july 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

august 2008 (16)
july 2008 (13)
june 2008 (13)
may 2008 (13)
april 2008 (4)
march 2008 (7)
february 2008 (20)
january 2008 (28)
december 2007 (3)

July 9, 08

Meblistiko... Sorobano... Buoteksto

Meblistiko kaj aliaj aferoj

 

Mi komprenas nur la tablon,

vi komprenas nur la seĝon;

ĉu do devas ni akcepti,

ke ne eblas kunkoncepti?

 

Povas levi mi piedon,

sed vi nura povas paŝi;

eble vi sukcesos puŝi

min, kaj mi sukcesos... fuŝi.

 

Tablistiko, seĝistiko,

ĉu la mondo disfalemas?

Adicion mi lernintas,

multiplikon mi ne lernas.

 

Homo, estu optimisma!

Estu tia la dirinto!

Tamen helpu, samlingvano,

iri tra la labirinto

 

 

 

 

----------------------------------------------------------------------------------------------

 

 

Sorobano, sorobano

 

 

Sorobano, Sorobano,

vin nun laŭdoj ne plu banas:

kiam Espon vi kunhelpis,

vin espistoj ege festis.

 

En lernejo de Talento

infanetoj adiciis

fulme nur trilingve. Kiel?

La gapantoj mem ne sciis.

 

La gepatroj..., la gepatroj


estis ege ja fieraj.


Tamen certe la konsentoj

estis iam duonveraj.

 

"La lernejo estas bona,

sed mi ĵuras, ke la filo,

kvankam certe li saĝiĝos,

espistaĉo ne fariĝos".

 

 

La lernej' nun aĉetitas,

varbas ni ne sorobane.

Propedeŭtiko por la Angla

lingvo estas pli probabla.


 

Propozicioj

 

Ne tro streĉu viajn nervojn!

Vivu iom pli libere!

diris la konfersprenanto

devus tion diri ne li.

Li ja devis diri tion,

damne, li, ve, mortis poste !!!

mondo estas fakte bela

kial ĉion do konfuzi

 

 

 

BUOETEKSTO

 

 

 

Johano diris iam al mi:

"Kial flegas vi tabuojn?


Fakte, mi evitas buojn...

Ne respektu mi tabuojn!

 

Ne malhelpas riĉigadon

mi, jen mia propra sperto,

Sed nenion malkonstruas

mi, dankal konservo-lerto.

 

Glosoj

 

 

Johano - Esperanta vira nomo. Persona nomo ankaŭ de Johano Petik,

dankal - pro (io pozitiva), danke al, dankeble al, dankende al, dankinde

 

 

 

 

© Published at 18:29 / 0 comments / 85 visits
This post is public

July 10, 08

Aginjo estas informata pri IPERNo. (Dume mi tute ne propagandas esperanton, nek ipernition)

Mi estas montranta

funkciadon de la IPERNo-sistemo

al mia fratino Aginjo

 

 

Jen, mi tajpas simplan tekston,

ĉar bezonas mi pretekston

por teĥnikon videbligi

kaj jen ĉion komprenigi.

 

"Vi, espistoj, ja tro bruis"

diris Ági, "fine fuŝis

ion, estis mi pensinta

ke oni ĝin vaste uzos,

ne nur min vi rim-amuzos".

 

 

Glosoj


Ági (a:gi) - hungara kares-versio de la nomo Agnesa/Ágnes

(hungara prononco: a:gneŝ)

{a:} longa a

 

espisto - esperantisto

 

espistoj - esperantistoj

 

dume - eközben, in the meantime, v to ĵe vremja, medjutim, dazwischen,

unterdessen, entretanto, mientras tanto

 

 

Notoj

 

 

 

1) Mi scias, ke vi ne bezonas glosojn.

2) Do eble glosojn bezonas m i.

 

 

P. s.

 

Evidente, la supraj notoj estas superfluaj.

 

 

© Published at 12:41 / 2 comments / 99 visits
This post is public

July 12, 08

Pensis mi pri Litomiŝlo kaj mi tajpis poemeton de Karolo PIĈ

M I   V O L U S

 


Mi estas jam maljuna,

Ĉio,

kion mi faras,

estas iel aŭtuna.


