Mi hieraŭ legis artikolon pri la temo de Esperanto. La originala artikolo eldoniĝis en la angla. Jen sube mia Esperanto-traduko de ĝi. Tio ĉi artikolo mem ne estas tiom malbona afero, sed ĝi disigas kelkajn ideojn, kiujn mi ankaŭ alie aŭdis. Mi ne kunkordas kun multaj da ĉi tiuj ideoj. Mia problemo estas precipe kun la emfazo kaj tono, ne kun la tuta ideo mem. Post la artikolo mi aldonos miajn proprajn komentojn.
La Fungo celas instrui Esperanton al dek milionoj da homoj
Emmen, Nederlandio, 31 de januaro/PRNewswire
La nederlanda evento-agentejo La Fungo lanĉis tutmondan kampanjon sur la interreto por instrui Esperanton al 10 miliono da homoj. Laŭ la iniciatantoj, tiu ĉi universala lingvo ne meritas esti ignorata, ĉar ĝi estas la plej facila kaj la plej praktika lingvo per kiu homoj povas komunikiĝi.
La problemo estas ke preskaŭ neniu parolas la lingvon, kaj tial vidas homoj neniun kialon lerni ĝin. Por ŝanĝi ĉi tiun tendencon, lanĉis la Fungo la novan ttt-ejon www.mondocivitano.net . Vizitantoj estas petataj plenigi retkarton por promesi ke ili lernos Esperanton se dek milionoj da aliaj homoj promesas fari same. La ttt-ejo enhavas ligilojn al senpagaj Esperanto-kursoj.
La ideo por Monda Civitano venis el la originala inventanto, Doktoro Zamenhof, kiu rekonis la malsube deklarita fundamentan problemon.
Laŭ La Fungo, la estra rolo de la angla malkreskos kiam anglaparolantaj landoj perdos ilian superregan ekonomian kaj politikan pozicion al Azio. Kiam oni uzas la anglan, denaskaj parolantoj ĉiam havos advantaĝon super homoj kun alia denaska lingvo, kiuj inklinas vidi ĝin [la anglan] kiel entrudiĝo de ilia propra lingvo.
Esperanto estas desegnata kiel alternativa universala lingvo apud onia denaska lingvo. Ĝi havas facilajn gramatikajn regulojn kaj preskaŭ neniujn esceptojn. Oni povas facile formi aŭ krei novajn vortojn. Tial oni ne bezonas akiri grandan vortprovizon.
“Por kelkaj homoj haavas Esperanto tedan molan-sektoran bildon. Oni konektas ĝin kun ĉiuj tajpoj de idealismo. Ni rigardas ĝin en praktika senco. Ĝi estas tutsimple tre utila lingvo,” diras R. Veenema de La Fungo. “Ĝi estas pli facile lernebla ol la angla aŭ iu ajn lingvo. Krome, ĝi ne estas indiĝena lingvo. Kelkfoje mi scivolas, kial Esperanto ankoraŭ ne estas universala lingvo. Kial oni devas komplikigi aferojn tiel?”
Li postulas ke kreskanta Esperanto-parolanta popolamaso povas iĝi de komercia intereso al dissendejoj kaj ĵurnaloj. Eĉ Eurovision Kantokonkurso en Esperanto estas eblo. Laŭ li iĝos Esperanto sukceso, kiam ĝi iĝas pli atraktiva komercie. Por promovi tiun ĉi kampanjon vendos Mondo Civitano braceletojn.
Por pli da informo: www.mondacivitano.net
Jen miaj responsoj:
1. "Laŭ La Fungo, la estra rolo de la angla malkreskos kiam anglaparolantaj landoj perdos ilian superregan ekonomian kaj politikan pozicion al Azio."
Legante tiun ĉi artikolon ne estas la unua fojo ke mi auxdis la kredon je la "venonta morto de la angla". Ŝajnas al mi ke multaj Esperantistoj pensas tielmaniere.
