David Dougherty Published on May 21, 2009
by David Dougherty

David Dougherty's blog

Browse posts
Stultaj Homoj, Parto 3
Posted on August 7, 2009
22 comments (latest 4 months ago)
Esperanto en la Virtuala Mondo, Parto 2
Posted on July 26, 2009
10 comments (latest 3 months ago)
Stultaj Homoj, Parto 2
Posted on July 13, 2009
13 comments (latest 4 months ago)
Stultaj Homoj--kaj kie estas Jesuo Kristo, kiam mi bezonas lin?
Posted on June 5, 2009
48 comments (latest 3 months ago)
Sankta Luiso!
15 comments (latest 6 months ago)
Genocido Memoria Tago por Armenoj
Posted on April 24, 2009
16 comments (latest 7 months ago)
Esperanto en la Virtuala Mondo
Posted on April 10, 2009
11 comments (latest 7 months ago)
Nova konstruita lingvo
Posted on April 6, 2009
25 comments (latest 6 months ago)
Kiel plej bone helpi al minoritataj kaj mortantaj lingvoj?
Posted on March 30, 2009
14 comments (latest 8 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 466 times

Sankta Luiso!

Thursday May 21, 2009 at 04:03AM

En 12 horoj mi flugos al Sankta Luiso, en la mezo de Usono, por la unua fojo en mia vivo. Mi tie partoprenas en la usona nacia kongreso por Esperanto. Ankaŭ estos mia unua Esperanto-kongreso. Ĝis nun mi estis nur renkontinta Esperantojn private aŭ en malgrandaj grupoj, kune kun mia klubo tie ĉi en mia urbo, kaj kiam mi vizitis Armenion.

15 Comments / add your comment?

ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ says:
Bonege Daĉjo ! Tutcerte vi ĝuos la sperton kaj novan ĉirkaŭaĵon. Amuzu vin bone tie. kaj ne forgesu poste rakonti.
Amike el NovKaledonio
Pat kaj Sand
Posted 7 months ago. ( permalink )
Andy Անդի says:
Mi deziras al vi bonan vojaĝon kaj sukcesan kongreson!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Michel de Sainte-Déprimepro says:
Ne forgesu vian antiverdtriban jakon ;-)
Posted 7 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Patrick, Sandrine, kaj Andy, dankon por viaj bondeziroj! Mi alvenis en Sankta Luiso ĉi-posttagmeze. La kongreso oficiale komenciĝos morgaŭ vespere. Mi jam renkontis kun kelkaj Esperantistoj tie ĉi, manĝis kaj drinkis kun ili iomete.

La etoso jam ŝajnas al mi esti tre bona. Michel, mi pensas ke ne bezonos tian jakon. La homoj tie ĉi vere estas diversaj, sed bonaj kaj malfermaj. La plejmulto da ili estas denaskaj usonanoj. Ni parolas Esperanton. Tio eble ŝajnas iomete strange al kelkaj homoj, sed vere ni diskutis ĝis nun normalajn aferojn kaj mi jam havas bonan tempon.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Michel de Sainte-Déprimepro replies:
David, mi legis la programon. Ĝi ŝajnas multe pli realista, kaj multe malpli mistika-novepoka-maldekstrista ol tiu de la montreala kongreso. Bondeziroj al ĉiuj... eĉ al iu ĉeestanta verdmistikulino kiu perfortis mian privatan vivon pasintasomere kun mia eksulino por prove sed sensukcese konvinki min ne forlasi la sekton (tiel estas la esperanta aktivismo ĉi tie, kaj jen kial mi definitive forlasis la tribon). Fartu bone.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Martin Strid #ЄЭ# says:
Ne forgesu hejme la akuzativon. Eble vi devos disdoni da tiaj en la kongreso...
Posted 7 months ago. ( permalink )
Michel de Sainte-Déprimepro replies:
:-)))
Posted 7 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Mi ĵus alvenis hejmen. Mi faros apartan blogaĵeron pri la kongreso, sed mi devas diri ke mi ege ŝatis ĝin. Mi faris bonajn konektojn kaj novajn amikojn tie, kun kiuj mi trovis ke mi havis multajn komunajn interesojn.

