Jen mia unua Ipernity-blogaĵo. Mi volas ne nur blogumi, sed ankaŭ testi la blogilon de Ipernity.
|
| Ekster la plej granda bibliote… |
Dum la lastaj tri da jaroj, mi estas laboranta en biblioteko. Pro tio mi reinteresiĝis viziti nian Bibliotekon de Kongreso. Mi vizitis ĝin kelkaj fojoj ekde lasta somero. Mi impresiĝis kaj membriĝis kiel leganto tie. Tio estas rajto de ĉiuj, kaj mi tre ĝojis fari tion.
|
| Granda Vojo |
|
| Plafono |
|
| Halo |
La Biblioteko de Kongreso (www.loc.gov) ekzistas por helpi al la Usona Kongreso kaj ĝiaj laborantaj kaj politikistoj, sed se oni sekvas la regulojn, ĉiu rajtas eniri kaj uzi ĝin. Oni ne rajtas preni librojn hejmen, oni devas esti silenta, oni devas lasi tornistrojn, pakaĵojn, kaj jakojn en vestejo, ktp. Vi legas librojn en legejoj, kaj bibliotekistoj pretas helpi al vi trovi ilin. La plejmulto da ili oni devas demandi, kaj oni portas ilin al vi en la legejo.
Mi jam havis la ŝancon de legi kelkajn librojn tie, kaj trovi multon da informoj. Tio estas tre grava demokrata rajto en Usono. Post mia unua vizito, mi trovis ke mi povis uzi la bibliotekon por trovi informojn pri tutaj da miaj interesoj. Ankaŭ pri Esperanto!
Mi trovis veran kopion de la angla traduko de la Unua Libro, eldonita je 1888 de Geoghan. Mi ankaŭ trovis libron en la germana lingvo (sur mikrofilmo) pri la uzado kaj bonaj punktoj de Esperanto ĝis la jaro 1924. Mi eĉ trovis unu el la unuaj libroj pri Volapuko, libro pri interlingvistiko (redaktita de Humphrey Tonkin), kaj libro pri la unua Volapuko-Kongreso je 1884. Mi ankaŭ legis la Fundamenton de Esperanto tie. Tiu ĉi biblioteko havas ja preskaŭ ĉiun eldonitan libron en la tuta mondo. Mi tie legis kelkajn librojn kiuj aĝas pli ol cent jaroj! Mi ankaŭ trovis informojn pri Armenio, lando kien mi planas iri. Pri Armenio mi trovis kelkajn librojn en la Afriko Kaj Mezoriento Legejo. La bibliotekisto kiu helpis al mi legas flue la kartvelan kaj la armenan, kaj pretis al mi anglalingvan ĵurnalon pri Armenio!
La bibliotekistoj helpis al mi trovi ne nur antikajn librojn, sed ankaŭ artikolojn sur retejaj informiloj. Mi surpriziĝis ke en tiu ĉi biblioteko oni havas la plej bonajn de la plej antikvajn kaj ankaŭ la plej novajn informilojn. La Biblioteko de Parlamento estas ne nur maljuna muzeo, sed ankaŭ praktika informejo.
Mi sentas ke tiu ĉi biblioteko ankaŭ estas mia biblioteko! Por tiu kialo vi montros al vi foton pri mi apud ĝi. Sed ĉiuj, ankaŭ vi, rajtas uzi ĝin.
Foto pri mi
Ĉi tiu blogaĵo estas mia unua sur ipernity. Mia plena blogaro troviĝas je http://davidoesperanto.blogspot.com . Tie ĉi aŭ tie mi kunplezure legos viajn komentojn aŭ demandojn. Dankon por via ledado!
Daĉjo
Send a message
Search for members




Eustáquio Maia says:
Olga Beljaeva pro says:
Venti - 文缇 pro says: