KAPABLO SXANGXI AUX KREI LA MEDION.

Oni ne devas multe enprofundigxi en analizadon de nia tempo por tuj kompreni, ke ni trovigxas en eksterordinara historia momento. Ni bone povas kompreni tion rigardante la akcelon de la disvolvigxo de la moderna historio. Ni povas kompari nian tempon kun la praa, kiam la homo malkovris la uzadon de la fajro. Tiu malkovro devis tiel draste sxangxi la vivon de la tiamaj homoj, ke gxi ebligis ilian disvastigxon sur la tutan tersufacon. Ekde tiam la homa vivo farigxis tute diferenca de la animala. Anstataux la nura adaptigxo al la medio, li kapablis gxin sxangxi aux krei. El tio sekvis, ke la homvivo povu farigxi pli humana kaj eniri en civilizacion. (GME 13)