NENIAM LA PANO TIEL BONE ODORIS

Beogrado, septembre 1953.
'Kia malbona vetero kaj kia malbona sorto' plendas knabino en malvarma nokto.
Neniu volas helpi al mi, neniu amas min, neniu scias pri mia malbona sorto. Certe mi meritis tion, nur mi scias ke tio ne estas vero, sed cxiuj opinias alie.
Pano tiel bone odoris kaj mia stomako jam tri tagojn krom spasmodoloron ne sentis ion ajn. Cxu vere neniu vidis en miaj okuloj ununuran vorton….pano…pano kun tia bona odoro, malmola, varma pano…pano kiun mi vidis lastfoje la pasintan sabaton.
Mi nur havis deziron senti gxin en mia busxo, inter miaj dentoj, senti tiun dolcxan guston, guston kiu diras: mangxu min…mi estas vivo…mi estas felicxo…mi estas ……
Mia mano nur sekvis vocxon , vocxon el miaj malsataj tagoj, vocxon el mia deziranta koro. Miaj okuloj, grandaj nigraj okuloj kondukis miajn manojn kaj ili obeas nur vocxon el mia spasmodolora stomako.
Granda, malmola, bruta mano malpermesis ke la pano atingu mian busxon. Doloro en mia kubuto kaj lauxta vorto: perdigxu!…. finis mian revon, gustumi felicxon…..senti la panon inter dentoj.
Mallauxta, longa vico apud blanka muro en tiu momento ekmurmuris…multaj okuloj, multaj manoj kaj multaj malsataj spasmodoloraj stomakoj…cxiuj havis nur unuan deziron…deziron ke vico estu malpli longa.
Mia panjo nur silente rigardis grundon apud siaj sensxuaj piedoj, kaj post kelkaj momentoj mallauxte kaj severe diris: hejme ni pridiskutos tion.
Tio estis por mi timiga kaj malagrabla. Mi bone sciis kion panjo diros al mi, mi honte rigardis al miaj malplenaj manoj kaj miaj maldikaj fingroj. Trista panjo nur kun dikfingro visxis larmon sur sia maldika vizagxo, kaj diris nenion plu. Teruran silenton rompis dika kuiristino dirante: donu vian poton!
Mia trista panjo mallauxte kaj timrespekte surmetis poton sur tablon.
'Por kvin personoj' sxi diris….'ses'…restis en mia busxo…mi eksciis ke sxi ne kuragxis peti nutrajxon por mi.
Nia hejmo estis malproksime kaj ni du devis piediri pli ol unu horo kaj duono. Malagrablan vojon apudas arbaro, kaj malvarma nokto malrapide kovras nin. Auxtuno jam bone prezentis sin, kaj nuboj plenigas cxielon. Survoje mia patrino nur lauxte ploris...sed kasxante de mi. La tutan vojon sxi diris ecx ne ununuran vorton.
Malsataj infanoj gxoje atendis nian revenon, sed kiam ili rimarkis mian tristan vizagxon kaj patrinon kun du grandaj larmoj apud sia nazo, subite silentigxis kaj timeme rigardis al nia panjo.
La poton sxi metis sur malvarman fornon, plore eksidis apud gxi kaj ekbrulis fajron.
Cxiuj atendis, rigardis al mi kaj panjo, atendante miraklon, neniu kuragxis demandi ion ajn.
Patrino trancxis panon, kaj donis sur telerojn la kuiritan mikslegomajxon. Sur tablon sxi metis nur kvin telerojn. Silento kaj timrespekto. 'Kiu ne vespermangxos' estis demando al kiu cxiuj atendis respondon kvankam neniu demandis.
Fine patrino rigardante cxu cxiuj havas purajn manojn, diris: 'gefiloj karaj, mangxu kaj preparu vin por dormi'…
Neniu kuragxis komenci, cxiuj atendis respondon. Kiu ne vespermangxos?
'Sidu kaj mangxu' diris patrino al mi kaj tuj sxi eliris. Sciante ke sxi ne mangxis jam tri tagojn, mi prenis mian teleron kaj panon. Per tremantaj pasxoj mi eliris en nian korton kaj eksidis apud mia patrino. 'Mangxu kara', diris sxi, ne estas via kulpo ke vi estas malsata….
En miaj grandaj okuloj sxi vidis ke mi ne povas kompreni…en mia penso pri cxio mi kulpis…
'Kulpintoj nun havas pli bonan vespermangxon ol cxiuj kiujn eble vidos vi en via vivo'…diris patrino kaj brakumis min. 'Ili neniam vidis viajn okulojn kaj ne auxdis vian spasmodoloran stomakon'.
Nun, jam post malgaja vespermangxo cxiuj dormas, nur mi apud fenestro rigardas en pluvan nokton .

3.02.08
Danica Obradović