KOMUNA CIVILIZACIO.

En la nuna mondo estas vasta kirligxo, en kiu diversaj popoloj kunfandigxas en komunan civilizacion. Jam estas neebla la izola disvolvigxo de kiu ajn popolo. Ni trovigxas antaux novaj faktoroj, kiuj unuformigas la civilizacion, kaj nia sorto, cxu bona, cxu malbona, estas komuna. Ni cxiuj, ecx kontraux nia volo, estas solidaraj. (GME 14)

Cxiuj faktoj montras al ni, ke la principoj sur kiuj estas fundamentitaj la aktualaj sendependaj sxtatoj, hereditaj de la pasinteco, ne utilas al la bezonoj de la estonteco. La multnombraj naciaj limoj ne nur malhelpas vojagxojn kaj kulturajn interrilatojn, sed ankaux ekonomian prosperon. La disvolvigxo de la nuna industrio de amasa produktado kaj la perspektivo de auxtomatigxo bezonas vastajn kaj liberajn merkatojn por plene atingi cxiujn eblajxojn de prospero. (GME 14)