William AULD:
AL NOVNASKITA NEPINETO
(EL "Neenlibrigitaj poemoj")
1986
Etulino, Etulino
Ave mi salutas,
Kaj ĉe pordo de l' destino
Amon al vi ŝutas.
Trans la pord' atendas ĉio,
Plena korb' da emocio:
Paŝu vi kun energio,
Ja la vivo krutas!
Sed survoje al la alto
Dum la granda peno
Vin subtenu korekzalto,
Ne malhelpu spleno.
En mallum' ne kaŭru honte!
Spertu vigle kaj volonte,
Brava laŭ sinteno!
Send a message
Search for members