UNIVERSALA CIVILIZACIO POR LA PACO.


Kara leganto: en tiu cxi eseo unue mi volas trakti pri milito, perforto kaj mondpaco, sed mia deziro estas entrepreni la taskon ne nur el sentimentala flanko, sed lauxintence science. Cxiuj, aux preskaux cxiuj, rigardas la militon malbono, plago kiu brulstampis la homan historion jam de gxia komenco. Oni ankaux devas kompreni, ke milito ne esas agrabla okupo. Certe oni mortigas, sed ankaux riskas la propran vivon. Sendube la plejmulto el la homoj nek deziras la militon nek individue entreprenas gxin. Ili simple falas en militon pro sxtormaj eventoj de kiuj ili ne kapablas eskapi.


De la komenco de la historio la venkintoj farigxis mastroj kaj la venkitoj devis submetigxi: aux la morto aux la sklaveco, jen ilia destino. Sub tiuj kondicxoj komencigxis la socia evoluo kun sociaj klasoj jam en la prahistorio, kaj sub ili formigxis la sxtatoj kaj la imperioj. Milito do ne estas suprajxa afero de la homa socia vivo, sed grava, kerna faktoro en la proceso de la socia evoluo.


Vere, laux la Deklaracio de la UNESKO, la milito havas siajn radikojn en la homa menso, kaj, nur danke al sistema agado sur la homan menson, eblos gxin elradikigi. Tamen, se tiu agado ne atingas tute regule kaj samgrade cxiujn mondopartojn, povos okazi, ke la homoj venkintaj sian militemon farigxos viktimoj de aliaj, kiuj ankoraux ne sanigis siajn mensojn. Nura nemilitemo ne suficxas por garantii pacon. Gxi devas esti ankaux tutmonda. Sed dume, kio povas okazis?


Ne cxiuj militoj okazas inter sxtatoj. Estas ankaux la enlandaj, aux intercivitanaj militoj, kaj la revoluciaj: cxu politikaj, cxu socialaj aux klasaj. Cetere, kiam ne okazas grandaj intersxtataj militoj, kaj la internaj aux revoluciaj ne eblas jen pro la subpremanta forto de la sxtato, aux pro tio, ke la majoritato surdas al la perfortalvoko, cxiam estas minoritatoj, kiuj praktikas terorismon por altrudi sian ideologion aux regadon.


Milito do ne estas io eksterordinara en la socio, kaj tial ne facilas forigi gxin ecx agante sur la homajn mensojn. La afero tre kompleksas, kaj kvankam pacemo estas en la homa koro, tamen la milito nutras el la pasioj kaj ecx plie, povas esti, ke la milito havu siajn radikojn en la natura batalo pro ekzistado, komuna al cxiuj vivantoj. Necesas do profunde esplori kaj ekkoni la radikojn de la tuta militafero, cxar fakte, sen tiu scio, la pacifista klopodo povas montrigxi neefika, nura revo de bonkoruloj.


Eble la milito nutras sin el la konkurado inter la diversaj homaj grupoj, kaj nur la ekzisto de unueca homaro kapablos elradikigi gxin, sed tutcerte tio alportos novan universalan civilizacion. Sub tiu realismo ni ekzamenos la militfenomenon kun ties sociaj implikoj, por eltrovi la vojon al paco.


Filozofo Giordano Moya Escayola.