About this blog

  • 17 posts
  • 1598 visits

» add a comment?

july 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

July 13, 08

Judaj ŝercoj kaj anekdotoj (12-a parto)

 

35. Herŝel komencis rakonti ŝercon al sia amiko: "Mandelbaum kaj Rosenbaum veturis kune per la trajno..."
Tiam la amiko ĉesigis lin dirante: "Ĉesu vi kun via judaj ŝercoj. Jam tedis al mi de ili. Kial vi ĉiam rakontas nur pri judoj? Eble vi ŝanĝu foje la nomojn de la protagonistoj al tiuj de alia popolo?!"
Tiam Herŝel rekomencas: "Hashimoto kaj Suzuki veturis kune per la trajno, survoje al Bar-Micva de la filo de sia kuzo..."
 
36. Juda logiko
 
Post monatoj de intertraktado kun la aŭtoritatoj, iu Talmudisto (judo kiu dum jaroj kunstudas la Talmudon en judreligia seminario) de Odeso finfine akiris permeson viziti Moskvon.
Li surtrajniĝis kaj trovis liberan lokon. Ĉe la sekvanta haltejo envenis juna viro kaj sidiĝis proksime de li. La judo rigardis la novan najbaron kaj pensis: Tiu ĉi ulo ne aspektas kiel kamparano. Kaj se li ne estas kamparano, li probable venas de ĉi tiu distrikto. Se li venas de ĉi tiu distrikto, tiam li devas esti judo, ĉar finfine ĝi estas juda distrikto.
Sed de la alia flanko: se li estas judo, kien do li povus iri? Mi estas la sola judo en nia distrikto, kiu havas permeson veturi al Moskvo.
Aha, atendu! Ĝuste ekster Moskvo situas vilaĝeto nomata Samvet, kaj judoj ne bezonas specialan permeson por iri al Samvet. Sed kial li veturus al Samvet? Li certe estas iranta viziti unu de la judaj familioj loĝantaj tie. Sed kiom da judaj familioj estas en Samvet? Aha, nur du- La Bernsteinoj kaj la Steinbergoj. Sed ĉar la Bernsteinoj estas terura familio, evidente belaspekta ulo kiel li certe vizitas la Steinbergojn.
Sed kial li estas iranta al la Steinbergoj en Samvet? La Steinbergoj havas nur filinojn, du, do eble li estas ilia bofilo. Sed se li estas tia, kiun filinon li edzinigis? Oni diras ke Sara Steinberg edziniĝis al bela advokato de Budapeŝto kaj Ester edziniĝis al negocisto el Ĵitomer. Do li devas esti la edzo de Sara. Tio signifas ke lia nomo estas Aleksander Cohen, se mi ne eraras.
Sed se li venas de Budapeŝto, tial pro la antisemitismo kiun ili havas tie, li certe devis ŝanĝi sian nomon.
Kio estas la hungara ekvivalento de Cohen? Tio estas Kovacs. Sed ĉar ili permesis al li ŝanĝi lian nomon, li certe devus havi specialan statuson por ŝanĝi ĝin. Kio tio povus esti? Li certe devus esti doktoriĝinto de universitato. Nenio malpli ol tio.
En tiu ĉi punkto, sekve de tio, la Talmuda lernanto turnas sin al la juna viro kaj diras: "Pardonu min, d-ro Kovacs. Ĉu ne ĝenos vin se mi malfermos la fenestron?"
"Tute ne", respondis la surprizita kunvojaĝanto. "Sed de kie vi konas mian nomon?"
"Aha", respondis la Talmudisto, "Tio estas memevidenta".
 
37. Juda junulino (de ortodoksa familio) venigas unuafoje sian fianĉon Abrahamo al la gepatroj por vespermanĝo. Post la manĝo la patrino petas de la patro prezenti al la fianĉo diversajn enketajn demandojn.
La patro sidiĝas aparte kun Abrahamo kaj komencas "enketi":
Patro: "Kiuj estas viaj vivoplanoj?"
Abrahamo: "Mi studas en Jeŝivo." ("Jeŝiva": multjara juda seminario por studi la religiajn skribaĵojn kaj ankaŭ por fariĝi rabeno).
Patro: "Tre bele, sed kiamaniere vi prizorgos materie mian filinon, kiu kutimas je sufiĉe alta vivnivelo?"
Abrahamo: "Mi studos kaj Dio zorgos por ŝi."
Patro: "Kaj kiamaniere vi povos aĉeti por ŝi belan geedziĝan ringon, kiun ŝi ja meritas?"
Abrahamo: "Mi koncentriĝos je la studado kaj Dio prizorgos tion."
Patro: "Kaj kiu prizorgos la estontajn infanojn?"
Abrahamo: "Ne zorgu, sinjoro. Dio prizorgos ankaŭ ilin."
Pludaŭris la interparolo, tiel ke je ĉiu demando de la patro la junulo respondis per la sama frazo: "Dio prizorgos tion".
Post kiam la fianĉo iris hejmen, la patrino demandis la edzon: "Nu, kion vi parolis kun li?" Respondis la patro: Li ne havas laboron; li ne havas planojn; sed la bona afero estas, ke li pensas ke mi estas Dio.
© Published at 08:49 ( 0 comments / 34 visits )
This post is public

July 11, 08

Judaj ŝercoj kaj anekdotoj (11-a parto)

 

32. Ĉu vi kuiras ĉine?
 
Ajzik Kohen (Isak Cohen) manĝis en ĉina restoracio (same kiel ĉiu "bona" judo en Usono...) kaj babiletis kun la kelnero Ŭong Ĉong (Wong Chong).
 
Kohen: "Vi, ĉinoj, estas konsiderataj kiel tre saĝa popolo."
Ŭong: "Tio veras. Ĝi estas pro tio, ke nia kulturo estas tre antikva: 4,000 jarojn. Sed ankaŭ vi, judoj, estas tre saĝaj. Ĉu mi pravas?"
Kohen: "Jes, ni estas saĝaj. Nia kulturo aĝas 4,500 jarojn."
Ŭong: "Tio tute ne eblas! Kie do vi manĝis dum 500 jaroj?"
 
