Mi loĝis en Japanio dum tri jaroj, kaj nature interesiĝas pri aferoj en tiu lando. Bedaŭrinde, mi ne tiom surpriziĝis legi tiun retartikolon . Ĝin skribis la germana gazeto Der Spiegel en la angla lingvo. Mi volas komencigi diskuton pri tiu artikolo. Mi dankas al la Esperantisto Marian Ghilea, ke li unue sendis tiun artikolon al mi.
Ĉisomere la G-8 renkonto okazos en Hokkaido, la plej norda insulo de Japanio. Nature atraktas G-8 renkontoj kutime protestoj, simile kiel simile renkontoj tra la tuta mondo. Tiaj renkontoj ĉiam estas kontroversemaj.
Por tiuj, kiuj ne legas la anglan, mi resumos mallonge la enhavon de tiu artikolo. Unue, ĝi priskribas Esperanton iomete, kaj diras ke George Soros kaj la papo uzas kaj helpas al ĝi, ktp. Sed evidente la policistoj en Japanio nun timas Esperanton, ĉar ili kredas ke "Esperanto-radikaluloj" havos protestojn je la G-8 renkonto ĉisomere.
Pravas ke Esperantistoj en Japanio planas protesti. Ĉu tio estas vere aĉa afero? La japana registaro malpermesis la eniron al Japanio de Martin Krämer en Marto. Lokala Esperanto-grupo (La Sapporo Esperanto Ligo) estis invitinta lin veni por helpi kun la preparado por la venontaj protestoj. Ŝajnas ke la Esperantistoj en Japanio volas protesti kontraŭ la lingva hegemonio de la G-8 landoj. La G-8 landoj enhavas nur 14% da homoj de la tuta mondo, kaj la Esperanto-protestontoj diras ke anglaparolantoj estas 5% da retuzantoj tutmonde. Do kial estas la angla lingvo dominanta?
La artikolo diras ke la japanaj policanoj timas Esperanton, ĉar ĝi estas lingvo, kiun ili neniam estis aŭdinta antaŭe. Ili ankaŭ zorgis, ĉar lastdecembre vojaĝis multaj japanaj Esperantistoj al Sudkoreio.
Nun por miaj opinioj:
1. Mi mem kredas, kiel mi diris en antaŭa blogaĵo, ke oni iomete troigas la ideon de "lingva ĝusteco". Ne ĉiuj da partoprenantoj de G-8 parolas la anglan denaske, kaj la protestoj ne lingva maljusteco ne venas de ili. Mi ankoraŭ kredas, ke Esperanto ne devas iĝi parto de politiko.
2. Sed dirinte tion, ĉiu homo rajtas esprimi sian opinion, kaj leĝe estas Japanio demokrata lando. Se oni protestas pace, kial estas tio problemo? Ĉiam kiam okazas internaciaj agadoj en Japanio estas la segureco tre forta, por ekzemplo la mondpokalo kelkaj jaroj antaŭe. Havi multon da segureco plejparte estas bona afero, sed mi vere kredas ke la japana registaro reagas tro ekstreme.
3. Verdiri, mi ne volas plendi pri Japanio, sed la agadoj de la registaro vere malhelpas al al reputacio de alimaniere tre bona lando. Multaj agadoj de la japana registaro askpektas fremdtimemaj. Oni timas pri la ekstera mondo. Mi povas doni al vi kelkajn ekzemplojn. Antaŭe ili ankaŭ havis multon de segureco por la mondpokalo, ĉar ili timis pri "Hooligans". Ili timis precipe pri eksterlandanaj hooligans. Japanaj policistoj provis montri per statistiko ke eksterlandanoj faris multajn kriminalajn agadojn. Ili troigis la statistikojn.
Ankaŭ kelkaj japanaj komercistoj ofte reagis malbone al grandaj nombroj da eksterlandanoj. Dum la mondpokalo, kelkaj restoracioj rifuzis servi eksterlandanojn, ĉar ili pensis ke ili devus uzi la anglan lingvon, kaj timis ke ili regis ĝin nesufiĉe bone. Dum la krizo kun la malsano SARS, kelkaj hoteloj en grandaj urboj en Japanio ne permesis eksterlandanojn tranokti ĉe ili, ĉar ili pensis ke SARS estis nur "eksterlanda" problemo, kaj ke eksterlandanoj importus ĝin al Japanio. STULTAĴO! Debito Arudou, Usonano kiu iĝis japana civitano, multe dokumentis tiajn okazaĵojn kaj problemo je sia retpaĝaro.
4. Kiel eksterlandano kiu mem estis loĝinta en Japanio, mi devas diri ke la timo de la japana policio estas nur la plej malfrua okazaĵo sur tre longa listo. La registaro vere havas timon pri eksterlandanoj, kaj bedaŭrinde ne zorgas kiel pensas la resto de la mondo pri ĝi. Ankaŭ bedaŭrinde kredas kelkaj komercistoj la propagandon de la registaro kaj reagas tro forte, kiel mi malsube menciis. La mesaĝo, kiun ricevas homoj ekster Japanio estas "Eksterlandanoj estas la fonto de ĉiu problemo, kiu alvenas al Japanio." Nature, Esperanto estas "eksterlanda ideo" laŭ la japana registaro, kaj tial timinda.
5. Ankaŭ kiel eksterlandano kiu mem estis loĝinta en Japanio, mi devas diri, ke mi konas la japanan kulturon iom, kaj la mentaleco de japanoj vere estas pli bona ol tio de la registaro aŭ tiuj komercistoj. Mia sperto en Japanio estis ke kiel eksterlandano, mi povis havi laboron tie, sen jam lerninta la lingvon. Tio estus ne ebla en multaj landoj. Nature mi lernis la japanan lingvon tie, kaj mi trovis la japanojn tre paciencemaj kun tio. Mi ne devis zorgi se mi faris lingvajn aŭ kulturajn erarojn.
Kiam mi iris al restoracio, se mi ne komprenis la menuon, mi povis elekti manĝaĵon de plastikaj modeloj. La servistoj ankaŭ priskribis la manĝaĵojn kun pacienco. Ankaŭ mi havis japanan kollaborantinon, kiu estis jam vojaĝinta en preskaŭ 40 landoj, kaj kiu parolis la anglan bone. Ŝi dufoje invitis min al sia hejmo por manĝi tradiciajn japanajn manĝaĵojn, kiujn mi alimaniere ne povis sperti. Unu lernejestro ankaŭ invitis min al sia lernejo por partopreni en japana novjarfestivalo kaj ankaŭ invitis min al sia hejmo por manĝi, kaj jes ankaŭ drinki!
Japano vere estas bona kaj gastigema lando. Estas domaĝe ke la japana registaro nun estas sur la listo de landregistaroj, kiuj timas Esperanton. Kiuj aliaj landoj aŭ registaroj estas sur tiu listo? Ĉu tiu registaro reprezentas sian popolon bone? Mi kredas ke ne. Eble mi ankaŭ ekpensu, kiel la usona registaro reprezentas usonanojn kiel popolo!
Send a message
Search for members
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ says:
Kunar says:
La kvalito de spiegel.de estas tre dubinda. Jam la germanlingva versio (verŝajne la originalo) simple kopias multegan enhavon el pli frua artikolo el la Brita gazeto New Statesman. Legu pri la vera rakonto malantaŭ ĉio tio ĉe Libera Folio (kiu jam antaŭ monatoj raportis pri tiu temo).