La junaĝo iris for.

Kaj restis nur laco

kaj angor'.


Kaj tamen,

Dio min ne punu!,

mi volus ĝisvivi

la jaron 2001!


Mi volus ekvidi

la Trian Jarmilon!

Kaj, ekvidinte,

kontente mi forirus

en ĉerkon

kaj

argilon!

 

----------------------------------------------------------------------------------

Notoj:

1) Karolo PIĈ  multe eksprimentis lingve, sed verkadis ankaŭ je klasika, tradicia Esperanto.

 2) Li ne gxisvivis la jaron 2001, malgraŭ la poemeto.

3) Legu la suban Vikipediajn artikolojn!

 

 http://eo.wikipedia.org/wiki/Karolo_Pi%C4%89

 

http://eo.wikipedia.org/wiki/Litomi%C5%9Dlo

© Published at 04:41 / 0 comments / 34 visits
This post is public

July 13, 08

Malnova, bela Oldaĵo

BONAN MATENON,  MAJSTRO 

 

Bonan matenon, Majstro! Sidiĝu, mi petas.

Kiel vi fartas post tiomjara malvivo?

Bonvolu fumi. Nu, vi certe enketas

pri la Movado, kaj l' nuna perspektivo?

Nu, ni laboras. Sed -- vi scias — la homoj

estas inertaj, altaj estas la baroj.

malfavoras l' epoko; militoj, pogromoj

minacas; nin ignoras la registaroj.

Jes, jes, en via tempo, estis simile;

vi tamen ne povas kompreni, kio nin frontas --

atingi I' orelojn estas malfacile,

kaj kiam la homoj mokas nin, ni hontas.

Nu jes, vi multe oferis. Ni mem kelkfoje

donacis kelkan monon, sed ni malriĉas.

Ne pensu, ke ni nenionfaradas survoje!

Al -ata-ita ni multe da tempo dediĉas!

Mi diris, ke per ignoro stulte obstina

la registaroj aŭskuiti nin rifuzas?

Eĉ pli malbone — la registaro ĉina

por siaj propraj celoj la lingvon uzas!

Ni lernis la lingvon, kaj kiam ajn ni kunvenas

ni krokodilas ... Kio? Ja nacilingve

babili. . . Ĉar komencanto ne komprenas,

kiam ni Esperanton parolas svinge.

Nu, Majstro, estis agrable ... Ĝis la revido;

ĝojos pro via vizit' la samideanoj.

Vi povas reiri la tombon kun forta fido,

ke via afero troviĝas en bonaj manoj.

  

Wiliam Auld (*1924)

 

 Blazio: mi estas kopiinta la poemon el Informilo 4/2004. Mi iom modifis tion kauyla volumo En barko senpilota,   1987, p. 451

© Published at 05:25 / 6 comments / 112 visits
This post is public

July 13, 08

Informo pri numero de revuo, kun danko al la redakcio

Aperis la numero  233  de Literatura Foiro  (junio 233)!

Mi  estas ricevinta la numeron.  Dankon al la redakcio!

 

Sube mi vicigos la plejparton de la titoloj  en la numero. Parenteze mi

indikos proksimuman ĝenron, se la ĝenron ne enhavas la titolo mem. 

 -------------------------------------------------

Giorgio SILFER:

 

Vekistoj al la povo servis, flatis   (poeziaĵo, p. 115)

 ---------------------------------------------------

Carlo MINNAJA:

  Duonjarcenton „Esperanta Antologio”  (eseo, 116-119)

 ----------------------------------------------------

 Ljubomir TRIFONĈOVSKI    (kun fotoj fare de Choe TAESOK):

 Parolas Vilno   (raporto, 120-122) 

 -------------------------------------------------------

 

Zlatoje MARTINOV:  Naciaj literaturoj kiel literatura medio

 (eseo,  123-6) 

 -----------------------------------------------------------------

 

Perla MARTINELLI:  Aldone, oficiale aŭ eĉ male (raporto,   p. 127)

 

---------------------------------------------------------------------------------------------

Giorgio SILFER:

 „La lingvo serena” Verko de la Jaro (recenzo pri  volumo de Baldur Ragnarsson, eldonita de Edustudio,  p.   128-9)

˙(Vidu  ankau:  http://eo.wikipedia.org/wiki/Baldur_Ragnarsson)

 

 ---------------------------------------------------------------------------------

 Vinko OŜLAK:  Ĉu Eǔropo estas io pli ol geografia malvero? 

