi. La tutan vojon sxi diris ecx ne ununuran vorton.
Malsataj infanoj gxoje atendis nian revenon, sed kiam ili rimarkis mian tristan vizagxon kaj patrinon kun du grandaj larmoj apud sia nazo, subite silentigxis kaj timeme rigardis al nia panjo.
La poton sxi metis sur malvarman fornon, plore eksidis apud gxi kaj ekbrulis fajron.
Cxiuj atendis, rigardis al mi kaj panjo, atendante miraklon, neniu kuragxis demandi ion ajn.
Patrino trancxis panon, kaj donis sur telerojn la kuiritan mikslegomajxon. Sur tablon sxi metis nur kvin telerojn. Silento kaj timrespekto. 'Kiu ne vespermangxos' estis demando al kiu cxiuj atendis respondon kvankam neniu demandis.
Fine patrino rigardante cxu cxiuj havas purajn manojn, diris: 'gefiloj karaj, mangxu kaj preparu vin por dormi'…
Neniu kuragxis komenci, cxiuj atendis respondon. Kiu ne vespermangxos?
'Sidu kaj mangxu' diris patrino al mi kaj tuj sxi eliris. Sciante ke sxi ne mangxis jam tri tagojn, mi prenis mian teleron kaj panon. Per tremantaj pasxoj mi eliris en nian korton kaj eksidis apud mia patrino. 'Mangxu kara', diris sxi, ne estas via kulpo ke vi estas malsata….
En miaj grandaj okuloj sxi vidis ke mi ne povas kompreni…en mia penso pri cxio mi kulpis…
'Kulpintoj nun havas pli bonan vespermangxon ol cxiuj kiujn eble vidos vi en via vivo'…diris patrino kaj brakumis min. 'Ili neniam vidis viajn okulojn kaj ne auxdis vian spasmodoloran stomakon'.
Nun, jam post malgaja vespermangxo cxiuj dormas, nur mi apud fenestro rigardas en pluvan nokton .

3.02.08
Danica Obradović

© Published at 09:36 ( 4 comments / 388 visits )
This post is public

February 3rd, 2008

iluzio

iluzio

Ĉu ĉiuj pontoj jam falis?
Ĉu ĉiuj riveroj trapasis bordojn?
Ĉu ĉiuj steloj perdis brilon?
Aŭ nur vi forgesis ĉion.

Forgesis kanti, skribi, promeni
Forgesis revi kaj reveni
Restis nur mia dolora scio
Vi ne ekzistas

....................estis iluzio

© Published at 14:24 ( 4 comments / 266 visits )
This post is public

February 2nd, 2008

nubojn

Nuboj

Diru al mi:
kiu rigardas al nuboj?
-cxu tiu kiu kun serena animo
atendas sunon
por kune rideti kaj gxoji
-aux tiu kiu kun trista animo atendas pluvon
por kune tristi kaj plori

© Published at 17:40 ( 3 comments / 321 visits )
This post is public

February 1st, 2008

geamikoj

geamikoj

kiam geamikoj forestas

mia animo tristas

kiam geamikoj revenas

mia animo ridetas

ridetigu mian animon

mi petas

 

© Published at 16:24 ( 6 comments / 199 visits )
This post is public

January 28, 2008

silento

silento

Kial mi kredis je vi
Je viaj vortoj,
Je viaj sentoj
Je via plena silento


Kial mi pensas pri vi
Pri viaj vortoj
Pri viaj sentoj
Pri via plena silento....

26.01.08

© Published at 14:47 ( 6 comments / 349 visits )
This post is public


( 18 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Stelo