| july 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| sun | mon | tue | wed | thu | fri | sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | ||
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | ||
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | ||
| 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||||
M I V O L U S
Mi estas jam maljuna,
Ĉio,
kion mi faras,
estas iel aŭtuna.
La junaĝo iris for.
Kaj restis nur laco
kaj angor'.
Kaj tamen,
Dio min ne punu!,
mi volus ĝisvivi
la jaron 2001!
Mi volus ekvidi
la Trian Jarmilon!
Kaj, ekvidinte,
kontente mi forirus
en ĉerkon
kaj
argilon!
----------------------------------------------------------------------------------
Notoj:
1) Karolo PIĈ multe eksprimentis lingve, sed verkadis ankaŭ je klasika, tradicia Esperanto.
2) Li ne gxisvivis la jaron 2001, malgraŭ la poemeto.
3) Legu la suban Vikipediajn artikolojn!
http://eo.wikipedia.org/wiki/Karolo_Pi%C4%89
Send a message
Search for members