 (eseo, 130-35)

  -------------------------------------------------------------------------------------

Trevor STEELE: Ni ĉiuj estas homoj

 (roman-fragmento,  136-9)

 ---------------------------------------------------------------------------------------

Nicolino ROSSI:

 Francesco PETRARCA: humanisma poeto (2),  (eseo,  140-6)

------------------------------------------------------------------------------

Slavko SAMOTORčAN:  Almenaǔ  tri kialoj por pritakso (recenzo,  147)

 ---------------------------------------------------------------------------------------

Giorgio SILFER: La Tago de nia lingvo  (eseo,  148-9)

 --------------------------------------------------------------------------------------

Radoslaw NOWAKOWSKI: Pri la plej grava  (eseo,  150-1)

 ----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

  Franz-Georg RÖSSLER: Vorto kaj muziko (eseo,  152-4)

 --------------------------------------------------------------------------------------------

 Ljubomir TRIFONĈOVSKI

 Esperantisto ludas en nova filmo de la moskva festivalo (kinoraporto,  155)

----------------------------------------------------------------------------------- 

Marie-France CONDE REY:

 La arto de Zora HEIDE: ridi kaj pripensi  (recenzo,  156-7)

--------------------------------------------------------------------------------------- 

Giorgio SILFER: (Mal)amiko mia – pacifisma ĉefverko (kinoraporto, 158-9)

 ------------------------------------------------------------------------------------- 

Jaroslav KROLUPPER:  Pantunoj:  

Kareso (Unua premio de la Internacia Literatura Konkurso Abritus-2007

Sunsubiro    (poezio,   160-19)

--------------------------------------------------------------------------------

Anatolo GONĈAROV: I-o estas ankaǔ pseŭdolando   (eseo,  162-4)

------------------------------------------------------------------------------

Carlos DRUMOND de ANDRADE  (tradukis Aloísio SARTORATO)

La homoj, la vojaĝoj   (poezio,   165-6)

-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Giorgio SILFER, ankaux  klarigas la referendumon en Irlando  (p. 134). 

 Li informas ankau pri tio, ke Euxropo-Demokratio-Esperanto  (simile al la rugxa minoritato de la Esperanta Civito, laux lia aldono)  invitas al  vocxdono kontraux la Traktato de Lisbono.

Se iu el vi povas tion pli detale klarigi kaj komenti, mi tion legus volonte.

Blazio

.  

 

 

 

© Published at 10:48 / 3 comments / 112 visits
This post is public

July 16, 08

Olda poemeto, alia

William AULD:

 

AL NOVNASKITA NEPINETO 

(EL "Neenlibrigitaj poemoj")


1986


Etulino, Etulino

      Ave mi salutas,

Kaj ĉe pordo de l' destino

      Amon al vi ŝutas.

Trans la pord' atendas ĉio,

Plena korb' da emocio:

Paŝu vi kun energio,

      Ja la vivo krutas!


Sed survoje al la alto

      Dum la granda peno

Vin subtenu korekzalto,

      Ne malhelpu spleno.

En mallum' ne kaŭru honte!

Spertu vigle kaj volonte,

      Brava laŭ sinteno!

© Published at 02:59 / 0 comments / 68 visits
This post is public

July 20, 08

Poemeto de L. KÖRMENDI, tradukita de T. PAPP / Aliaj legindaĵoj

DORMOKANTO


Hurlas ventoj tre sovaĝaj, hu!

Kirlas sin falanta neĝo, ho.

Sed invitas varma lito, ha!

Vane frost' timigas nin,

vin alvokas la patrin':

Eldi-eldi-eldi-aj,

Nun, ursido dormu, baj!

-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

La supran  poemeton de Lajos KÖRMENDI esperantigis Tibor PAPP .