Mi eĉ sentas ke kelkaj Esperantistoj volas ke tio okazos. Por promovi Esperanton, ĉu mi devas kredi je la malkresko de mia denaska lingvo? Mi pensis ke Esperanto devas koekzisti kun aliaj lingvoj, ne ke Esperanto profitas, kiam aliaj lingvoj malkreskas.
Oni ankaŭ ne forgesu ke kelkaj Esperantistoj parolas denaske la anglan. Oni parolas pri la angla lingvo kiel ĝi estas la malamiko de Esperanto. Mi diras ke Esperantistoj ne devas tiom interesiĝi je la rolo de la angla aŭ de iu ajn nacia lingvo. Eĉ se oni intencas bone, ĝi sonas konfliktema.
Oni parolas pri la problemoj de la angla lingvo. Oni devas anstataŭ paroli pri la problemoj kun "naciaj lingvoj". Ĝi estas precipe problemo de tono. Ankaŭ Claude Piron faris la saman eraron kiam li kritikadis la anglan. Vidu lian lastatempan vidbendon.
Mi ankaŭ rimarkis ke tiuj kritikantoj de la angla mem ne suferas sub la angla. La originala verzio de tiu ĉi artikolo eldoniĝis en la angla. Mi devis traduki ĝin en Esperanto. Claude Piron ankaŭ faris lian vidbendon angle.
Eĉ se perdas la angla ĝian rolon, kio tiam okazos? Unue, oni elektus alian nacian lingvon, ne Esperanton. Ĉu la ĉina lingvo estas pli bona elekto? La ĉina ankaŭ estas tre malfacila. Sed se multaj da uloj pensas ke ili gajnos monon, ili lernos ĝin. Lernantoj en la tuta mondo havos problemojn kun ĝi, kiel ili nun havos malfacilaĵojn kun la angla. Esperanto estas bonsenca elekto, sed vi ĉiam devos konvinki novulojn lerni ĝin.
Oni ankaŭ ne devas forgesi la historion de dominantaj lingvoj. En la tempo de Zamenhof estis la franca tre grava internacia lingvo. La franca perdis sian rolon al la angla. Ĉu la situacio de Esperanton ŝanĝis? Oni ankaŭ ne forgesu ke en la historio, gravaj internaciaj lingvoj havas uzon, eĉ longe post la morto de la povo de iliaj registaroj. Oni uzis la latinan proksimume dum 1,300 da jaroj post la fino de Romo kiel imperio, mimimume en skribado kaj legado. En partoj de orientazio oni uzis nur ĉinajn ideogramojn eĉ jarcentoj post oni inventis memstarajn alfabetojn por la lingvoj de tiuj landoj. La franca perdis sian posicion al la angle, speciale post la dua mondmilito, sed ĝi ankoraŭ viglas, kaj oni povas uzi ĝin sur preskaŭ ĉiu kontinento. Fine, en Azio iĝas ankaŭ Barato vigla kaj pova lando. Kaj en Barato oni tre ofte uzas la anglan.
Tutsimple, se la angla lingvo restos grava aŭ ne ne afektos Esperanton. La historio de la epoko, dum kiu Esperanto jam ekzistis, ankaŭ montras ke tiŭ ĉi ideoj pri naciaj lingvoj tute ne pravas. Kial oni atakas unu denaskan lingvon?
2. "Por kelkaj homoj havas Esperanto tedan molan-sektoran bildon. Oni konektas ĝin kun ĉiuj tajpoj de idealismo. Ni rigardas ĝin en praktika senco."
Kun tuta respekto, se vi rigardas ĝin en praktika senco, vi ne estus skribinta la punkton, kiu mi diskutis en mia unua respondo. Oni ne komparu Esperanton kun aliaj lingvoj. Tio vere ne estas praktika. Mia unua respondo montras, laŭ mi, kial multaj da homoj pensas ke Esperantistoj estas nerealecaj idealistoj.
3. "Kelkfoje mi scivolas, kial Esperanto ankoraŭ ne estas universala lingvo. Kial oni devas kompliki aferojn tiel?"