33. Juda patrino
Poldevena juda patrino Roza sidas ĉe la frizistino en Tel-Avivo (sub la harsekigilo...).
Frizistino: "Nu, kiel fartas via filino?"
Roza: "Sufiĉe bone, dank` al Dio. Ŝi edziniĝis al bonega viro, bonstata. Li havas tre bonan postenon en granda firmao kaj pro tio ŝi rezignis pri la laboro de sekretariino. Ŝi povas do sidi hejme sed devas nek kuiri nek purigi la hejmon, ĉar la edzo zorgis pri tio, ke ŝi havu kuiristinon kaj purigistinon. Li ankaŭ prizorgis por vartistino por la ĉarmaj 2 infanoj, do ŝi ne devas tro okupiĝi pri ili."
Frizistino: "Bonege. Kaj kiel fartas via filo?"
Roza: "Ho, li estis malbonŝanca kaj lia vivo estas malsukcesa. Li edziĝis al terura virino. Ŝi neniam kuiras kaj pro tio li devis dungi kuiristinon. Ĉar ŝi ne volas purigi la tapiŝojn kaj la polvon, li devis akiri purigiston. Li devas labori kiel azeno ĉar ŝi ne trovis laborlokon. Krome, pro tio ke ŝi neglektas mian nepon, li estis devigita dungi vartistinon."
 
34. Tre maljuna judino el Novjorko decidis prepari testamenton kaj prizorgi siajn "lastajn dezirojn".
Ŝi iris al la rabeno kaj diris: "Mi havas du lastajn dezirojn. Unue, mi volas ke oni kremaciu mian korpon. Due, mi volas ke oni dissemu la cindron super la grandvendejo Bloomingdales."
"Kial, s-ino Kuchenfresser?" demandis la mirigita rabeno.
Respondis ŝi: "Tiel ĉi mi estos certa, ke miaj du filinoj vizitos min du fojojn semajne."
© Published at 09:09 ( 1 comment / 35 visits )
This post is public

July 6, 08

Judaj ŝercoj kaj anekdotoj (10-a parto)

 

29. Diris pastro al judo:
"Se vi revenos al mi morgaŭ kaj deklaros, ke vi kredas pri la jenaj tri aferoj, mi donacos al vi 100 orajn monerojn. Jen la tri aferoj:
·    Jesuo Kristo naskiĝis al virino, sed lia patrino koncipiĝis de la Sankta Spirito.
·    Jesuo Kristo liveris al 5,000 homoj 5 panojn kaj 2 fiŝojn, kaj ĉiuj manĝis kaj plensatiĝis.
·    Oni krucumis kaj entombigis Jesuon Kriston, sed post 3 tagoj Li eltombiĝis kaj ekvivis."
Respondis la judo:
"Estimata pastro, vi petas de mi ion vere grandan, kiun mi ne povos plenumi sola. Permesu al mi aligi kunulon, kaj tiam ni ambaŭ plenumos vian peton."
La pastro estis kontenta kaj akceptis.
La morgaŭan tagon revenis la judo kun lia kunulo, kristano.
Diris la judo: "Estimata pastro, donu al mi la promesitajn monerojn."
Pastro: "Ĉu vi jam kredas pri la 3 aferoj?"
Judo: "Ni du - mi kaj mia nova kunulo, kiu staras antaŭ vi - kredas poparte:
·       Mi kredas ke Jesuo Kristo naskiĝis al virino. Ke lia patrino koncipiĝis de la Sankta Spirito- pri tio kredas mia kunulo;
·       Mi kredas ke Jesuo Kristo liveris al 5,000 homoj 5 panojn kaj 2 fiŝojn. Ke tio sufiĉis por satigi ilin - pri tio kredas mia kunulo;
·       Mi kredas ke oni krucumis kaj entombigis Jesuon Kriston. Pri tio, ke Li post 3 tagoj eltombiĝis kaj ekvivis, pri tio kredas mia kunulo..."
 
30. Okazis entombigo de fama riĉulo. La ĉareton, kiu portis la mortinton, sekvis plorantaj parencoj kaj geamikoj.
Alvenis fremda homo kaj aliĝis al la grupanoj, same ploranta.
Demandis lin unu de la proksimuloj: "Kial vi ploras? Vi ja ne estas parenco de la mortinto."
Respondis la ulo: "Ĝuste pro tio mi ploras..."
 
31. Fiera juda patrino sendis sian filon al la lernejo unuafoje.
"Estu bona knabo, mia BUBALE (ĝenerala karesnomo por infanoj, en la jida lingvo)!", ŝi diras. "Gardu vin kaj pensu pri Panjo, DOLĈAĴO! Panjo amegas vin, SUKERAĴO! Venu poste hejmen rekte per la buso, MIELO."
Posttagmeze ŝi atendas la buson kiu revenigas sian filon. Vidante lin ŝi demandas: "Kion mia AMO lernis en la unua tago?"
Respondis la knabo: "Mi lernis ke mia nomo estas David."
 
© Published at 09:56 ( 3 comments / 44 visits )
This post is public

July 4, 08

Ekkono (II)

 

Ekkono (II)
 
Kiam la lasta arbo estas faligita, la lasta fiŝo kaptita kaj la lasta rivero venenigita, tiam vi komprenos, ke monon oni ne povas manĝi.
 
Malnova indiana popola saĝo
© Published at 07:03 ( 1 comment / 62 visits )
This post is public

July 3rd, 08

Vivkoncepto

 

Pri mia rilato al la alia
 
 
Vi kaj mi havas interrilaton, kiun mi ŝatas.
Mi scias, ke ni ambaŭ celas kontentigi niajn bezonojn.
 
Se vi per via konduto malhelpas la realigon de miaj bezonoj,
mi diros al vi tute malkaŝe kaj sincere kiel mi fartas,
por ke vi ĉiukaze povu ŝanĝi vian konduton.
Kaj mi konfidas al tio, ke ankaŭ vi diros al mi,
se mia konduto malhelpas la kontentigon de viaj bezonoj.
 
Se ni havas konflikton, ni kune serĉos solvojn,
kiuj kontentigas la bezonojn de ĉiuj tiel,
ke estos nek gajnantoj nek malgajnantoj.
 
