Mi rimarkis ke esperantistoj, kiuj ne havas eksterlandajn kontaktojn, malrapide progresas kaj emas forlasi la movandon. Kelkaj restas en la movado, kaj renkontighas semajne por tede studi gramatikajhojn. Esperanto estas por ili io teda, kaj ili ne lernas hejme. Ili iras al la lecionoj shajne ne por esperanto, sed nur por ghui la kunvivadon kun la samklasanoj.

Male, aliaj kiuj havas la unuajn kontaktojn kun eksterlandanoj progresas tre rapide kaj entuaziasme agadas en la movado. Esperanto por ili NE estas io teda, io por la estonto. Esperanto estas NUN vivanta lingvo, kiu ebligas interesajn kontaktojn chie en la mondo.

Por faciligi la kontaktojn inter lernantoj de pluraj landoj, mi kreis la grupon "Tuta Mondo". Mi petas ke vi traduku kaj adaptu mian inviton al via nacia lingvo kaj plusendu ghin al naciaj listoj. Mi petas tradukon char multaj lernantoj ankorau ne kapablas kompreni la vortojn, kiuj estas en la invito.



Dankon Emilio



====================================





Lerni Esperanton foje estas teda. Parkeri listojn da vortoj kaj gramatikaj reguloj...

Sed tio povas esti tre interesa se la lernanto ek-uzas Esperanton en kontaktoj kun lernantoj el aliaj landoj. Chi-okaze Esperanto ne plu estas temo de studo, kiel geografio au historio, kaj ighas reala kaj utila komunikilo.

Kara lernanto, via vorttrezoro eble estas limigita, sed pensu ke lernantoj el Rusio, Austrio, au el iu ajn alia lando, ankau havas limigitan vorttrezoron. Kiel la metodoj estas similaj, vershajne la vorttrezoro de rusa lernanto similus al tiu de brazila lernanto. Aperos kelkaj nekonataj vortoj, sed en la kunteksto de internacia komunikado estas pli alloge lerni novajn vortojn. Ech se vi ne komprenas multajn vortojn, estas interesaj fotoj de esperantistoj tra la mondo por vidi.

En okazo de dubo konsultu la vortaron www... (mi indikis nacilingva-esperanton vortaron)

Imagu la malkovrojn, kiujn vi faros per la kontakto kun homoj el aliaj landoj. Malsamaj kutimoj, popolaj saghecoj, novajhoj, kuriozajhoj, ktp.

Oni kreis novan komunumon en Ipernity, nome Tuta Mondo, ghuste por tiu kontakto kun aliaj lernantoj (ankau instruistoj estas bonvenaj). Ipernity similas al Orkut, sed tiu servilo estas la preferata de esperantistoj nun.

En tiu grupo oni rajtas skribi nur en Esperanto, sed ne timu skribi erare, char chiuj estas ankau lernantoj kaj chiam estos instruisto, kiu povos korekti vin. Se vi havas gramatikajn dubojn kaj volas demandi en <la nacia lingvo>, skribu al la listo <nacia listo>

Alighu al Ipernity, verku vian profilon, sendu kelkajn tekstojn, opiniojn, fotojn, videojn, muzikojn kaj konatighu kun multaj homoj.

http://www.ipernity.com/group/tutamondo



<nomo de la instruisto>