Post mi Esperantiĝis, estis tre malfacila trovi aliajn Esperantistojn. Mi unue nur trovis tekstajn babilejojn. Nun mi estas en Esperanto-klubo. Sed mi devas demandi "Kiu komplikas aferojn?". Mi povas trovi lokojn uzi la francan, la germanan, kaj eĉ la nederlandan kun malpli da eforto.
Oni ankaŭ ne forgesu, ke ne ĉiuj volas lerni Esperanton. Ne ĉiuj zorgas aŭ eĉ interesiĝas pri lingvoj. Ĉu vi volas kulpigi ilin por ilia "elekto"?
4. "Li postulas ke kreskanta Esperanto parolanta popolamaso povas iĝi de komerca intereso al dissendejoj kaj ĵurnaloj...Laŭ li iĝos Esperanto sukceso, kiam ĝi iĝas pli atraktiva komercie."
Kio okazis kun Pola Radio? Komerca sukceso ne venos baldaŭ. Vendi braceletojn ankaŭ ne helpos. En Usono oni havas glumarkojn pri Esperanto, en la angla lingvo! Vi povas nur aĉeti ilin de Esperanto-organizacioj, ne en ĉiu vendejo.
Ankaŭ atraktiva al mi estas la ideo ke Esperanto restos plejparte nekomercia afero. Komerco=mono tutsimple. Se mi vojaĝas al alia lando, povas Esperantistoj persone montri ĝin al mi. Se oni pagas monon komercie, gvidisto povas montri al mi la landon en mia denaska lingvo, ĉu ne?
Ĉu mi vere volas legi spamojn en Esperanto? UEA aŭ aliaj organizacioj povus altigi iliaj aliĝokostojn, kaj uzi la monon por aĉeti reklamojn aŭ dissendtempon en medioj. Estas nur demando de mono, ĉu ne?
Kial ni ne faru kiel ni jam faras sur la reto? Vidbendoj kiel "Esperanto estas...". Ni jam havas retkursojn, podkastojn. Mi eĉ parolas Esperanton ĉiutage per Skajpo. Tiu E-promesa kampanjo samas al la metodo, kiu Zamenhof uzis pli ol cent jaroj antaŭe. Ni bezonas metodojn, kiuj montras ne ke 10 milionoj da homoj volas lerni Esperanton, sed metodojn kiuj montras ke kelkaj milionoj (aŭ eĉ kelkaj miloj) da homoj jam uzas ĝin. Ni devas emfazi ke Esperanto malsamas al aliaj lingvoj, ke ĝi estas unikva. Ni devas paroli pri la meritoj de Esperanto, ne pri la malmeritoj de la angla aŭ de aliaj lingvoj. Ni devas montri al la mondo kio estas Esperanto, kaj kial ni elektis ĝin. Ni devas montri al novuloj kaj lernantoj, ke Esperanto estas inteligenta elekto, ne ke la angla estas stulta elekto.
Send a message
Search for members
Dorina says:
2. Eble mi apartenas al la idealistoj - por fari (stulta vorto, sed ne enkapighis iu pli preciza) - kiuj deziras ke ja Eo farighu internacia komunikilo. Ke ghi estus parolata je nivelo de gepatra lingvo. Kaj tion akiri estas tamen pli facile, ol akiri gepatra-lingvo-nivelon chu ena la angla, au franca, au mi menciu la hungaran.
3. Vere estas stulte kulpigi iun ajn por ne-elekto de Eo. Vere estus stulte kulpigi iun ajn, se tiu atingi sian celon vagadas zig-zage anstatau iri rekten al sia celo... Jen eblo, eleko - chu iu kun multe pli da peno elektas tordi-peni nacian lingvon por internacia komunikado, au elektas Eon - tio estas demando de individua gusto.... kaj inteligenteco. Sed neniel kulpo. 4. Eble, jes... Multaj - pli spertaj kaj kleraj ol mi - opinias, ke komerca disvastigho helpos en la disvastigho de la lingvo... Sed chiel, mondmezure: la elekton de "mondlingvo" influas la komerco, la financa povo de la lando, kie la lingvo regas.