Se vi havas problemon kontentigi viajn bezonojn,
mi akcepteme kaj kompreneme aŭskultos vin
por tiel ebligi al vi trovi solvojn,
kiuj konvenas al vi,
anstataŭ trudi al vi mian solvon.
Kaj mi esperas, ke ankaŭ vi tiamaniere
aŭskultos min, se io okupas min.
 
Tiel ni ambaŭ povos evoluigi kaj realigi niajn kapablojn.
Kaj ni povos havi kontentigan interrilaton
surbaze de respekto, amikeco kaj amo. 
© Published at 08:08 ( 1 comment / 52 visits )
This post is public

July 1st, 08

Judaj ŝercoj kaj anekdotoj (9-a parto)

 

26. Pastro diris al rabeno: "Vi, judoj, studas Talmudon la tutan tempon. Kion vi gajnas de tio? Vi ja ne estas pli saĝaj ol ni, nejudoj?"
Rabeno: "Ĉu mi pruvu al vi ke vi eraras?"
Pastro: "Jes."
Rabeno: "Mi prezentas al vi demandon: du homoj falas de la tegmento tra la kamentubo. Unu eliras malpura sed la alia - pura. Kiu el ili iros lavi sin?"
Pastro: "Tre simple. La malpurulo iros lavi sin kaj la purulo ne."
Rabeno: "Mi diris al vi ke vi ne sukcesos kompreni. La respondo estas tute mala: La pura homo rigardas sian kolegon, vidas ke li estas malpura, pensas ke ankaŭ li estas malpura kaj tiam li iras lavi sin. De la alia flanko, la malpurulo rigardas la purulon, vidas ke li estas pura, pensas ke ankaŭ li estas pura kaj tiam li ne iras lavi sin."
Pastro: "Pri tio mi ne pensis. Bv. nun demandi al mi ion plian."
 Rabeno: "Jen io plia: du homoj falas tra la kamentubo. Unu eliras malpura kaj la alia- pura. Kiu el ili iros lavi sin?"
Pastro: "Tre simple. La pura homo rigardas sian kolegon, vidas ke li estas malpura, pensas ke ankaŭ li estas malpura kaj tiam li iras lavi sin. La malpurulo rigardas la purulon, vidas ke li estas pura, pensas ke ankaŭ li estas pura kaj tiam li ne iras lavi sin."
Rabeno: "Vi denove eraris. Jen la ĝusta respondo: La purulo rigardas la spegulon, vidas ke li estas pura kaj ne iras lavi sin. La malpurulo rigardas la spegulon, vidas ke li estas malpura kaj iras lavi sin."
Pastro: "Sed vi ne diris ke troviĝas tie spegulo!"
Rabeno: "Ĝuste tio estas la afero kiun vi ne povis kompreni: Laŭ la talmudo oni devas pensi pri ĉiuj eblecoj!"
Pastro, ĝemanta: "Bone. Ni provu denove!"
 
Rabeno: "Nun la lasta fojo. Aŭskultu bone: Du homoj falas tra la kamentubo. Unu eliras malpura kaj la alia- pura. Kiu el ili iros lavi sin?"
 
Pastro, ridetanta: "Tio estas tre simpla:
a. Se ne estas tie spegulo- La pura homo rigardas sian kolegon, vidas ke li estas malpura, pensas ke ankaŭ li estas malpura kaj tiam li iras lavi sin. La malpurulo rigardas la purulon, vidas ke li estas pura, pensas ke ankaŭ li estas pura kaj tiam li ne iras lavi sin."
b. Se estas tie spegulo: La purulo rigardas la spegulon, vidas ke li estas pura kaj ne iras lavi sin. La malpurulo rigardas la spegulon, vidas ke li estas malpura kaj iras lavi sin."
Rabeno: "ne, vi denove eraras: Bonvolu klarigi al mi kiel povas esti, ke kiam du homoj falas tra la kamentubo, unu eliras malpura kaj la alia- pura?"
 
****************************************************************************** 
 
27. Du judoj sidas en restoracio. Ili ricevas du (koŝerajn...) bifstekojn sur komuna grandtelero. Neniu rapidas preni la unua, ĉar la bifstekoj videble ne samegalas. Ili afable instigas unu la alian servi sin. Finfine Avraham decidas servi sin kiel la unua: li metas sur sian teleron la pli grandan pecon kaj tiam Icik prenas la restintan malpli grandan. Ili manĝas silente, sed finfine ekparolas Icik:
"Vidu, amiko Avraham, la afero ne estas grava, tamen se mi servus min la unua, mi prenos la malpli grandan bifstekon." 
Respondas Avraham: "Amiko Icik, mi sciis tion kaj pro tio mi tuj prenis la pli grandan."
 
********************************************************************************* 
 
28. Estis malriĉulo, kiun ĉiuj parencoj malatentis kaj kiun neniu vizitis, eĉ unu fojon jare.
Unu tagon li fariĝis riĉa. Tiam ĉiuj liaj konatoj kaj parencoj fariĝis liaj proksimuloj kaj komencis viziti lian hejmon matene, dumtage kaj vespere.
Vidinte tion, li decidis starigi feran monkeston sur la tablon antaŭ la gastoj, dum li mem turnis la korpon kaj rigardis la muron silentante.
Ĉiuj gastoj ekmiris kaj unu el ili demandis lin: "Ĉu vi ne deziras ke ni, viaj gastoj, parolu al vi kaj interesiĝu pri via bonfarto?"
Respondis la homo: "Ĉu pro mi vi venis? Vi venis pro tio, kio staras sur la tablo. Parolu do al ĝi kaj demandu kiel ĝi fartas!"