Vere ne estis verda aŭ iu ajn mistikismo. Oni parolis pri la Interna Ideo iometete, kaj tion mi tute ne taksas kiel mistikismo. Mi alvenis, tuj renkontis homojn, kaj trovis ke mi povis paroli kun ili pri multaj aferoj. Ni en Vaŝintono ankaŭ gastigos la venontan kongreson nacian usonan, kaj kelkaj homoj donis al mi bonajn sugestojn por tio kaj por la plibonigo de nia retejo. Mi sentis ke mi estis bone akceptata, kaj ke multaj homoj havas similajn sentojn pri Esperanto kaj pri la movado kiel mi. Eĉ se ili ne havis ekzakte la samajn sentojn, la atmosfero vere estis tolerema.

La etoso estis tiom bona, kaj la lingvo funkciis tiom bone, ke eble nun mi kredas je la "interna ideo"--la deziro de komunikiĝi pli bone kun homoj, uzante Esperanton kiel ilo tiuflanke. La sento estis bona, kaj mi ne povas tre bone klarigi ĝin.
Posted 7 months ago. ( permalink )
ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ replies:
Bonege Daĉjo ! Ni tre ĝojas, ke via antaŭtimo fariĝis vanaj, kaj ĉefe ke vi ŝatis la sperton.
Ĝis tre baldaŭ ni esperas.
Amike
Posted 7 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Saluton,Daĉjo !Mi ĝojas ke partopreni en tiu kongreso estis bona sperto por vi. Gratulon !
.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Valdi (Elbik) says:
Yo es tre joy que li congress esset tre successat. Ma yo have un question. Si on vell organizar (se on organizus) un congress de parlatores de german lingue (yo save que tu tre bon posse parlar german lingue) , esque tu vell partoprender (cxu vi partoprenus )? Tu pensa que it vell esser egal agreabil ?
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
David Dougherty says:
Mi ne scias kial ĝi ne estus ankaŭ agrabla, Valdi. Fakte, almenaŭ en la pasinteco, oni organizis tiajn aferojn ĉi tie en Usono. Kiam mi estis en la liceo, miaj gepatroj informis min ke estis oportuno por pasi tutan semajnon en "language camp" kie oni rajtis uzi nur la francan lingvon (mi tiam estis lernanta la francan). Oni uzis nur la francan dum la tuta tempo. Tiam mi ne volis fari tion, sed mi nun bedaŭras.

En la universitato mi studis la germanan lingvon, kaj mi partoprenis en la germana klubo, kie ni provis ankaŭ uzi la germanan lingvon. Ankaŭ en la sama universitato, ekzistas ankoraŭ "lingva tabla kafkuniĝo" -- kuniĝo, kie ĉiu tablo havis flagon de aparta lando, kaj homoj kiuj volis uzi tiun lingvon iris al ĉiu taŭga tablo. Unufoje mi iris al la japana tablo, kaj trovis la homojn arogante, same kiel aliaj eksterlandanoj kiuj loĝis en Japanio je la sama tempo kiel mi. Aliafoje mi iris al la tablo por la germana kaj trovis ĝin sufiĉe afabla.

Oni bezonas havi disciplinon por kunsenti uzi fremdan lingvon en sia hejmlando. Por mi estis la Esperanto Kongreso ne nur sukcesa, sed tre amuza. Finfine dependas de la homoj kiujn vi renkontas, ĉu ne?

En kiu lingvo vi skribas ĉifoje, Valdi?
Posted 6 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Esperanto apartenas al neniu nacioj,estas posedaĵo de homaro. Tiu,kiu paorlas ĝin estas mastro de ĝi. Zamenhof nur deziris ke homoj uzu ĝin kun bona celo. Esperanto ne ekzistas por puŝi iu ajn naciajn lingvojn,sed ekzistas por inverse protekti ĉiujn naciajn lingvojn. Esperanto estas nur sukcesinta palnita lingvo,kiu vivis dum 120 jaroj ,kiu havas pli ol 50,000 orginalajn kaj taradukitajn librojn.Kiu planita lingvo superigas Esperanton ? neniu eterne ,laŭ mi.
Posted 6 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Onklo, mi ne komprenas kion tio havas fari kun tiu ĉi blogero. Sed ankaŭ ne gravas, mi ĝojas uzi Esperanton.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Valdi (Elbik) replies:
Anc yo ne posse comprender ,quo Onklo desira expressar per su missage, ma it es OK.
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svensk ny | More...