David Dougherty replies:
Mi tre ĝojis legi viajn opiniojn pri tiu ĉi temo. Tio ĉi estas bona diskuto. Mi due devas diri ke mi ne samopinias kiel vi. Mi povus skribi multon, sed mi ĉi tie skribas nur miajn plej gravajn punktojn.
1. Pri la importado de "fremdaj vortoj"- tio ĉiam okazas, kaj ĝi estas tute natura afero. La ideo de lingva "pureco" ne estas prava, kaj neniam estis prava. Lingovj importas frazojn kaj vortojn, jam ekde la tempo, kiam ili ekuziĝis. Tio okazas tiam, kiam kulturoj ekkontaktas unu la alian. Eĉ la angla faras tion. Ĝi estas moda, kaj ankaŭ kelkfoje praktika. Plejparte tiu importado ne ŝanĝas la strukturon de la lingvo mem. Kiam imigrantoj ekloĝas en nova lando, ili importas vortojn el iliaj denaskaj lingvoj en la angla. En Usono tio nun okazas kun la hispana. La japana lingvo importis la ĉinajn ideogramajn kaj multon da vortoj, sed la gramatiko estas ankoraŭ hodiaŭ tute malsama de la ĉina. Ili ne estas en la samaj lingvofamilioj.
Ankaŭ memorinda estas la fakto ke estas precipe la registaroj kiuj timas pri eksterlandanaj vortoj, ne la popolo mem. Bona ekzemplo estas Francio. Oni ekuzis vortojn kiel le week-end (por semajnfino) kutime, kaj ĉiuj komprenis. Ĉar la registaro timis pri angla influo, ĝi faris leĝon ke oni devis uzi en tiu ĉi kazo, la francan frazon "fin de semaine" en oficialaj dokumentoj kaj afiŝoj. La francoj, kiujn mi konas pensis ke tio estis stulta. Tiaj registaroj devas inventi novajn vortojn kun puraj "nativaj" elementoj, kaj tio ankaŭ ne estas facila afero. Kaj ili batalas la naturan tendencon de la popolo.
2. Dum longa tempo, lingvoj ŝanĝas. Unu el la kialoj por la malfacileco de la angla estas ke ĝi havis influon de la germana kaj nederlanda (al kiuj ĝi iam tre similis). Poste venis tre forta influo de la skandinaviaj lingvoj kaj la franca. Por ne ricevi eksterlandan influon, la parolantoj de lingvo devus loĝi tute aparte kun neniu kontakto kun la mondo. Se lingvo fundamente ŝanĝas pro tio, ĝi okazas nature kaj dumlongtempe. Ŝajnas al mi ke eble faris la angla tion multe pli ol la hungara. Ĉu vi pensas ke estus ebla ke, en la mezo de Eŭropo, ke la hungara ne povus ricevi vortojn aŭ frazojn de aliaj lingvoj? La sola demando estas kiom da influo.
3. Kiam oni importas fremdlingvajn vortojn, dum longa tempo iliaj signifoj ŝanĝas, aŭ minimume iliaj nuancoj. Tio okazis eĉ en Esperanto. Trinki iom malsamas de "drinki" ĉu ne? Kiel mi diris, estas natura okazaĵo. Tio estas bona por Esperanto, ĉar okazas en Esperanto same kiel en naturaj denaskaj lingvoj. Per ŝanĝado tielmaniere, fremdaj vortoj iĝas vere parto de la akceptanta lingvo. La japana lingvo akceptis milojn da anglaj vortoj, sed la prononcmanieroj, signifoj, kaj nuancoj ŝanĝis ĝis mi, kiel denaska anglaparolanto, devis lerni ilin denove. Por ekzemplo, en la japana signifas "manshon" granda apartamento, ne domego kiel "mansion" en la angla.