 

 

© Published at 09:03 ( 6 comments / 63 visits )
This post is public

June 30, 08

Ĉiutaga dialogo

 

Ĉiutaga dialogo
 
Li. „Mi mendos picon, ĉu vi ankaŭ deziras ion?“
Ŝi: “Ne.”
Li. “En ordo.”
Ŝi: “…aŭ tamen?”
Li: “Do, kio nun?”
Ŝi: “Mi ne scias.”
LI: “Vi ne scias, ĉu vi deziras ion?”
Ŝi: “Ne”
Li: “Ĉu vi sentas malsaton?”
Ŝi: “Mi ne scias, sed iel jes.”
Li. “Kion signifas “iel”…?”
Ŝi: “Tio signifas, ke mi ne estas certa.”
Li: “ Se mi malsatas, mi rimarkas tion
Ŝi: “Eble mi ja iom poste sentos malsaton.”
Li. „Do, mi mendos ion por vi.“
Ŝi: “Kaj se mi poste tamen nenion volas?”
Li: “Nu, tiam vi ne manĝos ĝin.”
Ŝi: “Sed tio ja estus malŝparemo.”
Li: “Tiam konservu ĝin por morgaŭ.”
Ŝi: “Kaj se mi morgaŭ ne volas picon?”
Li: “Picon oni ĉiam povas manĝi.”
Ŝi: “Mi ne.”
Li: “Tiam elektu ion alian.”
Ŝi: “Sed mi tute ne volas ion alian.”
Li: “Do tamen picon.”
Ŝi: “Ne.”
Li: “Do, tute nenion?”
Ŝi: “Tamen jes.”
Li: “Vi frenezigas min.”
Ŝi: “Kial vi ne jam mendas ion por vi?”
Li: “Kiel vi volas.”
Ŝi: “Sed prenu la picon kun ŝinko.”
Li: “Mi ja ne ŝatas ŝinkon.”
Ŝi: “Sed mi jes.”
Li: “Mi pensis, ke mi mendu ion POR MI…?”
Ŝi: “Jes ja, mendu!“
Li: „Sed kial kun ŝinko?”
Ŝi: “Por la kazo, ke mi sentas malsaton, kiam via manĝo venas.”
Li: “Kaj?”
Ŝi: “Ĉu vi pensas, ke mi manĝos ion, kion mi ne ŝatas?”
Li: “Kial, kion VI ne ŝatas?”
Ŝi: “Kial ne?“
Li : “Momenton…mi do mendu ion POR MI, por ke VI povu manĝi, se vi tamen eventuale sentos malsaton?”
Ŝi: “Nu, eble mi ja poste tamen ne sentos malsaton.”
 
Rimarkigo: La tribunalo absolvis LIN de la akuzo pri mortigo pro emocio kaj agnoskis sindefendon.
© Published at 09:30 ( 6 comments / 50 visits )
This post is public

June 25, 08

Ekkono

 

Ekkono
 
 
Dum la tempopaso vi lernas,
            ke teni manon ne estas la sama
            kiel kateni animon
            kaj ke amo ne signifas sinapogon
            kaj akompano ne sekurecon.
 
Iom post iom vi lernas, 
            ke kisoj ne estas kontraktoj
            kaj donacoj ne egalas promesojn.
 
Kaj vi komencas
            akcepti viajn malvenkojn
            kun levita kapo kaj malfermaj okuloj,
            ne kverelante kiel infano.
 
Kaj vi lernas
            konstrui ĉiujn viajn stratojn sur la hodiaŭo,
ĉar la morgaŭo estas tro nesekura grundo.
 
Iom post iom vi ekkonos,
            ke eĉ sunbrilo brulvundas,
            se vi ricevas tro multe de ĝi.
 
Kultivu vian ĝardenon
            kaj mem ornamu vian animon per floroj
            anstataŭ atendi,
            ke aliaj plektu florkronojn por vi.
 
Kaj pripensu,
            ke vi vere povas elteni
            kaj vere estas forta.
 

Poemo de Kelly Priest, titolo kaj traduko de Dieter Dungert

© Published at 09:57 ( 3 comments / 67 visits )
This post is public

June 23, 08

La plej gravaj aferoj de la vivo

 

La plej gravaj aferoj de la vivo
 
Profesoro de filozofio staris antaŭ siaj studentoj, antaŭ li kuŝis kelkaj objektoj. Komence de la instruado li prenis grandan, malplenan majonezo-glason kaj plenigis ĝin ĝisrande per grandaj ŝtonoj. Post tio li demandis siajn studentojn, ĉu la glaso estas plena. Ili konsentis.
 
La profesoro prenis skatolon kun ŝtonetoj, ŝutis ilin en la glason kaj iomete skuis ĝin. La ŝtonetoj kompreneble ruliĝis en la spacon inter la grandaj ŝtonoj. Nun la profesoro denove demandis la studentojn, ĉu la glaso nun estas plena. Ili denove konsentis kaj ridis.
 
La profesoro siaflanke prenis skatolon kun sablo kaj ŝutis ĝin en la glason. La sablo nun plenigis la lastajn interspacojn en la glaso.
”Nu “, diris la profesoro,  “mi celas, ke vi ekkonu, ke tiu ĉi glaso estas kvazaŭ via vivo. La ŝtonoj estas la gravaj aferoj en via vivo: via familio, via partner(in)o, via sano, viaj infanoj. Tio estas la aferoj, kiuj plenigus vian vivon eĉ tiam, se ĉio alia forfalus.”
 
La ŝtonetoj estas aliaj, malpli gravaj aferoj, kiel ekz. via laboro, via loĝejo, via domo, aŭ via aŭtomobilo. La sablo simboligas la plej malgravajn aferojn de la vivo. Se vi plenigas la glason unue per la sablo, ne restos spaco por la ŝtonetoj kaj la grandaj ŝtonoj. Same estas en via vivo. Se vi uzas vian tutan energion por la malgrandaj aferoj, ne restos tempo por la grandaj.
 
Atentu pri la gravaj aferoj. Prenu la tempon por viaj infanoj aŭ via partnero, atentu pri via sano. Restos ankoraŭ sufiĉe da tempo por laboro, mastrumado, festoj ktp.
Atentu unue pri la grandaj ŝtonoj, nur ili vere gravas.
Ĉio alia estas nur sablo.
 
