Saluton kaj dankon pro cia respondo al mia letero.

1.-Kiam mi estis 14-jara (mi nun estas 49-jara) mi malsanigxis kaj mia malsano izolis multe min. Cxi tio stimulis min intenci respondi la demandon: kiu estas la senco de la vivo?

2.-15-jara mi konis instruiston pri filozofio kiu multe influis min. Sxajnis al mi ke li havas respondojn. Samtempe mi komencis praktiki jogon pere de libro.

3.-16-jara mi komencis studi en Universitato la karieron Filozofio Pura kaj tie mi vidis paperon sur kiu oni diras “Klasoj de jogo”. Mi pensis: “Probable ili estas grupo de personojn kiuj legis libron pri jogo, pli malpli kiel mi faris.”

4.-Post la ferioj de Kristnasko mi decidis viziti ilin, kaj mia surprizo estis enorma. Mi iris al Universitato por trovi la sencon de la vivo, tamen gxi estas en alia loko, en la Auxgusta Granda Frataro Universala, kiu estas la nomo de la grupo de jogo.

5.-Baldaux venis el Ameriko Majstro Spirituala nomata José Manuel Estrada. Tuj mi rimarkis ke en li estas la respondo al mia demando. Mi farigxis ovo-lakto-vegetara, studis astrologion kaj iom da esoterismo, krom praktiki jogon kaj meditadon.

6.-Mia vivo multe komplikigxis cxar mi bezonis fari grandan penon por fini mian karieron, kiu jam ne havas intereson por mi, kaj en Hispanio okazis forta ekonomia krizo. Mi edzigxis kaj ni havis filinon kaj mi farigxis 30-jara.

7.-Ni bezonis elmigri por labori kaj kelkajn monatojn post alveni en nian novan urbon, legante la Majstron Serge Raynaud de la Ferriere (Majstro de la Majstro José Manuel Estrada) mi legis la jenan frazon: “Esperanto estas ideo tre amfora kiu pruvas deziron de kompreno inter popoloj”

8.-Cxi tiu frazo forte penetris mian cerbon. Mi kuras al biblioteko por informigxi. Mi sentas ke mia vivo sxangxas, mi devas elekti inter du ebloj: Profundigi miajn konojn aux rezigni pri tio kaj disvastigi la esencan parton de la Mesagxo (de la Nova Amfora Erao).

9.-Mi elektis la duan eblon, pro amo al la homaro. La Mesagxo devas atingi la tutan homaron, ne nur al malmultoj. Kaj Esperanto estas mia eblo.

10.-Post kelkaj jaroj mi inventis la “Metodon de la Konversacia Legado” per kiu mi lernis paroli flue esperante en unu monato (studante tri horojn cxiutage).

11.-46-jara mi konis per interreto Majstron Petro Enciso, kiu apogis mian esperantan projekton (poste mi konis persone lin dum vojagxo al Ameriko).

12.-Post kelkaj jaroj aperis grupo ipernity. Kaj nun estas la ebleco vere povi disdoni la Mesagxon de la Nova Erao al multaj personoj kiuj ne konas la hispanan lingvon kaj kontaktigi ilin al Majstro Spirituala.

13.-Mi havis la ideon sercxi la vorton jogo en la sercxilo de ipernity, kaj mi trovis cian pagxon.

14.-Mia vivo estis plene je provoj kaj malfacilajxoj sed mi esperas ke gxi havos felicxan finon.

Gxis tre baldaux.

Getuls Francisko