NOVA FAZO DE CIVILIZACIO.

La homaro devas unuigxi kaj tio signifas sxangxigxon de politikaj strukturoj, tiel same, kiel okazas en Euxropo. Sed por tion ebligi, necesas, ke la homoj pensu laux tutmonda kaj homara skalo. Esperanto kaj esperantismo sub la homaranismo de Zamenhof gxuste estas la mondmovado, kiu povas kaj devas entrepreni la taskon enkonduki la unuigxon de la homaro en novan fazon de civilizacio. (GME 10)