 
© Published at 09:01 ( 9 comments / 90 visits )
This post is public

June 18, 08

Judaj ŝercoj kaj anekdotoj (8-a parto)

 

22. En iu orienteŭropa juda vilaĝo mankis junaj homoj liberaj al geedziĝo kaj oni devis importi ilin el aliaj vilaĝoj.
Unufoje edziĝonto estis atendota sed pro eraro du estontaj bopatrinoj iris al la trajna stacidomo por ricevi lin. Ambaŭ argumentis ke la ĵus alveninta junulo apartenas al ŝia filino, kaj fine la afero atingis la tribunalon.
Kiam la juĝisto aŭdis pri kio temas li diris: "Ni tuj solvu la problemon laŭ la metodo de la biblia reĝo Salomomo: Prenu tranĉilon kaj distranĉu la junulon. Ĉiu el vi ricevos ĝuste duonon de li."
La unua virino diris: "Bonvolu konservi lin. Mi preferas cedi."
Sed la alia diris: "Bonege, distranĉu lin tuj!"
dinte tion-ĉi la juĝisto diris: "Redonu la junulon al la dua virino. Ŝi estas la vera bopatrino!"
 
23. Sinjorino Ben-Baruĥ, al sia gastino: "La familio de mia edzo devenas de la reĝo Davido. Kie komenciĝas la genealogia arbo de via familio?"
Gastino: "Tio ne estas klara ĉar la donitaĵoj de mia familio perdiĝis en la Diluvo."
 
24. Juda rabeno kaj katolika pastro veturas trajne en la sama kupeo. Subite diras la pastro: "S-ro rabeno. Mi scias ke via religio ne permesas al vi manĝi porkaĵon. Sed ĉu vi vere neniam gustumis tion, almenaŭ unu fojon?"
Respondas la rabeno: "Mi diros al vi la veron, kolego. Unu fojon, antaŭ multaj jaroj, mi gustumetis porkaĵon."
 
Pasas 10 minutoj. Subite la rabeno demandas la pastron: "S-ro pastro. Mi scias ke via religio ne permesas al vi edziĝi. Sed ĉu vi vere neniam provis esti kune kun...?"
La pastro interrompas lin: "Jes, mi scias kion vi volas demandi. Mia respondo estas jesa: unu-du fojojn mi pasigis tempon kun virino.
 
Post 5 minutoj diras la rabeno al sia najbaro: "Nun konfesu: ĉu tio ne estis pli bona ol porkaĵo?"
 
25. Tio okazis en Anglujo. Nejuna kristana instruistino de Biblio venis al nova klaso kaj volis kuraĝigi la infanojn lerni la Biblion.
Ŝi anoncis do pri konkurso kun la temo "Kiu estis la plej granda homo kiu iam vivis?"
"Tiu el vi kiu scios la ĝustan respondon, gajnos 50 sterlingojn", ŝi diris al la klasanoj.
 
Diris la knabo Andrew: "Noah estis la plej granda homo ĉar li savis la bestojn."
Jane diris: "Aleksandro la Granda, pro sia nomo". Aliaj infanoj elektis Thomas Edison - kiu inventis la elektran ampolon - Napoleonon, Lincoln ktp.
 
Laste parolis Mojŝe, la sola judo en la klaso. Li diris: "La plej granda homo en la tuta historio estis Jesuo Kristo."
La instruistino estis ŝokita kaj donis al li la premion.
Poste ŝi turnis sin al la knabo kaj diris: "Mi estas surprizita. Kiel okazis ke ĝuste vi, judo, sciis la bonan respondon?"
Respondis Mojŝe: "Bone, mi diros al vi la veron. Mi opinias ke la plej granda homo estis Moseo, sed negoco estas negoco." (en la anglalingva originalo: "...but business is business")
© Published at 07:20 ( 2 comments / 66 visits )
This post is public

May 20, 08

Judaj ŝercoj kaj anekdotoj (7-a parto)

 

19. La juda versio:   
(Okazis en la tiama ruslando)
 
Buĉisto anoncas al vico de atendantoj: "Ne estas sufiĉe da viando por ĉiuj. Judoj – foriru hejmen!"
La judoj disiras plendante. Restas nur la gojoj.
Post kelkaj horoj la buĉisto revenas: "Hodiaŭ tute ne estos viando. Ĉiuj – foriru hejmen!"
La homoj disiĝas. Unu el ili plendas: "Tiuj judoj, ili ĉiam gajnas."
 
La rusa versio:
Longa vico da homoj staras dum horoj antaŭ la buĉejo en Moskvo. Fine alvenas la estro kaj diras: ‘Ne sufiĉos viando por ĉiuj. La civitanoj – for hejmen! Restu nur membroj de la partio."
Homoj disiĝas plendante. Tiam la estro turnas sin al la partianoj kaj diras: "Kamaradoj, nun, kiam nur ni estas ĉi tie, mi povas diri al vi la veron: Viando tute ne estas."
****************************************
20. "Civitano Rabinoviĉ (= tipa juda nomo)", demandas la viz-oficisto, "kial vi volas forlasi nian landon, la plej bonan landon en la tuta mondo?"
"Mi havas du kialojn", respondas la judo. "La unua estas ke kiam mia rusa najbaro trodrinkas, li frapas al mia pordo kaj kriegas: "Kiam ni detruos la sovetan reĝimon, ni detruos ankaŭ vin, la judojn". "Mi ne volas atendi ĝis tio okazu."
"Ne zorgu plu", ridetas la oficisto. Tio neniam okazos, nia soveta reĝimo neniam detruiĝos."
"Tio estas mia dua kialo", respondas la judo.
 
Rimarko: tiun anekdoton oni ofte rakontis en Rusio ne nur pri judoj...
******************************************************
21. (Jud-usona ŝerco, bazita je la pensmaniero de la tiamaj orienteŭropaj judoj, kiuj multfoje suferis de la nejudoj)
 
Juna Sami Moskoviĉ (=juda nomo) anoncis al sia patro ke li decidis edziĝi.
La surprizita patro demandas lin: "Al kiu vi intencas edziĝi? Ĉu al la bela f-ino Rozenkranc (=juda nomo)?"
"Ne, paĉjo."
"Eble al la tre riĉa f-ino Finkelŝtein (= juda nomo)?"
"Tute ne, paĉjo."
"Al kiu, do?"
"Al Rosie O’Grady, nia najbarino."
"Al tiu ŝikse (gojino, ne-judino)?" kriegis la ŝokita patro. "Kial vi ne povas edziĝi al bona juda knabino?"
"Ĉar", diras Sami, "ĉiuj miaj amikoj edziĝis al tiel nomataj "bonaj judaj knabinoj" kaj mi tion ne volas. Tiuj bonaj knabinoj la tutan tagon plendas. Ili havan kapdoloron kaj stomakdoloron, aŭ pieddoloron aŭ dorsdoloron, aŭ okulproblemojn aŭ dentproblemojn."
"Ĉu vi opinias", kriis s-ro Moskoviĉ, "ke la ŝikse ne havas dolorojn?"
"Kompreneble ŝi havas", respondis Sami. "Sed ŝi ja estas ŝikse, do kial zorgi?"
© Published at 07:26 ( 0 comments / 94 visits )
This post is public