4. La hodiaŭa influo de la angla estas iom malsama ol la influo de antaŭaj "povolingvoj". Multaj landoj en Afriko lernas la anglan aŭ la francan ĉar ili estis parto de la brita aŭ francaj imperioj. Mi supozas ke en la pasinteco la hungaranoj devis lerni la germanan, ĉar ili estis parto de la aŭstria imperio. Nature estis komprenebla, se ili ne ŝatis tion.
La influo de la angla kaj Usono nuntempe estas iom malsama. Se oni lernas la anglan, oni gajnas pli da mono. Ĝi estas demando de komerco. Tio nature kunportas kelkajn gravajn problemojn, sed mi supozas ke en Hungario oni ne malamas la anglan kiel oni iam malamis la germanan, aŭ la rusan.
Memorante tiujn ĉi punktojn, sed jam en aparta penso, mi opinias ke Esperantio ne ataku usonan politikon. La Esperanto-movado ne devas kiel movado paroli pri la povo aŭ nepovo de Usono. Tiu tajpo de reklamo kolerigas kaj malkunigas ulojn, ankaŭ multajn Esperanto-parolantajn! Kaj vendi braceletojn ne helpos. Mi ne povas konvinki al miaj geamikoj en Usono lerni Esperanton senpage!
Mi ne ekspektas ke la tuta mondo amus la anglan aux usonan povon. Mi estas tre konscia pri la problemoj en mia lando kaj de nia tutmonda influo. Esperanto kiel lingvo ne devas esti protesto kontraŭ la angla. Ni ne bezonas konflikton. Da konfliktoj en la mondo kaj en Esperantio mem ni havas jam sufiĉaj. Ni ankaŭ devas ne forgesi la faktojn kaj principojn, kiuj regas ĉiun lingvon, pri kiuj ni diskutis ĉi tie.
esocom says:
David Dougherty replies:
Bedaŭrinde, mi ne scias tion! Mi trovis ke ĝi estas tre malgranda retpaĝaro, kaj ĝi tutsimple havas ligilojn al aliaj, jam bone konataj ttt-paĝaroj. Por ili mi ne povas paroli.
Daĉjo
František Horáček says:
Dankon por via artikolo. Permesu kelkajn miajn opiniojn:
Mi estas batalanto kontraú neniu nacia lingvo, sed mi ne konsentas kun avantagxoj de angla lingvo, kiuj estas malcxastaj kaj senhontaj. Dank al angla lingvo ne ekzistas lingva justeco kaj egalrajteco. El tio sekvas, ke la angla lingvo ne povas plenumi rolon de internacia lingvo en la justa mondo!
Nia mondo havas la grandan problemon: nefunkcias la fundamenta internacia lingvo por ordinaruloj, tial estas blokata konversacio inter ordinaruloj de diversaj landoj. La fundamenta lingvo devas esti facila kaj egalrajta por cxiuj. Cxi tiun taskon povas plenumi nur artefarita lingvo, kiu apartenas al neniu kaj samtempe apartenas al cxiuj.
František Horáček edited this comment 4 months ago.
David Dougherty replies:
Mi pardonpetas pro la malfrueco de mia respondo. Unue, vi kaj mi estas je la sama flanko! Mi scipovas du aliajn lingvojn krom la angla kaj Esperanto, kaj lernis kelkajn aliajn. Mi nur koleriĝetas pri la tono de tiu artikolo.
Mi kredas ke lerni kaj uzi Esperanton, ĉar ĝi estas konstruita lingvo, estas bona, kiel vi. Sed ni devas akcepti la fakton, ke tio vere estas kroma afero. Ne ĉiuj homoj povas aŭ volas fari tion. Kaj kiel iu ajn lingvo, Esperanto havas ankaŭ problemojn.
