Stelo Published on December 16, 2008
by Stelo

Stelo's blog

Browse posts
Medjugorje - balkania trompo de la jarcento
Posted on August 4, 2009
12 comments (latest 3 months ago)
Haveno de la vivo
Posted on June 22, 2009
22 comments (latest 3 months ago)
20 000
Posted on March 20, 2009
5 comments (latest 6 months ago)
kio estas felicxo
Posted on December 26, 2008
4 comments (latest 10 months ago)
ZAMENHOF EN PUNTA UMBRIA
17 comments (latest 10 months ago)
10.000 VIZITOJ
Posted on September 26, 2008
23 comments (latest 13 months ago)
Mi amis junulinon W. Trobisch
Posted on September 26, 2008
6 comments (latest 12 months ago)
vilagxo kaj rememoro
Posted on May 4, 2008
2 comments (latest 17 months ago)
kial mi lernis esperanton
Posted on March 10, 2008
10 comments (latest 16 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 1 116 times

ZAMENHOF EN PUNTA UMBRIA

Tuesday December 16, 2008 at 12:14PM

En la regiono kie ni decidis travivi kelkajn monatojn (por eviti vintran malvarmon) ĉijare okazis nenio por soleni Zamenhofa tago. Do, ni decidis ŝanĝi la kutimon kaj sendepende de lokaj entuziastoj preparis esperantan ekspozicion en loka biblioteko, sub la nomo

"LERNU ESPERANTON - EKKONU LA MONDON!"

Punta Umbria, malgranda urbeto en la suda Hispanio kun intereso vizitis ekspozicion (kun 180 ekzempleroj de diversaj libroj, ĵurnaloj, revuoj, turismaj prospektoj kaj aliaj esperantaĵoj ni montris al vizitantoj).

Mi deziras danki al la homoj kiuj apogis nin kaj helpis realigi la ideon. Julio Herero el Malago (kun loka esperanto asocio), Kani el Don Benito kaj Alejandro Pareja el Madrido.

Loka urbestraro kaj biblioteko faris ĉion kio estis bezonata (presado kaj disvastigo de la afiŝoj, invitiloj kaj konvena loko por fari ekspozicion - ĉion senpage) kaj 15a de decembro je la 17.30h okazis solena malfermo kun ĉeesto de loka TV kaj ĵurnalistoj. Solena parolanto estis konsilantino por kulturo de loka urbestraro.

Kvankam unue ni havis interkonsenton por du-taga ekspozicio, ili hieraŭ vespere proponis ke ekspozicio daŭru ĝis venonta lundo vespere.

La fotoj videblas sur mia paĝo!

17 Comments / add your comment?

Alejandro Pareja says:
Gratulon, kara, mi bedaŭras ne viziti vin kaj ĝin...
Posted 11 months ago. ( permalink )
Stelo replies:
Dankon, ĉiam egzistas nova ŝanco, do, ne rifuzu ĝin :)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Sulko says:
Vi estas ghusta organizanto! Mi admiras vin.

Estu sana, sata, richa, kontenta kaj felicha!

Bora
Posted 11 months ago. ( permalink )
Stelo replies:
Dankon, mi nur provis informi la loĝataron ke ekzistas plurajn manierojn atigni la celon.
Dankon pro viaj agrablaj bondeziroj kiujn mi reciprokas,
amike Stelo
Posted 11 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Kiuj vizitis la ekspozicion? Ĉu vi konversaciis kun ili?

Blazio
Posted 11 months ago. ( permalink )
Stelo replies:
vizitis kaj vizitas ĉefe junuloj sed ankaŭ kelkaj pli aĝaj homoj.
Certe ni interparolas kun ili (hispane) kaj ankaŭ esperante por prezenti la lingvon :)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Angel Arquillos López says:
Gratulon kara Stelo, mi esperas ke vi sendos belan artikolon pri la ekspozicio, por aperigi gxin en la Boletín de HEF kaj en Monate, kaj se eblas fotojn, des pli bone. Kisetojn.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Stelo replies:
Dankon kara, mi certe sendos ĉion lunde post la fermo de ekspozicio kaj post aperigo de la artikolo en la loka gazeto. Mi ĉion sendos al via retadreso,
Same mi dankas pri via afabla helpo por elekti kaj sendi la librojn al ni.
amike Stelo
Posted 11 months ago. ( permalink )
Manolopro says:
Gratulegon pro la sukceso (al kiu mi kun bedaŭro ne povis kontribui)!

Ĉu vi jam fariĝis famaj en Punta Umbría? Nu, tiu urbeto estas alkutimiĝinta al eksterlandanoj, ĉar ĝi estas turisma somerloko, sed sendube en vintro la turistoj ne estas tiom abundaj, kaj vi venas el nekutime turist-elflua lando. Tio estas atuto por ke la najbaroj rigardus vin kiel ekzotaĵoj ;-)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Mamie Jo Boc says:
Denove mi gratulas vin , ŝajne via ekspozicio bone sukcesis , ĉu mi rajtus ricevi foton kaj resumon de ĝi , kiam vi resendos la poemaron de Fernande Terral ? Tiel viajn sendaĵon mi aperigos en nia regiona gazeto , kaj mi sendos poste SFS al vi . Ĉu ? Kisegojn ,via amikino Josee
Posted 11 months ago. ( permalink )
Zlatko Tišljar - Pajo says:
Ne nur ke vi estas "ekzotikaj turistoj" pro tio ke vi venas vintre el "stranga" lando, sed ech pli ekzotika, ke vi preparas utilan kulturan eventon por turismaj bezonoj en vintra sezono. Se multaj turistoj venus kun diversaj proponoj pri oferto, ekz, kapabluloj pri muziko aŭ danco povus organizi koncertojn, iuj povus fari sciencpopularajn prelegojn aŭ simple prelegojn pri siaj landoj, aliaj ekspoziciojn kiel vi ktp. Tio estus tre originala maniero oferti multon kulturan kontraŭ tre malmulta mono - la hejmanoj devus nur senpage disponigi ejojn.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Maciek says:
Varsovio ankaux bezonas tiajn ekspozicionojn. Mi gratulas vin:-))
Posted 11 months ago. ( permalink )
Stelo replies:
Dankon kara Maciek :)
ideo jam estas, kaj certe ekzistas emo kaj forto, do, mi atendas baldaŭ vidi vian foton pri la ekspozicio :)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Gratulon pro via tre bona laboro, karega Amikino!!! :-)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Stelo replies:
Dankon kara Michel :)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Oh,gratulinda afero !
Posted 10 months ago. ( permalink / translate )
Stelo replies:
dankon kara!
Posted 10 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...