May 8, 08

Judaj ŝercoj kaj anekdotoj (6-a parto)

 

16. En la mezo de la dua mondmilito kaj Hitlerismaj persekutoj, maljuna judo preĝis en la sinagogo: "Dio, antaŭ kvar miloj da jaroj ĉe la Monto Sinaj Vi elektis judojn observi Vian interligon kiel Vian amatan propraĵon inter ĉiuj popoloj, regno de pastroj kaj popolo sankta. Dio, mi ege estimas la honoron, kiun ni ricevis, sed jam estas sufiĉe. Venis tempo ke Vi elektu iun alian."
 **********************************************
 
17. Enkonduko: Humuro, eĉ makabra, estis ofte esperiga savilo por suferantaj judoj dum la generacioj, kiam ili troviĝis ĉe forpelo, pogromo, diskriminaciantaj dekretoj kaj tiel plu...
 
Dum unu el la pogromoj la kozakoj penetris loĝejon de mizeraj judoj. Unu el la kozakoj desegnis kretan rondon sur la planko, starigis la edzon ene kaj diris al li: "Se vi kuraĝos elpaŝi el la rondo ni vin mortigos."
Dirinte tion ili ŝovis lian kriantan edzinon al la alia ĉambro, kaj post unu horo forlasis la lokon.
La virino trenis sin al la ĉambro kie ŝia edzo staris kaj diris amare: "Vi fimalkuraĝulo! Ĉu vi ne sciis kion ili faras al mi?"
"Vi nomas min malkuraĝulo?", koleris la edzo. "Ĉu vi scias kion mi faris kiam ili estis tie kun vi? Mi tri fojojn elpaŝis el la rondo!"
**********************************************
18. S-ino Markoviĉ promenis sur la marbordo kun sia nepo. Subite granda ondo venis kaj enakvigis la trijarulon.
"Granda Dio!", kriis la virino. "Se vi savos la etulon mi faros ĉion, kion vi volos. Mi pliboniĝos, mi donacos monon al bonfarado, mi iros al la sinagogo. Bonvolu, Dio, redonu lin!"
Tiumomente la ondo "reverŝis" la knabon, kiu ekstaris sekure sur la sablo. La avino rigardis lin atente kaj levis manojn al la ĉielo.
"Bone!", ŝi kriis. "Sed kie estas lia ĉapo?"
*****************************************************
© Published at 17:50 ( 2 comments / 121 visits )
This post is public

April 28, 08

Judaj ŝercoj kaj anekdotoj (5-a parto)

 

13. Patro kaj filo, judaj komercistoj de la orienteŭropa vilaĝo, aĉetas varojn en la metropolo. La filo, vidante ke lia patro marĉandas kun la vendisto kaj akre diskutas kun li pri ĉiu groŝo, demandas:
"Paĉjo, kial vi marĉandas tiel longe? Ja mi kaj vi scias, ke vi tute ne intencas honorigi la ĉekon kiun vi donos al ili."
Respondas la patro: "Filo, mi estas honesta homo kaj pro tio mi klopodas malgrandigi lian perdon."
**************************************************************************************************************** 
14. Dum sia tuta vivo rabeno Jehoŝua estis tre pia kaj religiema, kaj tute nature post sia morto li eniris la ĉielon, kie li estis akceptita kun granda ĝojo. Sed anstataŭ ol ĝoji li eksidis, kovris sian vizaĝon per la manoj kaj rifuzis partopreni la feston. La anĝelaj penoj konvinki lin malsukcesis kaj fine li estis invitita antaŭ la tronon de Dio la Eternulo mem.
"Karulo", aŭdis la rabeno profundan voĉon. "Estas menciite ĉe mia listo ke vi ĉiam vivis laŭ miaj ordonoj, do kial vi rifuzas feston je via honoro?"
Rabeno Jeoŝua klinis sian kapon kaj diris: "Mi ne meritas ĝin. Iel mia vivo estis fuŝita, ĉar kvankam mi ĉiam penis subiĝi al via Dekalogo, tamen mia filo forlasis nian religion kaj fariĝis kristano."
"Ankaŭ la mia!" venis simpatia profundvoĉa respondo.
****************************************************************************************************************** 
15. Enkonduko: la judaj svatistoj (edzperantoj) estis famaj pro sia ruzeco.
Juda svatisto venas al la malriĉulo kaj diras: "Mi volas aranĝi geedziĝon al via filo."
La malriĉulo respondas: "Mi neniam enmiksiĝas en la vivon de mia filo."
La svatisto respondas: "Sed la knabino estas la filino de la pariza milionulo Rotŝild."
La patro diras: "Ho, en tiu okazo…"
 
Poste la svatisto iras al S-ro Rotŝild:
"Mi havas judan edzon por via filino."
"Sed mia filino estas tro juna por geedziĝi."
"Sed tiu junulo jam estas vicprezidanto de la Monda Banko..."
"Ho, en tiu okazo…"
 
Fine la svatisto iras al la prezidanto de la Monda Banko.
"Mi havas por vi junan kandidaton al vicprezidanto."
"Sed mi jam havas pli da vicprezidantoj ol bezonate."
"Sed tiu junulo estas la bofilo de Rotŝild."
"Ho, en tiu okazo…"
© Published at 06:29 ( 0 comments / 89 visits )
This post is public

April 17, 08

Judaj ŝercoj kaj anekdotoj (4-a parto)

 