David Dougherty says:
Unue mi devas diri ke vi ne miskomprenu mian skribaĵon. Pro la tempo, ke mi pasis en Japanio, mi vere lernis la veran signifon de la vorto pacienco. Pro mia sperto vivante tie, mi lernis ke estas ebla interkompreniĝi kun homoj, kiuj ne havas la saman lingvon kiel mi.
Bedaŭrinde, la japana registaro, precipe la policio, kaj kelkaj grandaj firmaoj ŝajnas ne pensi same kiel la ordinara popolo. Iliaj reagoj al eksterlandanoj (en similaj eventoj) estis tre similaj kiel oni raportis en tiu ĉi kazo. Ankaŭ pravas, kiel vi implikis Kunar, ke la japanoj, kompare kun aliaj grupoj, ne protestas multe. Eble tio estas nekutima afero por la aŭtoritatoj. Aŭ eble ne. Mi mem jam vidis unu aŭ du demonstracioj en Japanio, kaj ili estis ĉiam trankvilaj. Sed al mi estas domaĝe, ke la policanoj malracie timas tion, kion ili ne konas. Eble estas kutima reago al Esperantistoj, sed bedaŭrinde japanaj policistoj simile reagas al ĉio, kio estas eksterlandeca... mi timas ke eĉ se oni troigis tion, mi kredas ke la troigo pli proksimas al la vero, ol oni volas akcepti.
En mia lando ankaŭ okazas similaj histerioj. La reagoj kontraŭ islamanoj post 9-11. La timo en Usono nun pri nelaŭleĝa imigracio kaj la uzado de la hispana lingvo. Neniu lando estas perfekta. Mi nur tuj rimarkis tiun ĉi ekzemplon, ĉar mi mem uzas Esperanton, kaj ĉar mi ankaŭ estas loĝinta en Japanio. Tial estas tiu ĉi temo interesa por mi.
Mi dankas al vi, Kunar, por la ligiloj. Tio helpas al mi kompreni la raportaĵon pli bone kaj pli plene. Mi ankaŭ dankas vin Navavar, por via komento. Eble tiu ĉi okazaĵo donos atenton al Esperanto.
Eĉ se la japana registaro aspektas aĉe, eble Esperanto aspektos pl bone.
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
-oni iomete troigas la ideon de "lingva ĝusteco" [verŝajne li celis diri "justeco", ĉu ne?]
kaj:
-Mi ankoraŭ kredas, ke Esperanto ne devas iĝi parto de politiko
Nu, kara Davido, bonvolu permesi al mi unue rimarki ion, kio bedaŭrinde povus ŝajni polemika fronte al vi, kio tamen tutsimple estas konkreta fakto: kiam oni ĝuas ian ajn denaskan privilegion, oni ne povas persone sperti la malfacilaĵojn de diskriminaciatoj, sed nur - eventuale - strebi ilin kompreni surbaze de la personaj rakontoj de la diskriminaciatoj. Alidirite: diskriminacio tute ne povas eniri en la personan kaj "ekzistan" sperton de tiu, kiu denaske ĝuas profiton danke al tiu diskriminacio. Ĝuste pro tio, filo de plurmiliardulo povas nur intelekte kompreni la malfacilaĵojn de homo kiu vivas per po 2 dolaroj tage. Pro la sama kialo, denaska angloparolanto kiel vi, kara Davido, tute ne povas sperti la personan kaj "ekzistan" sperton de homo kiu estas diskriminaciata kaŭze de sia denaska lingvo. Maksimume, ŝ/li povas iomete strebi kompreni - se ŝ/li tion ja deziras fari...- tian "ekzistan" sperton surbaze de la personaj rakontoj de la diskriminaciatoj...
Due, sendepende de la personaj kaj "ekzistaj" spertoj de la diskriminaciatoj (surbaze de kiuj la problemo de la lingva maljusteco de la internacia lingva ordo estas ege subtaksata, anstataŭ ol troigata...), la "raciaj" argumentoj favore al la realeco kaj urĝeco de la problemo de la lingva justeco tute ne mankas.
Ekzemple, se vi ankoraŭ ne konas ilin, mi sugestas al vi pristudi:
- la tre interesan artikolon de Robert Phillipson "International Languages and International Human Rights" (esperantlingve: "INTERNACIAJ LINGVOJ KAJ INTERNACIAJ HOMAJ RAJTOJ")
- la faman tielnomatan "Raporto Grin" (franclingve kaj esperantlingve).
Tiaj tekstoj klare montras ke, sendepende kaj malgraŭ ciuj personaj preferoj de la esperantistoj, la problemo de la internacia lingva komunikado nepre ja estas politika, kaj ke Esperanto povas ludi - en ĉi tiu kampo - tre gravan rolon por plidemokratigi mondo kiu iĝas pli kaj pli maldemokrata. Tion agnoskinte, oni senprobleme povas uzi Esperanton nur por poeziumi, ekkoni novajn amikojn kaj vojaĝi (la lingvo estas libera propraĵo de ciu kiu studis ĝin, sekve ŝ/li estas libera ĝin uzi por ian ajn celon); tamen, nei la eblan politikan rolon de Esperanto en la kampo de la internacia komunikado, finine signifas nei ke la problemo de la internacia komunikado estas problemo politika, kaj tia neado estas neado de la fakta realo (kiel tre bone scias la registaroj brita kaj usona - rilate al tio, bv legi la artikolon de Phillipson...).
Kritike sed amike salutas
Anĉjo.
[???ESPERANTO???]
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) edited this comment 5 weeks ago.
David Dougherty replies:
Mi ne volis ofendi iun kiam mi diris tion. Sed mi vere komprenas tiun problemon iom, kaj vidis ĝin fakte. Vi ne diru tielmaniere ĝis vi aŭdas pri miaj vivspertoj.
Mi jam mem rimarkis kiel registaroj fuŝas la uzadon de lingvoj. Kiam mi instruis la anglan lingvon en Japanio, mi devis iri al konferencoj por diskuti la instruadon de la angla lingvo en la lernejoj en Japanio. Oni ne havis japanlingvajn tradukojn, kaj kelkaj japanoj kiuj estis instruistoj de la angla havis problemojn kompreni.
Mi mem pensis ke tiuj konferencoj estis fekaĵo. La "parolantoj" en la konferencoj plejofte estis la personaj geamikoj de la organizantoj. Ili fuŝis la tutan aferon.
Mi kredas ke precipe registaroj emas fuŝi tiajn aferojn, ĵetante monon al problemo, ekspektante ke la problemo foriros. Kaj kio okazas finfine? Nenio ŝanĝiĝos. La maniero ke ili faras tion ofte pli kulpiĝas por la problemoj, pli ol la uzado de la angla lingvo mem.
Se registaroj aŭ la Unuiĝintaj Nacioj enkondukos Esperanton, probable ili fuŝos ĝin, same kiel nun kun la angla aŭ aliaj lingvoj. Ankaŭ se registaroj subtenus ĝin, kelkaj subtenus ĝin kaj kelkaj ne subtenus ĝin. Esperanto iĝus politika ilo de kelkaj registaroj. Fakte mi kredas ke tio jam okazis je malgranda skalo.
