Jen kribrilo hele blua -
kun truoj tre grandaj!
Jen kribrilo bele ruĝa -
kun truoj malgrandaj!
Serioze kribro-ludas,
nur saĝaĵojn ni konkludas.
Kribras, kribras, ni kribrante
sablon kribras ni skuante
ĉi kribrilon, restigante
nur ŝtonerojn kvin!
Nun mi skuos vin!
Notoj
Jen kribriloj:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kribrilo
Esperantaj vortoj de Fannjo (15. 03. 2008):
kapo, nazo, okuloj, buŝo, ĝis, jes, lupo, koko, paŝ. tuj, kribras, ku ku, ĵet, falis
(26. 08. 2010). La prononce de okuloj, kribras estas iom malfacile kaptebla por mi (proks. okujo,
kiblas).
Samtempe ŝi jam havas ducent plurdek hungarajn vortojn.
La patrino de Fannjo, nia filino, Borinjo (Borbála hungarlingva versio de - Barbara) naskiĝis en
1980. Kun ŝi same kiel kun Marta (1977) kaj Mateo Ĵolt (1985) mi ludis (tre) multe en Esperanto.
Kun Fannjo mi pasigas (kompare al tio) malmultan tempon, ni loĝas aparte. Tame neĉ kelkaj horoj
aŭ unu-du tagoj montriĝas...
Ankaŭ en la lingvo hungara ŝi havas plejparte "blokajn elementojn" - unuvortajn frazojn,
unu-morfemajn vortojn, tamen laste aperas ĉe ŝi du-morfemaĵoj: kutya [kutjo, 'hundo'] kaj kutyá-é
[kutjae: '(tiu) de hundo', 'apartenas al la hundo', 'por la hundo']