10. Abram sukcesis eskapi el la komunismo kaj elmigri Kanadon. Li trovis la eblecon labori nur kiel arbo-hakisto. La labordonanto konsideris lin ne taŭga.
    - Ĉu Vi povas fari tiel pezegan laboron?
    - Jes, mi havas grandan sperton.
    - Pruvu! Kie Vi hakis arbojn?
     - En Saharo.
    - Ja en Saharo ne estas arboj!
    - Jen, la pruvo. 
***************************************************************
11. Jankel (Jakobo) venas al sia rabeno kaj diras:
"Mi bezonas vian konsilon. Mia edzino ĵus naskis filinon."
Rabeno: "Mazal Tov." (hebree: Bonŝancon, gratulon)
Jankel: " Dankon. Ĉu ni povas nomi la bebon laŭ unu el niaj parencoj?"
Rabeno: "Certe! Laŭ la juda tradicio vi povas doni al bebo nomon laŭ forpasintaj patro, patrino, frato, fratino, avo..."
Jankel: "Sed ili ĉiuj ankoraŭ vivas!"
Rabeno: "Oh, mi treege bedaŭras aŭdi tion."
**********************************************************
12. Tre riĉa Usonano festis sian 95-jaran datrevenon. Li invitis al sia hejmo siajn 3 plej proksimajn amikojn: katolikon, protestanton kaj judon. Ĉeestis ankaŭ lia advokato.
Li anoncis al ili jene: "Mi deziras heredigi al vi po 100 milionoj da dolaroj. Sed mi havas unu kondiĉon: Dum mia enterigo ĉiu el vi devos meti en mian ĉerkon 100 mil dolarojn. Tio estos pruvo, atesto, kiu montros ke vi fidas min.
Post kelkaj monatoj li forpasis. Ĉe la tombo, sub la strikta kontrolo de la advokato, la katolika amiko enĉerkigis 100 mil dolarojn kontante.
Same faris la protestanto.
Tiam venis la judo, elprenis de la ĉerko la 200 mil dolarojn kaj enĉerkigis anstataŭe ĉekon je la sumo de 300 mil dolaroj.
© Published at 12:45 ( 1 comment / 118 visits )
This post is public

April 15, 08

Judaj anekdotoj kaj ŝercoj (3-a parto)

 

7. Dum parto de la 19-jarcento oni ne permesis al judoj ekloĝi en Peterburgo (Leningrado), ĉefurbo de Rusio. Laŭ la leĝo la posedantoj de gastejoj devis informi al la Cara polico, dum ne pli ol 12 horoj, pri ĉiu nova alveninta judo. Pro tio judoj kaptitaj de la polico kutimis diri, ke ili troviĝas en la urbo dum malpli ol 12 horoj.
Noktomeze alvenis policanoj al unu de la peterburgaj gastejoj kaj kaptis tie kelkajn judajn komercistojn, kiuj ne havis oficialajn loĝpermesilojn.
Dum la gestejestro flustre diskutis kun la ĉefpolicano pri la alteco de la ŝmirmono, sidis la polica oficisto kaj verkis la protokolon. Li demandis la unuan judan gaston:
"Kiam vi venis al la urbo?"
Respondis la homo: "Antaŭ 6 horoj".
"Kaj vi?", li demandis la duan judon.
Respondis li: "Antaŭ 4 horoj".
La tria demandito respondis: "Antaŭ 2 horoj". La kvara: "Antaŭ unu horo".
Ridetis la oficisto kaj diris: "Judaĉoj, ĉiunokte mi aŭdas la samajn respondojn de viaj samgentanoj. Jam tedis al mi ili. Ĉu neniu el vi havas alispecan respondon?"
Respondis la kvina judo: "Sinjoro oficisto, mi ankoraŭ tute ne alvenis..."
 
8. Tio okazis siatempe en Blank-Rusujo (hodiaŭ: Belaruso, Bjelorusio), en la juda vilaĝo.
La bonkora juda kuracisto instalis afiŝon ĉe la pordo de sia kliniketo: "Por malriĉuloj- senpage!"
Venis ĉe li malriĉa virino. Kuracisto: "De kio vi suferas?".
Virino: "Mi tute ne suferas". Kuracisto: "Kial do vi venis al mi?"
Virino: "Ĉar tio tute ne kostas mi diris al mi: kial ne iri por ke la
 kt doktoro min kontrolu? Eble li trovos ke mi havas iun malsanon..."
******************************************************************
9. Kvar samideanoj - ĉino, anglo, ruso kaj judo - eniris la kongresejan kafejon "La Verda Sensoifejo" kaj mendis verdan teon.
Baldaŭ ili ricevis po unu tason da teo kun... muŝo ene de ĉiu taso.
- La ĉino tuj manĝis sian muŝon kaj poste trinkis sian teon.
- La anglo tute rifuzis trinki sian teon.
- La ruso forĵetis sian muŝon kaj poste trinkis sian teon.
Nun divenu kion faris la judo?
Li zorge elglasigis sian muŝon kaj... vendis ĝin al la ĉino!
 
© Published at 18:26 ( 3 comments / 123 visits )
This post is public

April 14, 08

Judaj anekdotoj kaj ŝercoj (2-a parto)

 

4. Enkonduko: Karakterizaĵo de la judoj, kiuj studis Talmudon dum jaroj, estas la ruza kaj akra pensmaniero. Jen ekzemplo:
Rabeno kaj pastro veturas en la rapidvojo, ĉiu per sia aŭto.
Okazas akcidento: ambaŭ aŭtomobiloj karambolis (koliziis) kaj preskaŭ plene detruiĝis. Sed la du Di-servantoj (“Di-amantoj”) saviĝis. Ili eliras, staras kune ĉe la vojrando kaj trovas ke nenio okazis al ili.
La rabeno rigardas la alian homon kaj diras: “Vi estas pastro, ĉu ne?”
“Jes”, respondas la pastro.
Rabeno: “Okazis al ni vera miraklo. Certe la Eternulo deziris ke ni renkontiĝu kaj farĝĝu amikoj”.
Pastro: “Povas esti”.
Rabeno: “Mi opinias ke ni devas tosti pro nia saviĝo kaj je nia nova amikiĝo. Mi havas hazarde botelon da vino. Espereble ĝi ne estis detruita. Ĉu vi pretas drinki kun mi?”
Pastro: “Kial ne?”
La rabeno alportas el la veturila kofro bonstatan vinbotelon kaj ofertas al la pastro. Tiu ĉi drinkas iomete sed sekve de instigoj de la rabeno, li poste pli kaj pli drinkas. Sed la rabeno tute ne drinkas.
Pastro: “Kial vi ne drinkas ankaŭ?”.
Rabeno: “Mi preferas unue atendi la policon.”
******************************************************
5. Enkondulo: Pri la juda patrino multas la anekdotoj kaj ŝercoj. Multfoje ŝi estis terura, pro trozorgemo al la infanoj, pro troigita deziro ke ili sukcesu en la vivo (fenomeno konata ĉe minoritatoj...) ktp.
 