Mi legis la unuan artikolon kiun vi sendis al mi pri la "lingva problemo". Ĉu ekzistas simila artikolo, kiun skribis neesperantisto? Mi jam renkontis kelkajn homojn kiuj aŭdis pri Esperanto kaj la "lingvo problemo". Ili ne zorgis pri la afero mem. (Kaj ne, ili ne estis nur denaskaj parolantoj de la angla). Mi supozas ke multaj homoj kiuj laboras je internaciaj konferencoj ktp ankaŭ ne volas uzi Esperanton, eĉ se ĝi estas bona solvo. Ĉu vi povas enkonduki homon al la malsanulejo, kiu ne kredas ke li estas malsana?
Finfine mi diros ke la persona agadmaniero estas ege grava. Mi jam loĝis en Japanio kaj en Germanio, kaj parolas tiujn lingvojn. Mi ankaŭ parolas la francan iom, kaj nature Esperanton. En kiu lingvo oni mokis mian akĉenton aŭ parolmanieron la plej ofte? La respondo eble surprizos vin. Esperanto!! Ĉu tio estas lingva ĝusteco? Ankaŭ kiam mi loĝis en Japanio, pli spertaj eksterlandanoj ankaŭ mokis min kaj ekskludis min el konversacioj, ne japanoj. Sed eĉ tio okazis malpli ofte ol kun Esperanto.
Mi ĉiam estas pripensema pri tio, parolante aŭ la anglan aŭ Esperanton aŭ iu ajn lingvon.
Mi estis pensanta pri tiuj ĉi spertoj kaj problemoj tiam kiam mi skribis tion kion mi tiam skribis.
Ankaŭ amike kaj kun granda respekto,
Daĉjo
David Dougherty edited this comment 2 weeks ago.
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
"ciao" (saluton)!
Nu, mi daŭre malkonsentas kun vi. Tio kio estas malsama, estas la ĝenerala vidpunkto.
Vi daŭre parolas pri la problemo de "fuŝado", fare de la registaroj, en la lingvokomunikada kampo.
Nu, mia vidpunkto estas alia: la registaroj de la landoj, kies nacia lingvo ĝuas grandan forton en la tutmonda komunikado, tute _ne_ fuŝas rilate al lingvopolitikoj: male, tre inteligente ili agas por plue plifortigi tian "internacian" rolon de sia propra nacilingvo; ili tion faras _politike_.
Mi ne scias ĉu vi legis la ege interesajn _notojn_ de la artikolo de Phillipson: en ili vi trovos referencojn por eventuale kontroli la eldirojn de tiu Profesoro. Nu, lia persona interpretado de la lingva problemo kiel problemo de "lingva imperiismo" estas pridiskutebla (kaj ja pridiskutata) kiel ĉiuj interpretadoj (sociaj sciencoj ja estas malsamaj ol "racia mekaniko"... ), tamen faktoj ne estas io pridiskutebla, kaj estas nerefutebla fakto ke granda kvanto da dokumentoj montras ke la registaroj de la "anglosfero" (precipe la usona kaj la brita) elspezis (kaj daŭre elspezas - kiel faras nun Britujo en Barato, sendante centmilojn da anglainstruistoj) multege da mono, ĉar ili science planis (kiel dokumente montrite de Phillipson) starigi internacian lingvan ordon ege profitdonan - kaj politike, kaj ekonomie - por siaj propraj landoj. Ĉi rilate, "mem-parolas" la internaj dokumentoj de la British Council, la dokumentoj de la usona registaro, la dokumento por "a new american century", la planoj por instrui tutmonde la anglan elspezante multege da mono (sed rekonante ke "la angla donas al ni pli profiton ol la nordmara petrolo - kiel diris ĉefo de la British Council - aŭ dirante ke "la lingvo, kiun la tuta mondo parolos, nepre estu la angla" - ĉi tie mi citis parkere, do eble fuŝe, dokumenton de la usona registaro - ĉu eble la Clintona?).
Do: ne, la registaroj _ne_ fuŝas kiam ili starigas politikajn planojn pri la "lingva problemo"; aŭ, pli bone dirite, tute ne fuŝas la registaroj de la landoj, kies lingvo estas la tutmonde reganta lingvo. Tiuj registaroj (hodiaŭ la "anglasferaj" registaroj, hieraŭ la rusa kaj la franca, kaj eble morgaŭ la ĉina...) ege ege bone scias kion ili faras, kaj - eĉ pli grave - tio kion ili faras estas agado _politika_ (tute politika, kara Davido, kaj tio ĉi estas konkreta fakto)...
Male, ofte tute fuŝas _aliaj_ registatoj: la registaroj de la landoj kies lingvoj estas internacie malfortaj (kiel mia registaro: la - nuntempe tute ridinda - itala registaro)... Tiuj registaroj tute ne havas verajn politikajn planojn pri la internacilingva problemo, do ili tutsimple (kaj naive) esperas ke, sekvante la "fortulojn", ili povos ĝui iomete da profiton (la naiva - kaj foje malbrava - sinteno "sekvi la fortulojn", historie ja donis multe da gravegaj problemoj al mia lando...).
Pri via demando (rilatanta la artikolon de Phillipson): "Ĉu ekzistas simila artikolo, kiun skribis neesperantisto?", ĝi miaopinie malkaŝas konceptan eraron.
La artikolo de Phillipson estas scienca artikolo, pri temo pri kiu li fakulas. La argumento ke, tial ke li estas e-isto, la enhavo de lia teksto estUS malpli fidinda, estas malakeptenda laŭ la sciencdebata vidpunkto. Scienca artikolo estu taksata nur enhave, provante "malverigi" (ekzemple laŭ la instruoj de la Sir Karl Popper) ĝian teorion, aŭ ĉiuokaze rekte diskutante ĝiajn tezojn. Enhavo de scienca (aŭ filozofia) studo ne estu pritaksata surbaze de ia (ne pli bone definebla) "kredindeco" (tiel ke esperantista scienculo estUS malpli kredinda ol neesperantisto, kiam li science studas problemon rilatantan la internacilingvan problemon), sed nur surbaze de ĝiaj argumentoj, konkretaj pruvoj kaj faktoj, logika strukturo, ktp...
Do, la argumento "tiu sciencisto estas esperantisto, do li ne kredindas rilate al la internacilingva problemo" estas falsa problemo (strange, tre kredata de la plimulto de la esperantistoj...).
Agnoskinte tion, oni ĉiuokaze povas trovi sciencajn studojn de neesperantistoj, kiuj pruvas la "politikecon", "ekonomikecon" kaj gravecon de la "lingva problemo": jam la studo de Profesoro Grin, ekonomiisto de la Ĝeneva Universitato, estas studo tia (Grin _ne_ estas e-isto, kvankam li povas legi esperante, kaj - ĉefe - li tute _malkonsentas_ kun la plimulto de la eŭropaj esperantistoj, kiuj dezirus enkonduki EOn en la EU kiel oficialan internacian lingvon, ĉar li male dezirus ke Eŭropo tute kaj vere kaj komplete funkciu multlingve).
