SELEKTITAJ MALLONGAJ TEKSTOJ PRI ESPERANTISMO.

RESPONDECAS LA ESPERANTISTOJ MEM.

Cxu la esperantistoj vere scias, kio estas la esperantismo? Cxu nura lingva movado? Cxu homaranisma mesagxo? Tiu cxi verko, Prelegoj kaj Eseoj pri Esperantismo (de 1969 gxis 1999), temas pri la esperantismo kaj deduktas, ke pri la stagno de Esperanto kiel internacia lingvo respondas la esperantistoj mem. La mondo spertas financan, komercan kaj industrian unuigxon, estas la planedigxo aux tutmondigxo, sed sen homarunuigxo, kaj tio aperas kiel krizo de la nuna civilizacio. Necesas vasta tutmonda movado por unuigi la homaron en libereco kaj sama organizo sub morala unuiga forto. Tiu movado jam ekzistas, nur mankas veki gxin. Estas la esperantismo.