NE SUFICXAS LA LINGVO.

“Moya emfazas cxiam kaj cxiel, ke ne suficxas la lingvo, ke gxi sola ne estas solvo de la abundaj problemoj, kiuj turmentas la sociojn, tutmonde. Por li esperantismo sen tio, kion Zamenhof nomis “interna ideo”, estas nekompleta movado. Sur la fono de historio kaj kulturo same kiel de nuna tutmondigxo senlace li analizas kaj klarigas, kiel kaj kial tia esperantismo povas konduki kaj gvidi al pli humana homaro, al justeco kaj paco” (Antauxparolo far Stefan Maul).