Rialte al tiu ĉi problemo mi deziras ankaŭ atentigi ke estas tute normale (kaj saĝe) ke, kiam iu esploristo sin konvinkas, per siaj sciencaj esploroj, ke iu problemo estus bone solvata per iu specifa rimedo, ŝ/li iĝu entuziasma subtenanto de la "oficiala" kaj "ĝenerala" alpreno de tiu rimedo... Do la esperantisteco de la plimulto de la esploristoj kiuj science studis esperanton, estas argumento favore (nek malfavore) al esperanto: medicinisto kiu, post studo de iu malsano, sin konvinkas ke iu specifa medikamento povus esti la taŭga solvo, faras ĉion ajn eblan por ke la scienca komunumo agnosku la efikecon de tiu "sia" medikamento... Kompreneble, la praveco de ŝ/liaj argumentoj ne estu taksata de ŝ/li mem, sed de la aliaj esploristoj de tiu fako.
Mi konkludas dirante al vi ke la "personaj kaj ekzistaj spertoj", pri kiuj mi parolis en mia lasta komento, ne estas similaj al tiuj pri kiuj parolis vi.
Nu, vi estas usonano, mi estas eŭropano.
Provu imagi ke, por labori en la usonaj registaraj oficejoj vi nepre _devu_ paroli la ĉinan (finfine, en usono ja ekzistas ĉinan malplimulton...) je _tute_ _sama_ nivelo ol [usona civitano] denaska ĉinlingvulo; provu imagi ke, por ekhavi gravajn informojn el via registaro, vi nepre _devu_ legi ilin ĉinlingve; fine imagu ke por sekvi la politikan debaton de via lando, vi _devu_ legi politikajn dokumentojn (ekzemple: leĝproponojn aŭ oficialajn gravajn cirkulerojn) nepre ĉinlingve. Nu, kiel vi sentus vin? Ĉu vi ne sentus vin tute kaj netolereble politike diskriminaciata kompare al la etnombra malplimulto de la usonanoj denaske ĉinlingvaj? Ĉu vi taksus tio vera demokratio?
Nu, _ekzakte_ _tia_ estas la nuna situacio de la grandega plejmulto de la Eŭropuniaj civitanoj: ili ja estas lingve diskriminaciataj (kaj temas pri _politika_ diskriminacio - eĉ kontraŭlaĝa rilate al la eŭropuniaj oficialaj interkonsentoj) fronte al eta malplimulto de eŭropanoj, kiuj parolas la "dominantan etnan lingvon".
Ekzemple, ĉu vi scias ke en iuj eŭropaj universitatoj oni _ne_ rajtas studi propra nacilingve? Ĉu vi scias ke en mia lando foje okazas ke studentoj kiuj akceptas studi anglalingve tute ne pagas univeritatajn impostojn, dume al tiuj kiuj volas studi itallingve oni altrudas _duobligitajn_ impostojn (cetere, la unuaj preskaŭ ĉiam estas gefiloj de riĉuloj, dum la duaj ne...)?
Nu, la ekzemploj estus multegaj...
Sed ja pravas Nebrija, la konsilisto de la reĝo de Hispanujo en la 15a/16a jarcento citita de Phillipson: "la lingvo [tiutempe la hispana, kompreneble] estas la ĉefa aliancano de la Imperio, kaj tia ĝi ĉiam estos" (mi citas parkere, do eble mi iom fuŝas...).
Nu, finfine la e-istoj kiuj insistas pri la "politika flanko" de la lingva problemo, tutsimple batalas por demokratio kaj por siaj politikaj rajtoj.
Kaj ankaŭ neesperantistoj faris tion: ekzemple Mahatma Gandhi, kiu tre ofte substrekis la neceson ke baratanoj, por liberigi sin de la truda domiunado de la brita imperio, uzu baratajn lingvojn (ĉefe la hindan) prefere ol...
...prefere ol la anglan (kompreneble)...
Kara Davido, por ke vi ne pensu ke mi eble malamas la anglan, sciu ke mi rekte kunlaboris en la farado de disko, rekte eltirita el poeziaĵoj de Ŝekspiro (pluraj anglalingvaj poeziaĵoj de "la bardo" estis muzikigitaj, sen iu ajn traduko el la angla...). Ĉi teme, pli da informoj vi trovos en la lastaj 3 artikoloj de mia blogo (kaj vi trovos informojn por libere aŭdi mallongajn specimenojn de tiu disko)...
Amike salutas vin
Anĉjo.
[???ESPERANTO???]
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) edited this comment 13 days ago.
David Dougherty says:
Do, nun mi ekkomprenas vin! Vi nun parolas pri veraj faktoj en via lando. Mi unue reagis iomete strange, ĉar vi, kiel multaj Esperantistoj, eble nekonscie metis min je unu flanko.
"Alidirite: diskriminacio tute ne povas eniri en la personan kaj "ekzistan" sperton de tiu, kiu denaske ĝuas profiton danke al tiu diskriminacio"
Tio ne pravas, vere. Fakte la problemo estas tutsimple, se la situacio estas en Italio aŭ en la Eŭropa Unio estas kiel vi priskribas, ke vi bezonas scipovi la anglan por ricevi informojn kiuj rilatas al via registaro, aŭ iri al senpaga universitato, ktp, mi ne scias pri tio ĉar mi tutsimple ne loĝas tie. Mi neniam vizitis Italion. Sed eĉ kiel parolanto de la angla, mi kapablas kompreni tiun problemon.
Mi fakte loĝis en Germanio dum unu jaro, kaj bone rimarkis la situacion tie. Eble ĝi ankaŭ ŝanĝiĝis, dum la 12 jaroj ke mi ne plu loĝis tie. En Germanio multaj homoj povas paroli la anglan, sed fakte mi malmulte uzis la anglan tie. Mi rimarkis ke se vi volis studi en kelkaj fakoj, vi devis montri ke ve regis la anglan ĝis certa nivelo. La kialo estis ke oni legis artikolojn en la angla kaj diskutis ilin en la kursoj, eĉ se la diskutoj mem estis en la germana lingvo. Al mi ŝajnis esti nur praktika problemo. Oni diras ke multo da laboro en fakoj kiel komputila scienco, komerco kaj financo venas el Usono kaj aperas anglalingve. Mi mem neniam laboris en tiuj fakoj, aŭ en diplomatio. Mi aŭdis kiom kompleksa estas tradukado en internaciaj fakaj konferencoj. En mia fako mi neniam estos en tiaj konferencoj.
Mi scias ke en multaj fakoj en Nederlandio, oni faras la raportojn aŭ eĉ ĉiun laboron en la angla. Tiam kiam mi eksciis tion, mi trovis ĝin strange. Ankaŭ ŝajnis al mi ke multaj nederlandanoj trovis tion praktike.
Plejparte la "suferantoj" en tiaj fakoj ne aspektis tiom malĝoje pri tio. Eĉ unu kiun mi konis, kiu loĝis en Germanio, uzis la anglan en lia ĉiutaga vivo, eĉ en vendejoj en la urbo. Li estis Ruso, kaj ne volis lerni la germanan lingvon. Li studis en Germanio, kaj legis fakartikolojn kaj librojn angle. Mi kredas ke li neniam plendus pli lingva maljusteco. Mi devas diri ankaŭ ke mi trovis tion stranga, sed probable li ne estas la unua kiu faris tion.