Ankaŭ memoriĝu, ke ne nur la angla havas maljustan advantaĝon, ie kaj iam. Estas multaj situacioj kie tio okazas kun lingvoj. La tono, kiun mi rimarkis en Esperantio estas ke oni kulpigas la anglan por tio. Ĉu vi ne estas ĉeĥano? Mi legis kaj aŭdis, ke kelkaj jaroj antaŭe estis lando kun la nomo Ĉeĥoslovakio. La ĉeĥa lingvo havis tiam advantaĵojn super la slovaka lingvo, ĉu ne? Pli frue mi konis kelkajn homojn el Slovakio. Ili diris al mi ke tiam, kiam ili vizitis Ukrainon, ili havis ukrainan tradukiston. La tradukisto tradukis en la ĉeĥan, kiu estis fremda lingvo por ĉiuj ĉeestantoj. La ukraina tiam estis malpli grava lingvo ol al rusa, kaj la slovaka malpli ol la ĉeĥa. Tiuj slovakanoj ankaŭ diris al mi ka la ukraina lingvo kaj la slovaka lingvo estas trepli proksimaj ol la ĉeĥa aŭ la rusa estas al la slovaka. Kaj nature oni uzis la rusan kaj la ĉeĥan.
Eble la angla estas iom pligrandskala en tiu ĉi senso.
Tiu problemo okazas ĉie en la mondo kaj kun ĉiu lingvo. Kaj multaj Esperantistoj parolas kaj skribas tiel, kiel tiu ĉi problemo estas unikva al la angla lingvo.
Ankaŭ memoru, ke kelkaj naciaj lingvoj povas esti bonaj elektoj kiel "neŭtralaj lingvoj" en certaj landoj kaj situacioj. Kelkaj jaroj antaŭe mi legis pri la situacio en Barato. Mi ne scias se la situacio ŝanĝiĝis aŭ ne, kaj mi mem neniam estis en Barato. Sed mi aŭdis kaj legis ke oni tie uzas la anglan en la registaro. Ili trovis ke post la forlaso de la Britoj, la angla ankoraŭ havis advantaĵojn. La nacia lingvo, la hinda, estas la denaska lingvo en kelkaj regionoj kaj donas al ĝiaj parolantoj kelkajn neĝustajn advantaĵojn. Mi legis kaj aŭdis ke pro tio preferas multaj baratanoj uzi la anglan. La angla ankaŭ havas multajn advantaĵojn, ĉar ekde la brita kolonia tempo oni skribis oficialajn dokumentojn angle, kaj la burokrataro estis jam uzanta ĝin.
Se baratano povus komenti, mi bonvenos tion! Mi mem ankoraŭ ne estis en Barato, kaj mi agnoskas ke mia scio de tiu ĉi situacio ne estas direkta. Mi ankaŭ legis pri tio kelkaj jaroj antaŭe, kaj eble ĉio ŝanĝiĝis. Ankaŭ mi scias ke Barato estas diversa lando kun eble 17 aŭ pli da "oficialaj lingvoj" en la diversaj regionoj.
Mi ankaŭ aŭdis ke la situacio similas en multaj ekskoloniaj landoj, kiel en Afriko, precipe kun la franca kaj anglaj lingvoj.
Mi nur havas du malgrandajn aliajn punktojn. Unue, se oni parolas pri "lingva justeco", tio povas esti problemo ankaŭ kun Esperanto. Kelkaj homoj mokis mian uzadon de Esperanto, mian akĉenton, ktp. Mi sentis tre insultata. Ĉu tio estas pli justa ol moki mian uzadon de la germana aŭ japana? Kiel "denaskaj parolantoj", almenaŭ rajtas germnanoj aŭ japanoj fari tion.
Due, ĝis mi ekvojaĝis eksterlande, mi mem ne sciis kiel disvastigita estas la angla lingvo. Mi mem vojaĝis al Ĉeĥio en la jaro 1996 (tre mallonge). Mi surpriziĝis, kiom da homoj en Prago povis paroli la anglan. Mi ne estis ekspektinta tion.
Onklo says:
David Dougherty replies:
Ne zorgu! Tiuj homaĉoj, kiujn oni intervuis, ŝajnas esti fantomoj. Ilia retpaĝaro malaperis. La organizacio nomiĝas la Fungo. Mi mem pensas ke eĉ la nomo de tiu organizacio-nomo estas suspektema!! Intertempe mi legis multon pli da stultaĵo en kaj pri Esperanto. Tio estos aparta venonta blogaĵo.
