February 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29    

March 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

May 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

September 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

October 2009 (1)
September 2009 (1)
August 2009 (6)
June 2009 (1)
March 2009 (1)
December 2008 (2)
September 2008 (2)
May 2008 (1)
March 2008 (1)
February 2008 (1)

February 5, 2008

el mia taglibro

NENIAM LA PANO TIEL BONE ODORIS

Beogrado, septembre 1953.
'Kia malbona vetero kaj kia malbona sorto' plendas knabino en malvarma nokto.
Neniu volas helpi al mi, neniu amas min, neniu scias pri mia malbona sorto. Certe mi meritis tion, nur mi scias ke tio ne estas vero, sed cxiuj opinias alie.
Pano tiel bone odoris kaj mia stomako jam tri tagojn krom spasmodoloron ne sentis ion ajn. Cxu vere neniu vidis en miaj okuloj ununuran vorton….pano…pano kun tia bona odoro, malmola, varma pano…pano kiun mi vidis lastfoje la pasintan sabaton.
Mi nur havis deziron senti gxin en mia busxo, inter miaj dentoj, senti tiun dolcxan guston, guston kiu diras: mangxu min…mi estas vivo…mi estas felicxo…mi estas ……
Mia mano nur sekvis vocxon , vocxon el miaj malsataj tagoj, vocxon el mia deziranta koro. Miaj okuloj, grandaj nigraj okuloj kondukis miajn manojn kaj ili obeas nur vocxon el mia spasmodolora stomako.
Granda, malmola, bruta mano malpermesis ke la pano atingu mian busxon. Doloro en mia kubuto kaj lauxta vorto: perdigxu!…. finis mian revon, gustumi felicxon…..senti la panon inter dentoj.
Mallauxta, longa vico apud blanka muro en tiu momento ekmurmuris…multaj okuloj, multaj manoj kaj multaj malsataj spasmodoloraj stomakoj…cxiuj havis nur unuan deziron…deziron ke vico estu malpli longa.
Mia panjo nur silente rigardis grundon apud siaj sensxuaj piedoj, kaj post kelkaj momentoj mallauxte kaj severe diris: hejme ni pridiskutos tion.
Tio estis por mi timiga kaj malagrabla. Mi bone sciis kion panjo diros al mi, mi honte rigardis al miaj malplenaj manoj kaj miaj maldikaj fingroj. Trista panjo nur kun dikfingro visxis larmon sur sia maldika vizagxo, kaj diris nenion plu. Teruran silenton rompis dika kuiristino dirante: donu vian poton!
Mia trista panjo mallauxte kaj timrespekte surmetis poton sur tablon.
'Por kvin personoj' sxi diris….'ses'…restis en mia busxo…mi eksciis ke sxi ne kuragxis peti nutrajxon por mi.
Nia hejmo estis malproksime kaj ni du devis piediri pli ol unu horo kaj duono. Malagrablan vojon apudas arbaro, kaj malvarma nokto malrapide kovras nin. Auxtuno jam bone prezentis sin, kaj nuboj plenigas cxielon. Survoje mia patrino nur lauxte ploris...sed kasxante de mi. La tutan vojon sxi diris ecx ne ununuran vorton.
Malsataj infanoj gxoje atendis nian revenon, sed kiam ili rimarkis mian tristan vizagxon kaj patrinon kun du grandaj larmoj apud sia nazo, subite silentigxis kaj timeme rigardis al nia panjo.
La poton sxi metis sur malvarman fornon, plore eksidis apud gxi kaj ekbrulis fajron.
Cxiuj atendis, rigardis al mi kaj panjo, atendante miraklon, neniu kuragxis demandi ion ajn.
Patrino trancxis panon, kaj donis sur telerojn la kuiritan mikslegomajxon. Sur tablon sxi metis nur kvin telerojn. Silento kaj timrespekto. 'Kiu ne vespermangxos' estis demando al kiu cxiuj atendis respondon kvankam neniu demandis.
Fine patrino rigardante cxu cxiuj havas purajn manojn, diris: 'gefiloj karaj, mangxu kaj preparu vin por dormi'…
Neniu kuragxis komenci, cxiuj atendis respondon. Kiu ne vespermangxos?
'Sidu kaj mangxu' diris patrino al mi kaj tuj sxi eliris. Sciante ke sxi ne mangxis jam tri tagojn, mi prenis mian teleron kaj panon. Per tremantaj pasxoj mi eliris en nian korton kaj eksidis apud mia patrino. 'Mangxu kara', diris sxi, ne estas via kulpo ke vi estas malsata….
En miaj grandaj okuloj sxi vidis ke mi ne povas kompreni…en mia penso pri cxio mi kulpis…
'Kulpintoj nun havas pli bonan vespermangxon ol cxiuj kiujn eble vidos vi en via vivo'…diris patrino kaj brakumis min. 'Ili neniam vidis viajn okulojn kaj ne auxdis vian spasmodoloran stomakon'.
Nun, jam post malgaja vespermangxo cxiuj dormas, nur mi apud fenestro rigardas en pluvan nokton .