Juna juda viro diris al sia patrino:
 “Panjo, mi decidis edziĝi. Pro la amuzo mi venos vespere al via hejmo kun 3 miaj amikinoj kaj petos de vi diveni kiun el ili mi elektis por edzino.”
La patrino konsentis.
Vespere la filo alvenis kun 3 ĉarmaj fraŭlinoj. Post la manĝo li demandis: “Nu, Panjo, kiu estas mia fianĉino?”
“La rufharulino”, respondis tuj la patrino.
“Nekredeble! Kiel vi sciis tion?”
Respondis Panjo: “Ĉar mi ne toleras ŝin…”
 
******************************************************************
6. Judo iris al koncerto en Varsovio (antaŭ la dua mondmilito) kaj sidiĝis apud gojo.
Unue aperis kantisto, kiu belege prezentis operajn ariojn kaj ricevis multajn aplaŭdojn. Tiam flustris fiere la judo al sia najbaro: “Li estas unu el ni!”
Poste okazis mirinda prezento de violonisto. Ankaŭ li ricevis multege da aplaŭdoj. Diris tiam la judo al la gojo kun ĝojo: “Ankaŭ li estas unu el ni”.
Sekvis fascina kantistino, kiu sukcesis vibrigi la korojn de la spektantoj. Tiam reagis la ĝojplena judo: “jen denove juda!”
Finfine la pola najbaro perdis sian paciencon kaj murmuris: “Ho, Jesuo Kristo!”
Sed tiam tuj reagis la judo: “Ankau li estis unu el ni…”
© Published at 18:07 ( 1 comment / 89 visits )
This post is public

April 10, 08

Judaj ŝercoj kaj anekdotoj (1-a parto)

 

Judaj anekdotoj kaj ŝercoj (1-a parto)
 
Enkonduko al la unua (kaj al aliaj...) anekdoto:
Judaj religiaj studoj (Talmudo) postulas altan intelektualan nivelon por kompreni la pensmanieron de la egzegistoj (interpretistoj) de la Biblio. Tiu pensmaniero nomiĝas hebree Pilpul ("piprumado": akra interdiskutado ). Ĝi estas speco de intelekta gimnastiko de la cerbo, konsistanta el teoriaj analizoj de hipotezaj situacioj. Homo, kiu sukcesas disvolvi tiun pensmanieron, povas tre facile krei humuraĵojn, ĉar en plejmulto de la ŝercoj oni trovas teoriajn analizojn de hipotezaj situacioj. Ekzemple:
 
1. "Talmudista" anekdoto de la tiama tempo en orienta Eŭropo
Du judoj - junulo kaj plenaĝulo - veturas en trajno de Krakovo al Vieno.
Ili sidas proksime unu al la alia.
Demandas la junulo: "Kioma horo estas nun?" Sed la alia ne respondas.
Li demandas denove sed la alia ne respondas.
Li redemandas sed la najbaro denove silentas.
Kolere kaptas la junulo la ŝultron de la najbaro kaj krias en lian orelon: "Eble vi povas diri al mi la horon?"
Ĉi foje li ricevas respondon.
Demandas la junulo: "Ĉu vi povas diri al mi kial daŭris al vi tiel longe respondi al mi?"
Diris la plenaĝa judo:
"Vidu, la afero estas tia: Se vi demandas kaj mi respondas, ni komencas paroli kaj tiam ni amikiĝos, kaj kiam ni atingos Vienon mi invitos vin viziti mian hejmon kaj proponos al vi aliĝi al miaj familianoj por vespermanĝo. En la manĝo vi renkontos mian filinon - ŝi estas belega kaj ankaŭ vi estas bela - vi enamiĝos je ŝi kaj deziros edziĝi al ŝi. Mi diros al vi la veron: mi ne dezirus havi bofilon, kiu ne posedas
horloĝon..."
 
2. Judo el Odeso sidas en trajno apud oficiro, kiu servas en la rusa armeo de la Caro. La oficiro kondukas porkon.
Dum la veturo la oficiro ofte parolis al la porko, sed por kolerigi la judon li nomis ĝin MOJŜE (= "Moseo" en la jida lingvo: tipa nomo ĉe judoj, ofte uzita de antisemitoj): "Sidu trankvile, Mojŝe!", "Venu ĉi tien, Mojŝe" ktp.
 
Post certa tempo jam tedis al la judo kaj li diris al la armeano: "Ĉu vi scias, sinjoro oficiro, estas domaĝe ke via porko havas judan nomon!"
- "Kial, judaĉo?"
- "Ĉar se ĝi ne havus judan nomon ĝi povus esti altranga oficiro en la armeo de la Caro!"
*************************************************************
3. Judo veturas en la centro de Jerusalemo kaj serĉas urĝe lokon por lasi sian aŭton. Li ĉirkaŭiras la centron longan tempon, sed senrezulte. Subite, fariĝinte preskaŭ senespera, li levas la vizaĝon ĉielen kaj diras: Dio, se vi nun aranĝos por mi parkejon, mi promesas ekde nun observi la Sabaton, manĝi nur laŭ la ritoj de la religio (“Koŝere”) kaj observadi la devojn dum ĉiuj judaj festoj”.
Tuj post kiam li finis la frazon li vidas liberan lokon por lasi la aŭton. Ĝoje li tuj rigardas supren kaj diras: “Ne gravas jam, mi jam mem elturniĝis”…
 
***********************************************************
© Published at 09:05 ( 7 comments / 178 visits )
This post is public


( 17 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Dieter Dungert