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ says:
Ĉu oni povas pridubi la rolon de la itala kiel pontolingvo en la muziko? Aŭ la rolon de latino en biologio aŭ kuracscienco? Ĉu la angla sukcesis eĉ iomete flankenigi ilin? Tute ne.
La angla gravas pro la kvanto de ĉio en ĝi verkita kaj daŭre verkata. Eĉ se perforte aŭ permirakle anstataŭigita per alia 'internacia lingvo', ĝi konservos sian valoron dum venontaj jardekoj.
Tute alia afero estas kontaktoj inter malsamnacianoj ambaŭ malbone scipovantaj angle, ekz. kiam ĉeĥa vizitanto aĉetas fervojbileton en itala biletvendejo. Por simplaj mallongaj, tamen vivnecesaj kontaktoj Esperanto ŝajnas esti pli taŭga solvo.
Malantaŭ la troa kontraŭangleco mi klare vidas kaŝitan envion, maldolĉan ĵaluzon de nelerninto. Ĉu iu malbone lerninta matematikon povas postuli forigon de kalkuladreguloj?
David Dougherty replies:
Vi tute pravas!! Ĉiu lingvo havas utilon kaj ĝian memstaran lokon. Tio dependas por kiuj kaj kie, en kiu konteksto. Mi mem neniam sukcesis en matematiko, sed mi neniam provis diri ke ĝi estas senvalora aŭ neutila.
Vi tutprave trafis tion, kion mi volis diri. Kial fari disputon pri kiu lingvo estas pli uzebla? Oni povas uzi ĉiujn da ili. La fakto ke la angla estas internacie uzebla ne kontraŭstaras la uzadon de aliaj lingvoj. Mi timas ke multaj Esperantistoj kontraŭstaras la anglan kiel parto da ilia "ideologio"-por paroli bone pri Esperanto, kelkaj kredas ke ili fiparolu pri la angla kiel natura malamiko de Esperanto.
En la lastaj semajnoj mi aŭdis eĉ pli strangan ideon. Mi parolis kun homo kiu diris, ke oni povas devigi la lernadon kaj uzadon de Esperanto, eĉ se oni ne volas lerni ĝin. Pri kio mi tuj planas blogi aparte, sed ŝajnis al mi, ke li pensis ke multaj homoj ne estas sufiĉe inteligentaj fari la "pravan" elekton mem. Tial li pensas ke ni povas devigi Esperanto por ili.
Poste mi lernis ke tiu homo mem lernis bonan profesion, sed ne rajtas fari ĝin en la regiono, kie li loĝas. La kialo? Li ne regas la devigan oficialan lingvon de la regiono kie li nun loĝas. Kaj li volas devigi Esperanton al aliaj homoj...
Mia pensmaniero ĉiam estis ke Esperanto estas volonta afero, kaj ke ĝi povas kaj devas ekzisti kune kun aliaj lingvoj.
Dankon Navavar por via tre gravaj kaj bonelpensitaj punktoj!
Daĉjo
David Dougherty says:
"Malantaŭ la troa kontraŭangleco mi klare vidas kaŝitan envion, maldolĉan ĵaluzon de nelerninto."
Vi diris tion tre mallonge kaj prave. Al tio mi nur iomete aldonos. Unue, mi tute ne ekspektas ke ĉiuj homoj lernas mian denaskan anglan lingvon. Mi mem instruis la anglan iom, kaj mi mem scias ke ĝi estas malfacila lingvo.
Mi mem ne konsciis, ke la angla estis tiom populara internacie, ĝis mi mem vojaĝis internacie iom.
Fine, ŝajnas al mi ke plendas ne nur homoj kiuj ne regas la anglan. Kelkaj el la plej fortaj plendantoj en Esperantio ankaŭ regas la anglan tre bone, kaj ricevas la advantaĝojn de tio. Memoru ke tiu ĉi artikolo elstaris en la angla, kaj mi devis traduki ĝin Esperanten!! Kion diras tio al vi?