November 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30              

Archives

December 2009 (10)
November 2009 (4)
October 2009 (3)
August 2009 (1)
June 2009 (1)
May 2009 (2)
April 2009 (4)
March 2009 (1)
February 2009 (2)
December 2008 (1)
November 2008 (5)
October 2008 (13)
September 2008 (7)
August 2008 (3)
June 2008 (11)
May 2008 (10)
April 2008 (1)
March 2008 (2)
January 2008 (1)

November 1st, 2008

SURVOJE AL UNIVERSALA CIVILIZACIO

SURVOJE AL UNIVERSALA CIVILIZACIO (GIORDANO MOYA)



LA VERKO ELTIRAS EL LA NATUROJ DE LA NATURO, DE LA VIVO KAJ DE LA HOMO, LA TRAJTOJN DE LA SENKONSCIA SOCIA EVOLUO, KARAKTERIZATA DE KONKURADO KAJ MILITOJ. GXI ANALIZAS LA KOMPLEKSECON DE LA HISTORIA DISVOLVIGXO IMPULSATA DE INTERPLEKTO DE FAKTOROJ, MILITAJ, MATERIAJ KAJ SPIRITAJ. GXI RELIEFIGAS LA NUNTEMPAN CIVILIZACIAN KRIZON PRO LA MANKO DE AKORDO INTER LA FAKTA MONDUNUIGXO KAJ LA ANKORAUX NEREALIGITA HOMARUNUIGXO. GXI AVERTAS PRI LA RISKO DE HOMARPEREO PRO ATOMMILITO, KIU ALLIGAS CXIUJN HOMOJN AL KOMUNA DESTINO. GXI ENFAZAS LA ROLON DE LA ESPERANTISMO KAJ TIES INTERNA IDEO, HOMARANISMO, POR ATINGI PROSPERAN KAJ PACAN SOCION, SURVOJE AL UNIVERSALA CIVILIZACIO.



Published at 13:09 / 0 comments / 130 visits
This post is public

November 1st, 2008

EN MIA NASKIGXA TAGO MI PETAS DONACETON.

BONVOLU TRADUKI CXI TIUJN DU LINIOJN AL CIA LINGVO:

"NI INTENCAS UNIVERSALAN CIVILIZACION. BONVOLU LERNI IOM DA ESPERANTO POR KE CXI TIU REVO IAM POVOS ESTI REALAJXO. BRAKUMON."

DANKON

Published at 13:29 / 9 comments / 301 visits
This post is public

November 5, 2008

LA MORALA FORTO DE MALRICXA OKULKURACISTO.



Zamenhof kreis Esperanton, krom por la ordinaraj bezonoj, precipe por plenumi la rolon de unuigilo de la homaro. Pro tio li aldonis al Esperanto ties internan ideon. Sen tiu morala sinteno Zamenhof ne estus kreinta Esperanton. La morala forto, la humana sento instigis lin, malricxa okulkuracisto, al nekomparebla lingvokreado, al la sintezo de lingvo tutmonda

Esperantismo. Prelegoj kaj Eseoj far Giordano Moya Escayola.

Published at 15:33 / 0 comments / 154 visits
This post is public

November 5, 2008

LA MALPERMESATA STROFO DE ZAMENHOF

"Kunigxu la fratoj, plektigxu la manoj.

Antauxen kun pacaj armiloj.

Kristanoj, hebreoj aux mahometanoj.

Ni cxiuj de Dio estas filoj.

Ni cxiam memoru pri bono de la homaro,

Kaj malgraux malhelpo, sen halto kaj staro

Al frata la celo ni iru obstine

Antauxen, senfine!

Published at 15:43 / 6 comments / 482 visits
This post is public

November 10, 2008

UNIVERSALA CIVILIZACIO POR LA PACO. SURVOJE 1.



UNIVERSALA CIVILIZACIO POR LA PACO.


Kara leganto: en tiu cxi eseo unue mi volas trakti pri milito, perforto kaj mondpaco, sed mia deziro estas entrepreni la taskon ne nur el sentimentala flanko, sed lauxintence science. Cxiuj, aux preskaux cxiuj, rigardas la militon malbono, plago kiu brulstampis la homan historion jam de gxia komenco. Oni ankaux devas kompreni, ke milito ne esas agrabla okupo. Certe oni mortigas, sed ankaux riskas la propran vivon. Sendube la plejmulto el la homoj nek deziras la militon nek individue entreprenas gxin. Ili simple falas en militon pro sxtormaj eventoj de kiuj ili ne kapablas eskapi.


De la komenco de la historio la venkintoj farigxis mastroj kaj la venkitoj devis submetigxi: aux la morto aux la sklaveco, jen ilia destino. Sub tiuj kondicxoj komencigxis la socia evoluo kun sociaj klasoj jam en la prahistorio, kaj sub ili formigxis la sxtatoj kaj la imperioj. Milito do ne estas suprajxa afero de la homa socia vivo, sed grava, kerna faktoro en la proceso de la socia evoluo.


Vere, laux la Deklaracio de la UNESKO, la milito havas siajn radikojn en la homa menso, kaj, nur danke al sistema agado sur la homan menson, eblos gxin elradikigi. Tamen, se tiu agado ne atingas tute regule kaj samgrade cxiujn mondopartojn, povos okazi, ke la homoj venkintaj sian militemon farigxos viktimoj de aliaj, kiuj ankoraux ne sanigis siajn mensojn. Nura nemilitemo ne suficxas por garantii pacon. Gxi devas esti ankaux tutmonda. Sed dume, kio povas okazis?


Ne cxiuj militoj okazas inter sxtatoj. Estas ankaux la enlandaj, aux intercivitanaj militoj, kaj la revoluciaj: cxu politikaj, cxu socialaj aux klasaj. Cetere, kiam ne okazas grandaj intersxtataj militoj, kaj la internaj aux revoluciaj ne eblas jen pro la subpremanta forto de la sxtato, aux pro tio, ke la majoritato surdas al la perfortalvoko, cxiam estas minoritatoj, kiuj praktikas terorismon por altrudi sian ideologion aux regadon.


Milito do ne estas io eksterordinara en la socio, kaj tial ne facilas forigi gxin ecx agante sur la homajn mensojn. La afero tre kompleksas, kaj kvankam pacemo estas en la homa koro, tamen la milito nutras el la pasioj kaj ecx plie, povas esti, ke la milito havu siajn radikojn en la natura batalo pro ekzistado, komuna al cxiuj vivantoj. Necesas do profunde esplori kaj ekkoni la radikojn de la tuta militafero, cxar fakte, sen tiu scio, la pacifista klopodo povas montrigxi neefika, nura revo de bonkoruloj.


Eble la milito nutras sin el la konkurado inter la diversaj homaj grupoj, kaj nur la ekzisto de unueca homaro kapablos elradikigi gxin, sed tutcerte tio alportos novan universalan civilizacion. Sub tiu realismo ni ekzamenos la militfenomenon kun ties sociaj implikoj, por eltrovi la vojon al paco.


Filozofo Giordano Moya Escayola.

Published at 14:45 / 6 comments / 359 visits
This post is public

( 5 posts )

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...