MEZEPOKAJ SXTATOJ.

La problemo de la milito ankoraux restas nesolvita, kaj gxi ne povas esti solvita milite. La malkovro de la atomenergio tute sxangxis la aferon, kaj indikas, ke devas esti enkondukata nova tutmonda civilizacio en unuigxita homaro. Sed la pensmaniero de la plej multo el la homoj ankoraux ne encerbigis tiun novan fakton kaj anstataux impulsi la homarunuigxon, rigardas malantauxen kaj revas pri malgrandaj sxtatoj laux lingvoj, religioj kaj etnoj en idealigita mezepoko. (GME 10)