Kvankam mi estas infano de vera plena urbo mi tre ŝatas ĝardenan laboron. Unue en mia vivo mi vidis vilaĝon kaj konis vivon en vera vilaĝo vizitante mian amikinon de mezlernejo. Tiam mi havis jam 16 jarojn kaj miaj gepatroj permesis al mi somerumi ĉe amikino. Por mi tio estis nekredebla feliĉo. Kiel urbanino kiu neniam vidis vivan bovinon kaj aliajn hejmajn bestojn, tio estis neimagebla vivo.

Ĉiuj laboris la tutan tagon, patrino devis vekiĝi jam je la 4a horo matene por prepari matenmanĝon kaj ĉion kion patro bezonus dum la tago laborante ekstere en grandaj kampoj.
Ili estis kompare kun aliaj granda kaj riĉa familio... tri generacioj kune ...preskaŭ 15 homoj en la sama domo.
Tiun someron mi neniam forgesus. Manieron vivi, labori kaj festi, kvereli kaj obei...ĉion por mi neimanigebla. Sed tiu somero faris de mi homo. Respekton kiun mi jam havis kontraŭ aliaj homoj pligrandiĝis kaj mi ekkomprenis veran naturan vivon.
Mia amikino havis unu jaron plijunan fratinon kaj ni tri knabinoj estis tre bona teeamo por kune gardi pli ol 50 ŝafoj kun ŝafinetoj, multaj junaj knaboj amindumis honte kaj kaŝe...skribis al ni tri verzoj kaj mesaĝoj en la polvo dum vilaĝaj stratetoj.... kiaj rememoroj.
Kial mi ĝuste nun rememoris tiujn tagojn...pasis jam 45 jarojn de tiuj eventoj, sed hodiaŭ en mia ĝardeno en la polvo estis mesaĝo. Iu skribis per bastoneto en la polvo: "hodiaŭ vi ne estas ĉitie, do, mi venos alifoje".... bedaŭrinde sen subskribo, kaj mi ne povas scii kiu postrestis ĝin.
Ne depende de ĉio, mia koro ekridetis kaj mi longe staris apude kaj provis diveni kiu skribis la mesaĝon..bedaŭrinde, mi ne havis fotilon por foti tion.

04.05.2008