Eble kelkaj "suferantoj" ne scias ke ili suferas? Ĉu mi vojaĝis al la malpravaj landoj, aŭ renkontis nekutimajn aŭ netipikajn homojn? Mi nur povas paroli pri miaj memaj spertoj kun homoj kiujn mi konis. Tio estas la kialo ke mi skribis tiun opinion pri lingva maljusteco.
Se vi kredos ĝin aŭ ne, tiaj problemoj, kiel vi priskribas, ankaŭ okazas en Usono. Mi mem iomete eksentis lingvan maljustecon en Usono. Eble vi ne kredus ĝin, sed nun ekzistas plendoj pri la pozicio de la hispana lingvo en Usono. Multaj imigrantoj kiuj parolas ĝin denaske venas al Usono, kaj kelkaj da ili ekspektas ricevi helpon el la registaro hispanlingve. Oni povas fini la altlernejon en Usono hispanlingve en multaj kazoj. Se vi parolas la hispanan lingvon bone, vi ricevas pli da mono, aŭ vi ricevas laboron plifacile. Tio estas la kazo eĉ en mia laborejo. En kelkaj urboj oni nun devigas (aŭ almenaŭ diskutis la ideon de devigi) lernejestrojn ellerni la hispanan lingvon aŭ perdi iliajn laborojn. Kaj kio okazos en la venontaj 50 jaroj? Kaj kiel sentas aliaj imigrantoj? Mi povas diri al vi, ĉar kelkaj jam diris al mi. Ĉu ĝi atingos la punkton ke mi devos lerni la hispanan por eĉ havi laboron en mia denaska lando? (Fakte mi mem diras ke tute ne, sed tio estas apartas diskuto). La fakto ke kiel nacio Usono ne havas nacian oficialan lingvon ne helpas (oni tradukas registarajn dokumentojn pri niaj leĝoj kaj kongresaj debatoj ktp en multajn lingvojn). La situacio estas iom malagrabla kaj ĥaosa.
Ankaŭ kiam oni studas kelkajn fakojn, oni devas lerni aliajn lingvojn, eĉ en Usono. Studentoj kiuj lernas artohistorion ofte devas lerni la germanan aŭ la italian, se ili iĝas fakuloj. Estas probable aliaj ekzemploj....estas malpli grandskala ol la uzado de la angla internacie, mi scias...
Do, eble fuŝado ne estas la prava vorto. Kelkfoje oni faras bonintence, kaj la afero tutsimple iĝas tro kompleksa aŭ erarema. (Miaj konferencoj en Japanio, kie oni ne havis japanlingvajn tradukistojn, eble estas ekzemplo de tio). Pli ofte oni agadas neresponsable. Mi nur volis diri, ke registaroj kaj agentaroj misfaras tiajn aferojn multe. Kaj tio okazas ankaŭ en Usono. Se oni ekuzas Esperanton en la UN, mi vere kredas ke registaroj ankaŭ tion misfaros, kiel kutime. Kaj kun Esperanto, oni bezonos malpli da tradukistoj. La tradukistoj mem ne subtenus tion, ĉar kelkaj perdus iliajn laborojn. Vi kaj mi pli-malpli havas similan opinion, mi kredas. La koncernita lingvo ne kulpas, sed la decidantoj kulpas. Mi nur kredas ke la decidantoj ankaŭ misuzos Esperanton. Ili ĉiam trovas manieron fari tion.
Nun por stranga ideo. Se via registaro malhelpas al vi en tiuj manieroj kiujn vi priskribis kun la angla lingvo, ĉu ne ekzistas manieroj apliki premon al ili? Tio jam okazis en Usono, kiam en la Substato Florido oni volis devigi la lernadon de la hispana por ĉiu lernanto en unu urbo. Sufiĉe da homoj simple diris ke ĝi estis tute neakceptebla konduto, kaj tiu ideo malaperis. Kiam similaj situacioj okazas, ĉu mi koleriĝu pri Meksiko aŭ iu ajn Mez- aŭ Sudamerika lando, aŭ al la imigrantoj mem? Ne! La usonaj politikistoj kiuj permesus tiun abominaĵon estas kulpeblaj kaj kulpindaj.
Finfine mi nur diros ke vi kaj mi estas je la sama flanko. Kaj malbona lingva politiko ankaŭ afektis nin en Usono. Mi vidis ĝin ankaŭ kiam mi estis eksterlande. Mia kompreno estas limitata de miaj personaj spertoj, ne pro mia denaska lingvo.
Amike,
Daĉjo
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
La problemo en la itala eduksistemo estas tre pli grava, ĉi tie en Italujo, ol kiom vi pensas.
Ne temas pri la fakto ke se oni volas - ekzemple - studi filozofion en universitato, oni devas lerni la germanan (tio estas afero tute natura kaj necesa, kompreneble), sed pri la fakto ke ekde kelka tempo oni tute malaktivigis universitatajn kursojn en la itala (malmultajn, bonŝance!), por aktivigi nur anglalingvajn kursojn anstataŭe. Tio estas: ĉiu unuopa studobjekto de tiaj kursoj devas esti studata komplete en la angla, kaj anglalingvaj estas kaj ĉiuj studtekstoj, kaj ĉiuj lecionoj (per maldungigo de itallingvaj profesoroj kaj per dungigo de denaske anglalingvaj).
En aliaj okazoj, oni ja ne malaktivigis la kursojn itallingvajn, sed samtempe estis aktivigitaj, paralele al ili, ankaŭ kursoj komplete anglalingvaj; la problemo estas ke la studentoj kiuj elektas ĉi lastajn tute anglalingvajn nenion pagas, dum la studentoj - italoj - kiuj volas studi itallingve (en Italujo, en ŝtataj italaj univestitatoj...) ja devas pagi duobligitajn impostojn (finfine, ili pagas ankaŭ por tiuj, kiuj enskribiĝas en la nur-anglalingvaj kursoj...).
Tiu ĉi estas nur ekzemplo de la problemo.
Alia grava problemo rilatas la antaŭ-univesitatan studperiodon.
La registaro de Berlusconi (unu el la plej aĉaj de la tuta itala historio) igis la anglan deviga studobjekto, ekskludante la eblecon elekti aliajn lingvojn. Tio kontraŭas al la eŭropuniaj leĝoj, laŭ kiuj en la eŭropuniaj ŝtatoj ĉiu lernejano devus lerni du malsamajn oficialajn EUajn lingvojn, kun la ebleco elekti inter pluraj el ili. Berlusconi tute forstrekis la "duan" lingvon, devigis nur la anglan, kaj duobligis ĝiajn studhorojn (esence, la horoj kiuj antaŭe estis dediĉitaj al la dua oficiala EUa lingvo, nun estas dediĉitaj nur al la unua, kaj tiuj unua devige devas esti nur la angla).
Ankaŭ je nacia nivelo la lingvoproblemoj iĝas pli kaj pli gravaj. Iuj regionoj (ekzemple Kampanio) komencas starigi oficialajn konkursojn (por gajni negocojn aŭ adjudikojn el la regiono) kiuj nepre okazu nur en la angla: konkursoj por italoj, por labori en Italujo, nur anglalingvaj... Sensencaĵo!