La poemeto estis aperinta en la volumo La besto radikhava, en 2002,

en Debreceno, en Hungarujo


--------------------------------------------------------------------------------------------------

Mi rekomendas viziti  jen kion:

karapacopanoramo.blogspot.com 

Krome:

Mia  koninda amiko, hungara esperantisto el urbo Győr  (djoer, "mia Arabono"), havas valorajn produktojn, parte facile alireblajn. Ekkonu iom lin kaj liajn laborojn: 

http://eo.wikipedia.org/wiki/Jozefo_Horv%C3%A1th

/eduku.htm

http://www.vortaro.hu

© Published at 03:47 / 2 comments / 165 visits
This post is public

July 24, 08

Mi citos el "Prezento": ... krucversio... (Jorge Camacho)

http://www.librejo.com/beletra-almanako/   Beletra Almanaoko

N-ro 1 (Septembro 2007)

----------------------------------------------------------------------------------------------

 

 „...krucversio de La eta princo 

 kaj Ezopa saĝo"  (el teksto de Jorge Camacho):

  

 

Renkontiĝis elefanto

kun boao  plej malsata.

„Iru for de mia vojo!”

diris la serpent’, kompata.

 Kun ofenda aroganto

la dikul’  respondis „ba!”

kaj kun larmo de malĝojo

-ĝin forglutis la boa’.

 

 

 

 

© Published at 06:13 / 2 comments / 89 visits
This post is public

July 27, 08

Frazoj de Marija PEAKIĆ (1943)

 

 

Marija PEAKIĆ :

 

IU KORPO

 

Iu korpo diris al l' alia

vi proksimas a n i m o  mia

l' alia diris

ankaŭ vi  k o r p o mia

kuniĝis ili tiam kaj silentiĝis

poste disiĝis ili

kaj redukorpiĝis

 

----------------------------------------------------------------------------------------------

 

Tradukis ĝin:    Nikola Rašić

 ----------------------------------------------------------------------------------------------

(La poeziaĵo aperis en Koratia Poezio, kompilita de Ivan Krtalić, kompostita de Josip Pleadin, grafike aranĝita de Ivica Špoljarec, respondecas pri la eldono Zlatko Tišljar; pĝ. 266)

Poemaroj de Marija PEAKIĆ, laŭ la supra eldonaĵo, pĝ. 282:  Ĉiuj tiuj aferoj (1963),  Interparolo kun spiritoj (1968), Seka litero (19871) 

© Published at 14:29 / 2 comments / 57 visits
This post is public

July 28, 08

Prusa recepto formulita de Donjo / Sendiskuta kanto / Evo-devo / Aliaj tekstoj


http://karapacopanoramo.blogspot.com/search?q=kuirreceptoj+de+donjo

 

Sendiskuta kanto

 

 

Ho raŭmismo tute pravas:

Esperanto estas bela,

eĉ se l’ mond’ ĝin ne agnoskas.

 

UnivEspASo ja pravege

tutkonsentas kritikeme.

Mi eĉ ne plu sentas streĉon.

 

Lerte junuliĉoj mokas

nin. Postmorte ne doloros

tio. – Esperanto floros.

 

Piramidoj ja el piroj

por la idoj estos dolĉaj.

Estos ili nuraj ĉeloj.

 

 

Dume ni nur diskutados

pri pli gxustaj, plej sekvindaj

bone formulitaj celoj.

 

Mi reklamas nun nenion,

nek mi volus propagandi.

Bela estas la vetero!

 

 

Glosoj

 

Raŭmismo: Esperanto-kultura tendenco emfazanta la internajn valorojn de Esperanto

kaj la gravecon de individuo (ankaux) en la E-kulturo

 

UnivEspASo, Univespaso – UEA (elparolinda substantivo, kiu finigxas je -o).

 

UEA – Universala Esperanto-Asocio

 

junuliĉo - dokumenteble virseksa junulo, ofte egalrajtema kaj fiera

 

 

-----------------------------------------------------------------------------------------------------------

EVO-DEVO

aŭ Eva kantarto

 

 

 

Evo kantas ege arte,

ŝi instruas lerte ne

perdi spiron kantomeze,

ŝpari spiron longe tre.

