LA UNUIGXO DE LA HOMARO.

“Zamenhof proponis la lingvon Esperanto ne por la precipa rolo de internacia helpa lingvo, sed kiel portanto de sento por la unuigxo de la homaro, en unu grandan rondon familian. Sed en tiu epoko, antaux la unua mondmilito, la penso de Zamenhof por unuigi la homaron aux homaranismo ne sukcesis. La dua mondmilito sekvis. Oni spertis la rusan revolucion, la fasxismon kaj la naziismon; la kunfratigxo de popoloj aperis kiel iluzio de romantikuloj. La esperantismo vegetis. Nek la lingvo esperanto nek la homaranismo suficxe disvastigxis por farigxi historia faktoro. Nek la intelektuloj nek la amasoj interesigxis pri Esperanto kaj krome la esperantistoj vivis aparte de la problemoj de la mondo.”(GME 9)