Tamen la plej gravaj problemoj okazas eŭropnivele: antaŭ kelke da tempo la konkursoj por gajni postenojn en la EUaj institucioj petis ke la kandidatoj estu "english mother tongue only". Tio estis rompo de la EUaj konvencioj, kiuj malpermesas (pli bone dirite: malpermesUS aŭ devUS - TEORIE - malpermesi) diskriminaciojn surbaze de lingvo aŭ nacio de la EUaj civitanoj (kompreneble, se iu oficiala posteno en EUaj institucioj estas rezervita nur al "english mother tongue only", nur angloj kaj irlandanoj rajtas partopreni la konkurson, kaj tio ja estas diskriminacio...). Iuj asocioj plendegis, kaj eĉ ekestis apelacio - ĉe la eŭropa tribunalo por la homaj rajtoj, se mi bone memoras. La tribunalo rekonis ke jes, tiuj konkursoj estis kontraŭaj al la EUaj leĝoj, tamen la fina rezulto estis nur la jena eta ŝanĝeto: de "english mother tongue only" oni pasis al "english mother tongue or equivalent". Vi povas bone kompreni ke, laŭleĝe, ĉio nun enordas, sed laŭ la konkretaj faktoj, brita kandidato ĉiam estos en privilegiata pozicio kompare kun, ekzemple, germana... Plie, tre trafa kaj inda demando estus kaj estas: "kial, por postenoj en la EUaj institucioj, oni nepre parolu la anglan?" La respondo estas ke, de kelke da jaroj, la Eŭropa Komisiono starigis la tielnomatan sistemon de la "3 laborlingvoj": ĝis tiu starigo, ĉiuj oficialaj EUaj lingvoj estis, tute egalrajte, laborlingvoj de la Unio, sed ekde tiam nur tri lingvoj ja iĝis privilegiataj (la angla, la franca kaj la germana), kaj la plejparto de la laboro de la eŭropuniaj institucioj komencis okazi nur en tiuj tri "novaj" laborlingvoj anstataŭ ol en ĉiuj oficialaj lingvoj de la EU (kaj, verdire, la uzo de la franca kaj germana iĝas pli kaj pli etega, do la ununura lingvo vere uzata iĝas pli kaj pli, nun, la nura angla). Estas nur pro tio (kio, parenteze, povus plenrajte esti konsiderata kiel disrompo de la EUaj konvencioj pri samrajteco de ĉiuj oficialaj EUaj lingvoj) ke, por esti enpostenigita en la EUaj institucioj, la kono de la angla (je nivelo "ekvivalenta" al tiu de denaska parolanto) iĝis nepre necesa...
Nu, aliaj du vortoj pri la EU:
1)
por akiri subvenciojn el EUaj institucioj, oni devas partopreni la konkursojn en unu el la 3 supremenciitaj "laborlingvoj". Eĉ kiam oni ja rajtas partopreni propranacilingve, tamen la "informoj" pri la konkurso (regularoj ktp) estas, plejofte, nur anglalingvaj.
Nu: imagu ke vi estas hispana terkultivisto, kiu rajtas partopreni EUan konkurson por akiri subvenciojn por kutlivi olivarbojn. Nu, eĉ se vi rajtus partopreni en la hispana (kaj tio ne ĉiam okazas...), tamen demandu al vi mem: kiel vi povus efike kaj egalrajte konkuri kun - ekzemple - kimra terkultivisto, se la informoj, regularoj, ktp, de la konkurso estas publikigitaj nur anglalingve?
2)
se vi, kiel eŭropa civitano, volas ekhavi informojn pri via super-nacia institucio (la Eŭropa Unio mem...), plejofte vi trovos ilin preskaŭ nur en la angla. Nu: spertu vi mem: eniru la oficialajn retejojn de la Eŭropa Unio kaj de la Eŭropa Komisiono, precipe tiujn celantajn al la ordinarajn civitanojn: provu fari statistikon, nombrante tiujn kiuj estas tradukitaj al ĉiuj oficialaj EU-lingvoj kaj tiujn kiuj estas nur anglalingvaj (aŭ nur angla/franc/german-lingvaj). Mi povas garantii al vi ke vi estos impresita de la rezulto de tia statistiko: la grandega plejparto de tiuj retejoj (pagitaj de la civitanoj de ĉiuj EU-landoj...) estas nur anglalingvaj!
Nu, bonvolu kontroli vi mem, ne kredu al mi!... Nur tiam vi ekkomprenos kial multe da eŭropaj e-istoj sentas sin lingve (kaj DO politike) diskriminaciataj.
Fine, mi respondas al via tre trafa demando: kial ajn la granda plejparto de la tieldiritaj "diskriminaciatoj" ne sentas sin diskriminaciataj?
Nu, sciu ke mi mem, antaŭ mia ekkono pri Esperanto, estis fanatikulo de la angla kiel "internacia" lingvo, kaj - ekzemple - mi estis multe ĝenata kiam mi, eksterlande, renkontis homojn kiuj ne scipovis la anglan (tiutempe, la penso kiu falis en mia mian menson en tiuj okazoj estis io tia: "kiel diable tiu ulo povas vivi en la nuna mondo, se li ne scipovas _LA_ "internacian" lingvon?! - lingvon kiu en mia menso estis kaj povis esti, tute memkompreneble, nur la angla...).
Tiutempe, mi tute ne konsciis pri la lingva diskriminacio de mi ja suferata kiel nedenaska angloparolanto (do, ĉu tiu diskriminacio ne ekzistis?).
Nu, kiel tio eblis? Kial mi ne estis konscia, se tiu diskriminacio vere daŭre okazis kaj okazas (kiel mi _pretendas_ pruvi)? Ĉu eble mi nun eraras? Ĉu eble mi ne estis diskriminaciata?
Mi nun kredas ke tiutempe mi estis lingve diskriminaciata ja, kaj ke tamen - kaj tio estas la "strangaĵo" - mi tute ne konsciis pri tio.
Vere strange, sendube.
Verŝajne, la respondo pri kiel povis/as okazi tia "strangaĵo" estas duobla (kaj intelekta, kaj emocia):
1) Intelekta kialo de la nekonscio pri sia propra diskriminacio:
kiam mi tute nenion sciis pri Esperanto aŭ aliaj planitaj neetnaj internaciaj helplingvoj, estis por mi tute evidente ke la ununura ebla solvo - al la tute reala kaj sendube tre grava problemo de la internacia lingva komunikado en la nuna mondo - povis esti nur unu: la uzo de la angla. Tiutempe mi eĉ tute ne konsciis pri la fakto ke, ĉiuokaze, tia uzo estus uzo de esence _nacia_ lingvo en la funkcio - nur en la funkcio! - de internacia; alidirite, estis por mi tute nature pensi pri la angla _ne_ kiel nacia lingvo, sed kiel io propranature internacia...
2) Emocia kialo de la nekonscio pri sia propra diskriminacio:
en iuj specifaj situacioj de diskriminacio (en tiuj, en kiuj la diskriminacio trapenetras ĉiun aspekton de la ĉiutaga vivo - kiel ja okazas rilate al la lingva diskriminacio nuntempa) la diskriminaciatoj tute perdas konscion pri sia stato, ĝuste kiel okazas kiam, ekzemple, sklavo estas tiel alkutimiĝinta (aŭ, eble pli bone dirite, alkutimiGita...) al sia propra sklaveco, ke ŝ/li taksas ĝin kiel io tute natura kaj nepridiskutebla nek ŝanĝebla).