 

Evo iam ofendiĝis,

ve, ofendis Evon m i,

prirakonti tiun scenon,

eble havas devon mi.

 

 

- Mi ne estas kantistino,

estas mi kant-artistin'!"

- Ki' kant-artistino estas?

artistin', kaj kantistin'!

 

Esperante ŝin distingi

estas tute simpla art':

antaŭfine, postradike

oni uzas art-on: art'.

 

SOLVOJ

(NE POR MUS')

 

 

La unua zolvo estis malbona.

La dua zolvo estis malbona.

La tria... estis la s o l v o.

 

La s o l v o estis bona.

 

La tria solvo estis bona.

Tiu solvo restas bona.

 

Diru okfoje: solvo

solvo, solvo, solvo,

solvo,

solvo,

solvo,

solvo.

 

Jen la zolvo.

Ĉion eblas ja zolvi!

Vi devas.

(Morale.)

 

 

----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Lingva problemo de hungara aŭtobuso

(AŬ SE IKARO IKARUS)

 

 

En la buso Ikaro

sidas griza musaro,

Se Ikaro Ikar-us,

sidus en ĝi sola mus',

Sed Ikaro Ikar-as,

do ensidas:

musamas'.

 

 

----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Bolaĵo

nomas sin

Blazio

 

Jen mi nomas min Blazio,

kvankam estas mi Bolaĵ’,

ja Bolaĵo estas por mi

tutkonvena blaziaĵ’.

 

 

Se mi nomas min Blazio,

tio estas...simbolaĵ’.

Se mi nomas min bolaĵ’, do

ja komprenas sin Bolaĵ’.

 

 

Balázs estas ja leginda

tre simile al Bolaĵ’

aǔ prefere tute same

laǔ la propra memvolaĵ’.

 

 

Certe estas mi nomado,

kun rajtet’ de sinnomad’

kaj samsence, min-nomado

stas mi-rajt’ de mi, nomad’

 

 

Klare, pjas mi ja nomado

kun rajtet’ de sinnomad’

kaj samsence, min-nomado

pjas mi-rajt' de mi, nomad’.

 

 

Panonia Johaneto

gloravide nomis sin

iam Janus, ĉar latine

li tre ĝue distris sin,

 

Mi ne dubas, ke li Janĉis

kiam venis la okaz’,

sed li por mi Janus-iĝis

jen radik-e en ĉi fraz’.

 

 

Ni ja estas temp-markitaj

rajtas vi moderni pli,

pri voknomoj plu insisti

rajtas vi, ŝi, li – kaj mi.

 

 

GLOSOJ, NOTOJ

 

Mi rimarkis, ke kelkaj malŝatas mian uzon de esperantigita nomo, mian manieron

de nom-adapto. La supra strofaro estas reago je tio. - Mi konscias, ke nomo-modoj

kaj nomuzo-modoj tra la historio ŝanĝiĝadas: en la mil naŭcent sesdakaj, sepdekaj

jaroj kaj pli frue oni havis pli da esperantigitaj nomoj, ol nuntempe. Laŭ mi, oni rajtas havi

plurajn nomversiojn. Kiam oni uzas viajn nacilingvajn karesnomojn: ankaŭ tiam oni uzas ne

vian nomon "lau polica dokumento", sed nomon kiun vi kaj viaj parencoj, amikoj akceptas,

 

---------------------------------------------------------------------------------

Balázs – hungara ekvivalento de Blazio

Blazio - Esperanta nomo, kun z meza (ne s) kaj akcento sur la antaulasta

silabo

pjas – Pjaspa ekvivalento de la Esperanta (nur) kopula verboformo

estas, uzata fakultative kun samtempa uzado de *estas*.

Pjaspo - esperantido de Blazio VAHA, n.s. Balázs, WACHA

n.s. - neadaptita skriboversio de nomo

stas - porokaza versio de estas (prenita de ĵorĵ’ lagranĵ’).