3.02.08
Danica Obradović

Published at 09:36 / 4 comments / 1201 visits
This post is public

March 10, 2008

kial mi lernis esperanton


Esperanto kaj amo
Kion oni sentas aux pensas, ne estas cxiam simple klare diri. Multfoje vortoj ne povas per plenaj koloroj montri la pensojn. Foje oni povas silente diri plu ol la samon diri per multaj vortoj. Cxar vortoj fojfoje sonas kiel malplena ujo sen vera signifo.
Geamikoj ofte demandas min: kial mi lernis esperanton? Kio estas en gxi pli bona ol en aliaj lingvoj? Post multaj malsamaj respondoj mi rimarkis ke mi cxiam aux komencas aux finas per ununura vorto: amo.
Kvankam amo ne estis unua kauxzo, amo cxiam estis kaj estas rezulto.
Mi havis iom malpli ol 18 jarojn kiom mi unue auxdis pri esperanto. Mia pli agxa frato sxerce diris al mi, ke mi povas trovi pli bonan edzon se mi lernus esperanton. Malgraux tio ne estis kialo por ke mi esperantigxis, fine mi trovis bonan edzon en nia e-klubo.
Multjarojn pasis kaj mi multfoje cxeestis belajn amuzajn esperantajn kunvenojn. Ekkonis multajn esperantajn geparojn kiuj felicxon kaj amon dankas al esperanto.
Reto, ah tiu eltrovajxo, denove mondo igxis malgranda vilagxo. Mi malkovris gxangalan babilejon. Subite en mian vivon eniris nova amuzo, nova ludo, cxiuvespera parolado kun tute nekonataj homoj tra la tuta mondo. Kia neimaginebla ebleco. Multaj diversaj homoj, diversaj vivoj, diversaj spertoj kaj deziroj..... multaj belaj vortoj kun aux sen akuzativo, tamen cxiam kun agrablaj bondeziroj. Rapide retaj geamikoj ekkomencas interparoladon pere aliaj programoj kaj ankaux revenas al babilejo, kvazaux hejmo de ilia infanagxo.
Aparta plezuro kaj nepriskribebla gxojo estas persona renkontigxo, renkontigxo kun malnovaj bonaj geamikoj. Ili jam tre bone interkonas sin, scias multajn sekretajn pensojn, suptenas unu al alia, havas multajn kunajn revojn kaj sentojn. Kaj tio estas nova speciala amo. Amikeca amo..... aparte felicxa amo ...... amo kiu ne povas dolori...
10.03.2008

Published at 19:19 / 10 comments / 1399 visits
This post is public

May 4, 2008

vilagxo kaj rememoro

Kvankam mi estas infano de vera plena urbo mi tre ŝatas ĝardenan laboron. Unue en mia vivo mi vidis vilaĝon kaj konis vivon en vera vilaĝo vizitante mian amikinon de mezlernejo. Tiam mi havis jam 16 jarojn kaj miaj gepatroj permesis al mi somerumi ĉe amikino. Por mi tio estis nekredebla feliĉo. Kiel urbanino kiu neniam vidis vivan bovinon kaj aliajn hejmajn bestojn, tio estis neimagebla vivo.

Ĉiuj laboris la tutan tagon, patrino devis vekiĝi jam je la 4a horo matene por prepari matenmanĝon kaj ĉion kion patro bezonus dum la tago laborante ekstere en grandaj kampoj.
Ili estis kompare kun aliaj granda kaj riĉa familio... tri generacioj kune ...preskaŭ 15 homoj en la sama domo.
Tiun someron mi neniam forgesus. Manieron vivi, labori kaj festi, kvereli kaj obei...ĉion por mi neimanigebla. Sed tiu somero faris de mi homo. Respekton kiun mi jam havis kontraŭ aliaj homoj pligrandiĝis kaj mi ekkomprenis veran naturan vivon.
Mia amikino havis unu jaron plijunan fratinon kaj ni tri knabinoj estis tre bona teeamo por kune gardi pli ol 50 ŝafoj kun ŝafinetoj, multaj junaj knaboj amindumis honte kaj kaŝe...skribis al ni tri verzoj kaj mesaĝoj en la polvo dum vilaĝaj stratetoj.... kiaj rememoroj.
Kial mi ĝuste nun rememoris tiujn tagojn...pasis jam 45 jarojn de tiuj eventoj, sed hodiaŭ en mia ĝardeno en la polvo estis mesaĝo. Iu skribis per bastoneto en la polvo: "hodiaŭ vi ne estas ĉitie, do, mi venos alifoje".... bedaŭrinde sen subskribo, kaj mi ne povas scii kiu postrestis ĝin.
Ne depende de ĉio, mia koro ekridetis kaj mi longe staris apude kaj provis diveni kiu skribis la mesaĝon..bedaŭrinde, mi ne havis fotilon por foti tion.