Ĉi-rilate diris aferojn ege ineresajn Claude Piron. Se mi bone memoras, ŝajnas al mi ke li tion faris, ekzemple, en sia prelego dum la centa datreveno de la Kongreso de Bulonjo Ĉe-Maro. Claude, kiu estis psikologo kaj tre lerta verkisto/preleganto, klarigis tiun "emocia" procezon tre bone (ege pli bone ol mi, kompreneble!). La adreso kie legeblas tiu prelego estas:
tinyurl.com/6aschd
Mi konkludas, do, re-substrekante: ne, ne temas nur pri simpla malsama elekto de vortoj: kiam vi parolas pri "fuŝado", vi diras ion ja alian ol mi.
Mi taksas la prilingvajn politikajn strategiojn de la anglosferaj registaroj (strategioj bone dokumentitaj kaj studeblaj) tute aliaj ol fuŝaj: ili estas tre inteligentaj strategioj, kaj konscie kaj science planas pludaŭrigi kaj plifortigi situacion de tutmonda lingva dominado (tio estas dirata tre klarlitere en oficialaj dokumentoj de tiuj registaroj aŭ de institucioj - kiel la British Council - financiitaj de ili), kiu donas al ili grandegajn avantaĝojn kaj profitojn (ekzemple, la 20 miliardojn da eŭroj jare kiun elfluas al la britaj naciaj kasoj el tiuj de la aliaj EUaj ŝtatoj, kaŭze de la nuna dominado, en la EU, de la angla - taksado de la Raporto Grin).
Kara Daĉjo, ambaŭ niaj opinioj estas kaj devas esti, kompreneble, egale respektataj, tamen ili estas ja malsamaj (pli malsamaj ol vi ŝajnas pensi). Ĝuste pro tio - mi kredas - vi trovas strange ke iuj esperantistoj tiom insistas sur la ebla "politika flanko" de la uzo de Esperanto (insistado kiu, male, por mi estas tute komprenebla kaj subteninda). Tutcerte, tiu "flanko" ne apartenas esence al la esperantismo en si mem (bonvolu legi la "Deklaron pri la Esenco de Esperantismo"...), tamen estas flanko ja eltirebla.
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) edited this comment 9 days ago.
Renato Corsetti says:
Tio validis por la franca iam, por la angla nun kaj eble por la ĉina post iom da tempo.
La uzo de Esperanto metas ĉiujn sur la sama nivelo. En tiu senco Esperanto estas politika ilo.
Amike
Renato
Griza Leono says:
Unue mi volas diri, ke mi havas apartan respekton al denaskaj anglalingvanoj, kiuj penis lerni fremdajn lingvojn kaj - kompreneble - precipe se tiu lingvo estas Esperanto.
Mi loĝas en Belgio. Mi asertas, ke lingva diskriminacio ĉi tie estas sensata de ajnaj "viktimoj" kiel grava maljustaĵo kaj maldemokratia ago. Mi ne estas historiisto, mi tamen aŭdacas supozi, ke lingvaj bariloj kaj lingvaj maljustoj estis, estas kaj bedaŭrinde ankoraŭ estos kaŭzoj de multaj enlandaj kaj eksterlandaj militoj kaj geriloj. Antaŭ nelonge mi komparis la nunan Bruselon (ĉefurbo de Belgio) kun la Bialistoko, kiun konis Zamenhof en 1880, kaj kiu incitis lin trovi justan solvon, kvankam la kvereloj ĉi tie feliĉe plejofte restas parolaj.
En Belgio estas 3 oficialaj lingvoj: la nederlanda, franca kaj germana. Sur nia identiga karto troviĝas la titolon en 4 lingvoj (la 3 oficialaj + la angla), sed la pluaj indikoj estas "nur" en la regiona (ĉe mi la nederlanda) + la angla. Kial la angla? Pro plendo de kelkaj civitanoj antaŭ nia plej alta justica organo (Ŝtata Konsilio), ĉi tiu deklaris la identigajn kartojn kontraŭleĝaj pro la enesto de la angla: la leĝo pri la identigaj kartoj estis deklarata malvalida kaj la kartoj devis esti anstataŭigataj. Tio okazis antaŭ dudeko da jaroj. Ĉi-jare ni devis akiri (kaj pagi) novan, "inteligentan" elektronikan identigan karton... same kontraŭleĝan! Iu mistera forto malhelpis la laŭleĝigon de niaj identigiloj.
Lingvaj problemoj estas en nia lando sendube la plej grava politika problemo. Lingvaj problemoj foruzas la plejmulton de la tempo, energio kaj penado de niaj politikistoj, kaj ŝajnas nesolveblaj. Nia lando simple iĝis neregebla pro la lingvaj problemoj (precipe inter la nederlanda kaj la franca lingvoj)
Mi komparas la lingvajn problemojn al kronika malsano: dumtempe la simptomoj iomete malpliiĝas, sed la malsano restas kaj de tempo al tempo la paciento ekhavas fortan febron. Tiam sufiĉus, ke drinkemulo dum ebriula diskuto eĉ nevolonte mortigus kontraŭulon, por estigi internan militon, kiu ne necese estus haltigata de la landlimoj.
Ĉiu Esperantisto konas la medikamenton por kuraci tiun malsanon. La nura problemo estas: kiel sciigi tion al la respondecaj politikistoj, kiuj atentas nur voĉdonojn: ni ankoraŭ estas tro malpezaj en la voĉdonado. Eble voĉo el Usono estus pli aŭdata ol enlanda laŭ flandra proverbo "Neniu estas sanktulo en sia propra lando".
Krome ni ĉiutage spertas lingvan diskriminacion flanke de la Eŭropuniaj instancoj. Eŭropa Komisiono (EK) oficiale deklaras multlingvecon kiel la solvon de la lingvaj problemoj, sed tio estas nur teorio. Praktike Eŭropa Komisiono uzas nur la anglan kaj diskriminacias ĉiujn alilingvanojn laŭ du kategorioj.
En Eŭropa Unio ekzistas almenaŭ cento da lingvoj, el kiuj 23 estas deklarataj kiel oficialaj. Tri el ili estas nomataj "laborlingvoj". Tio evidente privilegias la parolantojn de tiuj lingvoj, kaj diskriminacias ĉiujn aliajn. Mi do sentas min triaranga EUa civitano. Unuarangaj estas la denaskaj anglalingvanoj, duarangaj estas franc- kaj germanlingvanoj, kaj la ceteraj estas triarangaj (pri migrantoj ni ne parolas).
Ĉiu povas konstati la faktojn: sufiĉas ekzameni la interretajn paĝojn de Eŭropa Komisiono en lingvo ne privilegiata. Atentu: ne fidu la titolojn de artikoloj: tre ofte ili estas en la koncerna nacia lingvo, sed la enhavo estas nurangla! Necesas viziti la enhavon mem. Jen startadreso: ec.europa.eu
Multlingveco estas bela vorto, sed fakte ĝi devus esti "ĉiulingveco". Evidente ne eblas, ke normala homo, eĉ studante lingvojn dum sia tuta vivo, scipovus 23 lingvojn. Miaopinie demokratio postulas, ke ĉiu civitano el EU povu komuniki kun ĉiu alia. Per multlingveco en EU tio evidente neniam sukcesos.