Ianus Pannonius - Hungara renesanca poeto, verkadinta

latine; 1434 – 1472

http://hu.wikipedia.org/wiki/Janus_Pannonius

 

Notoj

1) En Pjaspo estas valida cxiu formo, kiujestas valida en Esperanto

2) Pjaspo havas ankaux sintagmo-tipojn, vorto-specojn kaj vortojn, kiuj en Esperanto ne validas.

-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

KOLOMANO KAJ STEFANO

----------------------------------------------------------------------------------------------------------

Skribis iam Kolomano

misasertas ja Stefano...

k i o propre estas verbo

li deklaras "el katedro".

 

Mi ja, Kolomano, vane

min esprimas mens-penetre

oni taksas pli altrangaj

la deklarojn elkatedrajn.

 

Verk-reagis tuj Stefano,

oni traktas kun profano

jen, aferojn ne studatajn

kun mis-citoj ja sendataj

Oni laboru

ja science,

fakt-respekte

plej esence.

 

Kolomano

kaj Stefano

instruadis

respektadi

nin mem bele

reciproke,

sen spit-veko,

senprovoke,

sen esprimi

nin tro-moke,

studi l' lingvon

klasikulan,

ne atenti

pikon kulan.

 

Notoj

 

1) "Kolomano" memorigu vin pri Kolomano Kalocsay

(elp. kolomano kaloĉai)

 

 

2) "Stefano" memorigu vin pri István Szerdahelyi

(elp. iŝtvan serdaheji)

 

 

 

-------------------------------------------------------------------------------------------

Frumateno inter mezepoko kaj nova epoko

 

 

Ne eblas kredi,

tamen eblas ami

estanton bona,

estunton bona.

Je sesa senso

trovos vi la sencon.

Por trovi sencon

vi bezonas senson.

 

-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

DEMANDO PRI KONSCIO

 

Ho, Eŭropan konscion

prideziri ja eblas,

prielekti ne eblas.

 

Ve, Eŭropan konscion

privoĉdoni ne eblas,

ĝisatendi... ĉu eblas.

 

Vi Eŭropan konscion

pripesadi jam provas,

pripensadi ja povas.

 

Homarano prirevas

Amerikon, Azion.

proprateran

azilon.

 

Oj, Eŭropon kontroli,

plibonigi, priprovi

eblas, indas...... provindas.

 

Mi province sopiras,

kion mi mem ĝisiros?

Se mi iros, mi miros.

 

Ĉu mi tion papagu?

Nu, papagi

ne indas,

Do ni agu,

ekagu,

---------------------------------------------------------------------------------------------

Pjaspa teksto malnova:

 

Teksto je "se-vi-se-mi"

 

Se vi siro

deziros

Se vi pastro

nin benos

se vi moŝtoj

permesos,

se vi ĉefoj

bonvolos

se vi ustoj

kunvolos,

se vi mogoj

helpetos

se vi teŝko

ĉeestos

se vi paŭko

kunfestos

se mi semi

ne pigros -

ni komencos labori

 

GLOSOJ:


siro - (alparolata) tre altranga, respektata sinjoro (ekz. regxo)

usto - pronomsubstantivo pri (alparolata, t.e.) dua persono,
kun ŝato, amikaj sentoj, kun tono de proksimeco

mogo - pronomsubstantivo pri dua persono, kun distanco fremdeca,
kun tono ne nepre respekta au iom malrespekta

vi usto(j) - vi amiko(j), amikino(j), geamiko(j), persono(j)
ŝatata(j), anime proksimaj)

vi mogo(j) - vi (eble nekonata(j, ne aŭ ne nepre ŝatata(j), pli malpli
fremdaIj)) viro(j) au virino(j), sinjoro, sinjorino, gesinjoro(j), kun tono distanciga

teŝko - pronomsubstantivo pri dua persono, virino, kun ŝato kaj amikaj
sentoj

paŭko - pronomsubstantivo pri dua persono, viro, kun ŝato, amikaj
sentoj

pigri - esti, montriĝi pigra, maldiligenta; maldiligenti,

Notoj:

 

1) En Pjaspo estas valida ĉiu formo, kiu estas valida en Esperanto

2) Pjaspo havas ankaŭ sintagmo-tipojn, vorto-specojn kaj vortojn, kiuj en Esperanto ne validas.