04.05.2008

Published at 15:22 / 2 comments / 575 visits
This post is public

September 26, 2008

Mi amis junulinon W. Trobisch

Mi serĉas la libron

Mi amis junulinon W. Trobisch

Ĉu vi eble povas helpi al mi?

Dankon, Stelo

Published at 05:39 / 6 comments / 709 visits
This post is public

September 26, 2008

10.000 VIZITOJ

hodiaŭ je la 17.00a horo mian konton havis dekmilan viziton!

Bedaŭrinde estis anonima vizitanto kaj mi ne povas aparte saluti lin.

Mi esperu novajn kaj novajn vizitantojn:

Dankon al ĉiuj kiuj partoprenis al unuaj 10.000 vizitoj

elkore via STELO

Published at 15:07 / 23 comments / 1746 visits
This post is public

December 16, 2008

ZAMENHOF EN PUNTA UMBRIA

En la regiono kie ni decidis travivi kelkajn monatojn (por eviti vintran malvarmon) ĉijare okazis nenio por soleni Zamenhofa tago. Do, ni decidis ŝanĝi la kutimon kaj sendepende de lokaj entuziastoj preparis esperantan ekspozicion en loka biblioteko, sub la nomo

"LERNU ESPERANTON - EKKONU LA MONDON!"

Punta Umbria, malgranda urbeto en la suda Hispanio kun intereso vizitis ekspozicion (kun 180 ekzempleroj de diversaj libroj, ĵurnaloj, revuoj, turismaj prospektoj kaj aliaj esperantaĵoj ni montris al vizitantoj).

Mi deziras danki al la homoj kiuj apogis nin kaj helpis realigi la ideon. Julio Herero el Malago (kun loka esperanto asocio), Kani el Don Benito kaj Alejandro Pareja el Madrido.

Loka urbestraro kaj biblioteko faris ĉion kio estis bezonata (presado kaj disvastigo de la afiŝoj, invitiloj kaj konvena loko por fari ekspozicion - ĉion senpage) kaj 15a de decembro je la 17.30h okazis solena malfermo kun ĉeesto de loka TV kaj ĵurnalistoj. Solena parolanto estis konsilantino por kulturo de loka urbestraro.

Kvankam unue ni havis interkonsenton por du-taga ekspozicio, ili hieraŭ vespere proponis ke ekspozicio daŭru ĝis venonta lundo vespere.

La fotoj videblas sur mia paĝo!

Published at 12:14 / 17 comments / 1150 visits
This post is public

December 26, 2008

kio estas felicxo

Pasintan sabaton mi havis malfilacxan postagmezon. Anstataux promeni apud oceano, mi iris al urgenta centro, cxar mi pretervidis lastan stupon en la hejma sxtuparo kaj mi falis. Kompreneble la rezulto estas kvin-semajna gipso kaj preskaux tuttagan kusxadon en la lito.

Sed, hodiaux mi havis kontrolon cxe traumatologo kaj li donis al mi du belaj bastonoj kiuj mi tute ne povas uzi, estas tre malfacile iri per tiu elpensajxo. Do, mi iomete plendis al mia edzo kaj petis cxu eble li povas iri en ambulanto kaj peti se oni povas pruntedoni rulsegxon, almenaux dum la novjaraj festotagojn.

Kaj, kion okazis. Nia najbarino vidante min kun bastonetoj kaj antaux du tagojn en la parko kun teknika rulsegxo, vizitis min kaj pruntedonis RULSEGXON!!!!

Mi ne memeoras pli grandan gxojon en mia vivo, tute nekonata virino plenumis mian peton ecx neadunte gxin.

Do, cxi momente mi estas en biblioteko por saluti vin cxiujn kaj ekdeziri al vi gajan kristnaskon kaj felicxan Novan jaron.

cxiam amike via Stelo

Published at 12:58 / 4 comments / 836 visits
This post is public

( 7 posts )

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...