Ĉi tiu frazo en angla foro de lernu.net ŝokis min:
Honestly I think that Raŭmismo is the only reason why Esperanto still exists today.
("Honeste mi pensas ke Raŭmismo estas la ununura kaŭzo pro kiu Esperanto ankoraŭ ekzistas nuntempe")
Vikipedio:
Raŭmismo estas ideologio fontinta el la Manifesto de Raŭmo (1980), kiu kritikis la celojn de la tradicia Esperanto-movado kaj difinis la esperantistaron kiel "mem elektitan diasporan lingvan minoritaton".
Finvenkismo estas la ideo, ke iam ĉiuj homoj (aŭ signifa parto de ili) en la tuta mondo parolos Esperanton kiel duan lingvon.
Desubismo kaj Desuprismo.
Principe ekzistas du vojoj al fina venko, "aŭ per laborado de homoj privataj, t.e. de la popolaj amasoj, aŭ per dekreto de la registaroj" (Zamenhof, 1910[1]). La unuan vojon oni nomas desubismo, la duan desuprismo. En sia parolado en 1910 Zamenhof esprimis la opinion, ke "plej kredeble nia afero estos atingita per la vojo unua, ĉar al tia afero, kiel nia, la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam ĉio estas jam tute preta".
Kion ci konsideras cin: Ĉu raŭmisto, desubisto aŭ desupristo? Dankon.
Ni germanoj ŝatas meti ĉion en iun keston. Evidente ni ne estas la solaj kun tiu kutimo, tion pruvas la demando. Mi malŝatas kestojn, sed mi ŝatas vian respondon.
Esperanto de supre dum cent jaroj malsukcesis. Esperanto *kontraŭ" la supro same ne eblas.
Raŭmismo estas fantomo. Mi jam foje skribis pri tio, ĉar ĝi origine havis tute alian celon - ĝi estas iu sensenca manifesto el la tempo de la malvarma milito (mi partoprenis la kunsidojn, kiuj naskis ĝin. Ĉu eble vi sidis apud mi?). Bone, iuj homoj hodiaŭ komprenas raŭmismon kiel ion alian (vd. la menciitan viki-artikolon). La tempoj de 1980 estas for. Raŭmismo estas ideo pri pasinta tempo de homoj, kiuj ne komprenis, ke la mondo ŝanĝiĝis.
Kp.: http://www.ipernity.com/blog/34783/310397
;-)
Tamen, raŭmismo moviĝis (laŭtekste) je direkto de individua libereco. Oni almenaŭ sentas en ĝi nuancon, laŭ kiu ne ekzistas kvazaŭ morala d e v o elekti Esperanton nepre pro difinita komuna konsidero, poreterna, ekzemple ĉar" oni konsideras tion la sola eblo por la homaro" solvi ion ajn: oni rajtas ĝin elekti eĉ sen speciala rezonado, pro subjektiva emo. La Manifesto parolas pri alternativaj celoj - verŝajne ĝi faras eraron, kvazaŭ volante precize "denombri" la eblajn alternativajn celojn.
Prave oni diras, ke "eblo de diversaj aliroj" ne estas nova. Jam en 1905 oni emfazis liberecon de ĉiu esperantisto havi siajn individuajn celojn ktp. Tamen Manifesto de Raŭmo tion emfazis liberige. Fakte, tio en 2011 (nun) ne impresas io tute speciala. Tamen ankaŭ ne havas tro grandan sencon diri, ke tio estas malvalida. Liberceleco de uzo de Esperanto ne estas atakata.
Nun estas grave ne veni (ĉu denove) al io dogmeca. Laŭ la sipirito de la dokumento mem:
membro de iu ajn organizo aŭ ne-membro de iu ajn organizo povas havi similan liberan aliron al la valoroj de Esperanto. Oni eĉ povas libere elekti pracelon: libereco tion neniel ekskludas.
Cetere, oni iel kvazaŭ konkuras ofte pri "prognozado". Tiasence venkis tiuj, kiuj jam en la 19a jarcento diris sukcese, ke sekvas grandegaj militoj. Sed ĉu do malpravis tiuj, kiuj preferus pacon? Se ĉiu en la mondo parolus Esperanton kiel duan lingvon, tio ne malvalidigus raŭmismon (ke tion oni faru laueble libere); kaj se Esperanto malaperus, tio ne signifas, ke "pracelanoj" pensis aŭ "deziris" erare, nur, ke ne plenumiĝis ilia deziro.
Desuprismon kaj desubismon bone komentis Stfefan MacGill jam tiutempe (ĉu en 1981?).
Ke ni, multaj, ne "trankviliĝis" je tio, sed ni plu tion pridiskutas senĉese, tio verŝajne estas
signo de ĉiama grupa (organiza) konkurado inter esperantistoj. Jerzy Leyk dirus, ke ni plu vivas en la epoko de "organizo-centrrismo". Raŭmismo (kvankam ĝi estis moda ekz. en la Pola junulara movado, inter polaj gestudentoj) ne ligis sin al organizo, eĉ, oni emfazadis, ke opinio-cirkvitoj ofmiĝas esence ne ĉirkaŭ organizoj, sed ideoj. (Tion reflektis la Tezoj de Segedo, nu, denove iom pli poste).
Nun la plimulto de la esperantistoj vidas tion iom modifita, pro nuntempaj rilatoj. Tial estas iom neesperinde uzi la vorton mem esperante laŭeble precizan komprenon.
-----------------------------------------------------------------------------------------------------------
http://www.esperantio.net/index.php?id=10
Blazio VAHA (n.s. W… has replied to Gag-Pa de AGFU Franc…rekomendis post la Raŭma Manifesto la dokumento Proklamo de Voss. Eble ĝi estis plejeble bona por sia tempo, kvankam ni multaj ne atentis ĝin sufiĉe. Ia deklaro de Poznano (mi eble konfuztas nomojn) asertis, ke la problemo estas jam solvita. Ĝi estas prava, se konsideri, ke oni ne bezonas kvazaŭ partiojn de "pracelismo" kaj "raŭmismo". Tamen, ne ĉiu penso malaktualiĝis.
Jes, estas problemo de individuoj, kiel rilati al Esperanto, se kaj kiam ĝi ne prosperas. Kaj fakte, iuj individuoj restas esperantistoj prefere "privivante" Esperanton kiel jaman kulturon, aliaj prefere por
labori por certa idealo nun flanka. Tio ne estas problemo, oni simple ne volu organizi esperantistojn
farante el samtempaĵoj kvazaŭ netransponteblan idean konflikton. Nu, principe tion faras neniu, tamen de tempo al tempo ni venas al trorgioj. Certe oni tion trovas stimula por publika vivo, oni povas organizi diskutojn, kiam oni ne havas temon alian, aŭ aliaj temom bezonus pli da preparado.
Facile estas kalkulebla la membraro de UEA , SAT, kaj E- civito .
En UEA diversaj , multaj FA, en SAT frakcioj, en E- civito tri grupoj.
Mi apartenas al ĉiuj tri organizoj .
Mi volas atingi kiel eble plej perfektan egalecon inter homoj, al tiu ideo apartenas ankaŭ lingva egaleco. Lingvan egalecon Esperanto povas bone servi (kvankam ne solvi sola).
Nenion pli, nenion malpli mi volas. Fermiteco kaj venkemo estas du simptomoj de la sama egoismo.
Sign-in to post a comment.