3) La teksto unue aperis en Debrecena Bulteno, poste cxe la retklubo Kreado..

4) usto, mogo. estas pronomsubstantivoj de dua persono, uzeblaj nur kune

kun persona pronomo de dua persono, por pliigi redundon kaj por nuanci rilaton.

 

© Published at 12:44 / 8 comments / 287 visits
This post is public

July 28, 08

Malserioza poemeto / Vetero en Akvinko...(ripetata) / Tomlandilo (ripetata)... Ktp.

 

 

Malserioza poemeto


 

Ho nin kelkajn manipulas

tro facile, vi Francisko!

tamen Adalberton mokas

tro facile, vi,  Anglisko!.

Ino Bert  ja  inter opoj

organizaj trovos solvon

provizoran, ĉar ŝi donos

al vi ajnaj  sortpulvoron,

sorĉpulvoron al ni ajnaj

donos ŝi tuj provizoran.

 

VETERO EN AKVINKO

 
Varmegaĉ'   estas pasinta
 kaj aer' de l' freŝa  vento
 estas pli ol enspirinda:

sekvas reensipra tento.

 

Notoj:

1)pli frue che  la retklubo Kreado.

2) Akvinko estas parto de Budapesxto kun Romia ruinurbo, bela loko cxe Danubo.  

--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------


Monday January 28, 2008 at 03:19PM  

 

TOMLANDILO

 

LERNEMA PRI TAJP-MUZIKADO

 

Mi jam havas, dank-al-die,
 
iom bonan tuj-kantilon,
 
sed ne havas provizore
 
oportunan Tomlandilon.

 
Aĝon havas mi... konkretan,
 
havas mi jam eĉ  klavaron,
 
orgenludi mi scietas...
 
mi bezonus plusan jaron,

 
por ellerni la kvarfingran
 
tajpteĥnikon plej konvenan,
 
kaj Tomlandi komputile
 
ion de stultaĵoj plenan.

 
 
----------------------------------------------------------------------------------------------
 
Glosoj, notoj
 
 
Tomlandilo... aparato konsistanta
el komputilo kun programo de
muzikskribado kun kompletigo
kiu transformas komputilklavaron
en muzikilon.
 
 

E.s. - Esperanta skribo,
         Esperanta  skriboversio
 
n.s. - neadaptita sirkboversio, nacilingva skriboversio

havi ..... pli-malpli: posedi, disponi pri ks.

kaj .... konjunkcio
 
   1) inter samfunkciaj frazelementoj

                1.1. inter vortoj
                1.2. inter sintagmoj
    2) inter propozicioj

    3) inter frazelementoj kun sama referenco

 
    4) inter frazelementoj kun diversaj referencoj,  sed en simila sintaksa pozicio

    5) kun plusa signifo

komputilo (novvorto)... komputoro, komputero

Konsultu la noveleton
 
*Ĉu vi scipovas ludi Tomlandilon*,
verkon de Luiza Carol, aperintan
en Beletra Almanako,
N-ro 1 (Septembro 2007,
paĝoj 6-i2).

Redaktas: Jorge Camacho,
Probal Daŝgupto,
István Ertl


Glosoj
 
1) Preskaǔ ĉiu el ni havas plurajn  nomojn kaj plurajn nomversiojn, eĉ se ne  ĉiu el ili estas
   registrita.
 
2) Ne ĉiu el ili  estas ĉiam  laǔmoda.

3) La poemo aperis unue ĉe la retklubo Kreado. 
-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Balancante, balancate...

por infanetoj kaj plenkreskuloj

 

Melodio:

so(l) mi

so(l) so(l) mi,

so(l) so(l)

mi mi

so(l) so(l) mi

 


Blancante infaneton gepatroj kantadas:

 

Tien!

Tien

ĉi!

Tien,

poste

tien

ĉi!

 

Gardu,

gardu

vin!

Ek-

vi-

li-

bra

te-

nu

vin!

 

 

Tien!

Tien

ĉi!

Tien,

poste

tien

ĉi!

----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

 

Ne-pagi-pove

Plendoj de esperantisto eble pola

(Poemeto el tempo pasinta)

  

Se mi havus monon multan,

veturadus al kongres',

kongresetoj, konferencoj,

mi agadus kun sukces'.