Pri multlingveco specialistoj pri lingvodinamiko asertas, ke ĝi estas malstabila sistemo, kiu aŭtomate deglitas al la uzado de la plej forta lingvo, tion ni ĉiutage konstatas en Bruselo. Por kontraŭi tiun malstabilecon oni devus instali striktegajn regulojn, kiuj estas tute utopiaj kaj nerealigeblaj. Pri tio vi povas legi interalie en la "Grin-raporto".
La uzado de la angla en Eŭropa Komisiono sendube igis alilingvajn civitanojn malfidemaj al la EUaj instancoj kaj agadoj. Vi verŝajne jam aŭdis pri la "NE"-oj de la francoj, nederlandanoj kaj freŝdate de la irlandanoj al la EUaj referendumoj pri la EUa konstitucio.
Eĉ parolante nur pri Belgio: jam de tre longe la politikistoj provas instali tiajn striktajn regulojn pri la lingvuzado, kiuj post kelka tempo estas ĉiam kaj ĉiam denove pridiskutataj... ĉu vi rekonas la simptomojn de kronika malsano? Tia malsano forprenas ĉiun energion de la paciento!
Lingvaj problemoj evidente estas gravegaj politikaj problemoj. En Belgio eĉ infano bonege scias tion. Ĉar Esperanto estas solvo al tiuj problemoj, estas normale, ke Esperantistoj okupiĝu pri la lingva politiko de sia lando aŭ unio.
Amike salutas
Leo
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Eble voĉo el Usono estus pli aŭdata ol enlanda laŭ flandra proverbo "Neniu estas sanktulo en sia propra lando"
Interese! En Italujo ni havas proverbon tre similan (percipe: enhave), sed tial ke ĝi estas por ni iasence "pratempa" proverbo, ni diras ĝin rekte - ankoaraŭ hodiaŭ - en la latina (nia pralingvo*...): "nemo profeta in patria"
:-)
*verdire mi havas plurajn pralingvojn, kiel okazas en preskaŭ ĉiuj regionoj de Italujo (ĉiu regiono havas lokajn lingvojn - neĝuste nomitajn "dialektojn" - kiuj devenas de pluraj malsamaj pralingvoj). Mia loka lingvo, fakte, estas la tielnomata "insubra" (aŭ "okcident-lombarda), kiu estas latinida lingvo, sed malsamas kompare al la itala, tial ke ĝia baza fono estis kelta lingvo de suda eŭropo, sur kiu poste ege influis la latina, sed ankaŭ - ankoraŭ pli poste - la longobarda kaj, en la lastaj jarcentoj, la hispana; ĉiuokaze, la du ĉefaj bazoj de la insubra estas la kelta kaj la latina, kaj ĝuste pro tio ĝi estas pli parenca al lokaj lingvoj de la suda Francio (kiel la okcitana) ol al lokaj lingvoj/dialektoj de centra Italio (kiuj estas tre proksimaj al la "normala" itala)...
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) edited this comment 9 days ago.
Griza Leono says:
Jes, nun mi memoras la latinan esprimon. Hieraŭ mi serĉis samsignifan proverbon en Proverbaro, sed serĉante la vorterojn "sankt- land- ", kiuj estas en la mialingva proverbo, mi ne trovis ĝin. Danke vian profeton, mi trovis la Esperantan version: " Neniu estas profeto en sia urbeto"
En la nederlandlingva parto de Belgio kaj en Nederlando ankaŭ estas multaj lingvoj, kiujn oni same neĝuste nomas dialektoj.
La tute unuan taskon, kiun ni havis en la baza lernejo estis: lerni "la belan nederlandan", kvazaŭ nia gepatra lingvo estus malbela, malpura. Iam mi havis la okazon legi malnovan libron en la "flandra". Mi komprenis multegajn vortojn, kiuj kongruis kun mia vera gepatra lingvo, sed kiujn oni ne trovas en oficiala nederlanda vortaro. La literumo en tiu libro el 1619 estis tute alia ol la nuna.
Estis multaj belaj kaj saĝaj esprimoj en la diversaj lingvoj, kiuj riskas perdiĝi. Cetere nia "oficiala lingvo" tute ne plu estas la "bela, pura" lingvo, kia niaj instruistoj nomis ĝin. Iuj (en radiostacioj, televido, gazetaro, ...) nun emas montri sin kleraj anstataŭante taŭgajn, klarajn nederlandlingvajn terminojn per anglaj. Ŝajne tiu modo komenciĝis en Nederlando (kiel David jam rimarkis) kaj la malsano pluiris ĝis en la universitatoj, subtenata per la Bolonja traktato.
En la kolonia periodo la kolonistoj facile trovis kunlaborantojn... Tiusence la mondo ne tre ŝanĝiĝis.
Pri a sufero de Flandrio dum la unua jarcento de la ekzisto de Belgio ankaŭ ŝuldis tiaj "flandraj" kunlaborantoj. (Mi ĉiam memoras malnovan libron, kiu kuŝis en tirkesto de malnova ŝranko "La Flandre martyr" en la franca "Flandrujo martira"). La franclingva esprimo "Pour les flamands la même chôse" (Same por la flandroj), kiun franclingvaj oficiroj (ankaŭ flandroj!) uzis post ordonoj en la franca al la simplaj flandraj soldatoj, estas ankoraŭ tre konata.
Kiu ne regis la francan, ne iĝis oficiro, ne rajtis eniri la universitaton, ne iĝis oficisto, ktp. Tiele la reganta kasto ŝirmas sin.
Kompreneble dua kaj eble pli grava tasko estis: lerni la francan! Devige, kompreneble! Nun la lernado de la angla estas deviga ĉi tie, kaj ankaŭ ĉi tie la fremda lingvo, kiun oni rajtas uzi en altlernejoj laŭ la Bolonja traktato, "evidente" estas la angla. Jen plia pravigo de la aserto de lingvodinamikistoj, ke multlingveco estas malstabila situacio, kiu aŭtomate deglitas al la uzo de la "plej forta lingvo"? Ĉu vi vidas eblajn kontraŭrimedon fareblan de EU? La respondo de EUaj aŭtoritatuloj estas: "Edukado estas ŝtata respondeco, ne EUa".
Fremda lingvo, precipe tiu de "forta venkanta popolo" povas servi por sin distingi kaj ŝirmi sin disde "ordinaruloj" (kaj verŝajne ĉiam servis tiucele)
Tre simila estas la nuna situacio en Eŭropa Unio: kiu ne regas la anglan ne iĝos oficisto en EU! Aŭ eĉ pli grave: kiu ne estas denaske anglalingva, havas neniun ŝancon. (Kontraŭ tiu situacio plendis nia Flandra Esperanto-Ligo, helpata de verdula EUa parlamentano per skribaj demandoj al EK: evidente tio estas politika afero. Esperantistoj prave reagis pri tiu maljusta kaj kontraŭleĝa situacio.)
Homaj rajtoj? Lingvaj homaj rajtoj? Nobla ideo, belaj vortoj, same kiel paco, egaleco, frateco, libereco kaj similaj. Sed provizore ankoraŭ ĉiam regas la plej fortaj, ĉu ne? :o(
Amike salutas
Leo
Mi (kaj multaj aliaj kun mi) bedaŭras la poioman perdon de niaj propraj lingvoj.