PENSO DEKDUA DE UNUIGXO


La vero restas supre de cxiuj eklezioj, ekster cxiuj kapeloj, kaj oni ne formas novajn verajxojn sammaniere kiel oni fondas novajn sektojn. Ekzistas UNIVERSALA MORALO cxiam valida nesxangxebla kaj tradicia. La vero ne estas plu instruata fare de la johanistoj, ebionistoj, teosofistoj, rozakrucanoj, protestantoj, sed fare de la MAJSTROJ PRI SAGXECO kiuj preterpasis la etapon aparteni al cxi tiuj asocioj kaj kiuj formas la asembleon plej superan sub la direkto de la Granda Frataro Universala mem.


Al cxi tiu movado oni invitas nuntempe la tutan homaron por fine prezenti Spiritualan Fronton kontraux cxiuj kiuj profitas pro la divido de la homoj. Sen konsidero pri kastoj nek kredaroj cxiuj kiuj havas bonan volon povas unuigxi al cxi tiu granda fluajxo kiu venas por establi la ETERNAN VERBON.


Fragmento de la mesagxo prezentita al la Kongreso Internacia por la Paco.

Nova Jorko 1949

D-ro S. R. de la Ferrière