PENSO DE UNUIGXO 11



La struto estas la plej bela ekzemplo de tia homaro kiu kasxas la kapon sub sablo por ne vidi dangxeron. Per dogmo, kredaro, templo, limigata al unu kredaro, la mondo engxenerale restas halte cxie, en la unua instruado kiu estas la infana instruado, tute egale kiel la cxevaloj kiuj en la grandaj urboj estas protektataj el la ektimoj per la okulprotektiloj, tiel egale la homo rifuzas vidi la veron kaj gxi estas certe la unika rimedo kiun oni oferas al ili kvazaux pocio kontraux ektimo.


Anstataux atendi elrevigxi kial ne havi kritikan spiriton suficxe fortan por rifuzi la dubon esplorante la demandojn pri oni mem, anstataux atendi ke la dubo estos semata far aliaj en nia spirito.


Ni analizu, ni studu, ni klopodu pliperfektigi nin pri la diversaj fakoj kaj sekve ni havos konstruajxon (kaj cxi tiu vorto restas cxi tie elektita) konkretan, la veran templon de Dio (cxar ni estas farataj laux Sxlia imagajxo).


Cxi tiu metodo havos kiel konsekvencon la establadon de verajxo propra trans la kadro de la eblaj limigajxoj, de la diversaj sektoj kiuj estis organizataj por kanaligi la pensadon de la mondo. Tamen cxi tiu verajxo tute persona iros por kunigxi, mi estas certe, al la verajxo ankaux tute persona de multaj aliaj cxar ni estos realiginta plene la lumon. Kaj ni iros por unuigxi al cxiuj kiuj ankaux realigis tiun lumon kiu regas cxie, precipe ni estos establinta la veran INICON kiu realigxas pere de la persona sperto forlasante la antauxjugxojn pri oni mem egale kiel tiuj pri iu ajn alia.


La unuigxo kun la granda kolektivaro estas la regno de la Sankta Spirito, la Konscienco Universala, en la tria stadio de la Absolutajxo (Vivo-Formo-Pensado).


YYY pagxo 537-538

D-ro S. R. de la Ferriere