 

 

Mi admirus kongresurbojn,
 

kaj aliĝus al agad',
 

kiun oni organizas
 

kontraŭ pri-Espa blagad'.

 

  

Mi emfazus mian temon,
 

kiu estas la sentem',

rekomendus ĝin preferi

kaj min trafus elektem'.

 

 

Mi substrekus mian pravon

inter limoj de la dec',

rekomendus novan specon

mi de l' internaciec'.

 

 

Mi uzadus Esperanton

buŝe, buse, strate eĉ,

malaperus el mi, klare,

la minuskompleksa streĉ'.

 

  

Sed mi monon havas nur por

vivi en la propra hejm',

kaj paroli nur p r i Espo,

aŭ protesti ĉe la SEJM'
 

 

 

 Venos al mi el Triesto

pagipova samlingvan'!

Venos ja hejmveturante

usonano-kongresan'!

 

 

Mi parolos Esperanton

de vespero ĝis maten',

kaj uzante vortareton,

mi parolos sen katen'

 

 

 

Mi uzados Esperanton

buŝe, buse, strate eĉ,

reaperos en mi, klare,

la minuskompleksa streĉ'!

 

----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

 

Malbonkanto


Ĉu mi estas malbona,
ĉu mi estas mava tre,
aŭ mi estas malica?

Ĉar mi estas malica,
eble epstas malbona,
kaj kelfoje eĉ mava!

Ĉar mi estas malica,
eble pjas mi malbona,
mi ja estas eĉ mava. 

Se vi vutke drinkados,
nepre vi tutmaviĝos
fine eĉ ne moviĝos

Do vi povos pripensi,
kiel pansi plu vundojn,
se vi vendas nenion. 

 

Glosoj:


malbona - mava
mava  - malbona 

malica - (iel tre) malbona, malbonintenca, malbonega, insidema ks.  

kelfoje - erartajpa versio de kelkfoje


vutke  - vudke

vudke - je vudko, je vutko 

epstas - estas (hazarda eraro)

pjas - estas (pjaspa influo)

 

 ---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

 

© Published at 21:00 / 2 comments / 176 visits
This post is public

July 30, 08

Zsé

Iktelen  és éktelen  magyaros eszperantós

versikék arról, hogy a "zsé"  

- az "ĵo".

 

Az első


ázok ázok megázok
zsákon ülök, lazsálok,
zsákon ülök, lazsálok,
ázok, ázok, megázok

Ázsok, ázsok, meg... ázsok.

 

Ázok, ázok, megázok.

iktelenül megázok,

éktelenül megázok

retttentően megázsok. 

 

Ázsok, ázsok, meg ázsok,

aĵok, aĵo-k meg  aĵok  

aĵok  aĵok meg aĵok

aĵok  aĵok leg aĵok

aĵo(k)  aĵo  meg aĵo,  
aĵo(k)  aĵo meg aĵo,
aĵo(k)  aĵo(k) leg aĵo.

aĵo  aĵo  meg aĵo,  
aĵo(k)  aĵo legaĵo, 

... estu bona legaĵo


la duopo zs en ázs
estas certe nu ĵ -o,
scias Balázs kaj bolaĵ
diras tion Blazio:

Fino de la blaziaĵ'.

 ------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Mi a teendő?

 

A jé az jó.

a zsé - az zsó.

Rövidebben is lehetne,

ha az ember zsót tehetne. 

Nem zsozsó, a zso zso.

A háztető

rátehető.

Így a jó

zsóra fordul,

nem baj,

ha az o

óra fordul.

(Bár rövidebb a jobban,

mint a csak jóban).

Majd kijavytjuk.

Majd kijavítjuk.

 

 

© Published at 15:40 / 5 comments / 70 visits
This post is public

July 31, 08

Maria Sandelin

 

Mi estas trovinta ĉe Joŭko Lindstedt (dankon al li!) tre bonan blogon. 

 

http://mariasandelin.livejournal.com/

© Published at 20:29 / 5 comments / 74 visits
This post is public

( 13 posts )