Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Bala'zs) Published on July 13, 2008
by Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs)

Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs)'s blog

Browse posts
Mi citos el "Prezento": ... krucversio... (Jorge Camacho)
Posted on July 24, 2008
2 comments (latest 2 months ago)
Poemeto de L. KÖRMENDI, tradukita de T. PAPP / Aliaj legindaĵoj
Posted on July 20, 2008
2 comments (latest 2 months ago)
Olda poemeto, alia
Posted on July 16, 2008
Informo pri numero de revuo, kun danko al la redakcio
Posted on July 13, 2008
3 comments (latest 2 months ago)
Malnova, bela Oldaĵo
6 comments (latest 2 months ago)
Pensis mi pri Litomiŝlo kaj mi tajpis poemeton de Karolo PIĈ
Posted on July 12, 2008
Aginjo estas informata pri IPERNo. (Dume mi tute ne propagandas esperanton, nek ipernition)
Posted on July 10, 2008
2 comments (latest 3 months ago)
Meblistiko... Sorobano... Buoteksto
Posted on July 9, 2008
Frazoj por mia patro
Posted on June 30, 2008

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 129 visits

Malnova, bela Oldaĵo

Sunday July 13, 2008 at 05:25AM

BONAN MATENON,  MAJSTRO 

 

Bonan matenon, Majstro! Sidiĝu, mi petas.

Kiel vi fartas post tiomjara malvivo?

Bonvolu fumi. Nu, vi certe enketas

pri la Movado, kaj l' nuna perspektivo?

Nu, ni laboras. Sed -- vi scias — la homoj

estas inertaj, altaj estas la baroj.

malfavoras l' epoko; militoj, pogromoj

minacas; nin ignoras la registaroj.

Jes, jes, en via tempo, estis simile;

vi tamen ne povas kompreni, kio nin frontas --

atingi I' orelojn estas malfacile,

kaj kiam la homoj mokas nin, ni hontas.

Nu jes, vi multe oferis. Ni mem kelkfoje

donacis kelkan monon, sed ni malriĉas.

Ne pensu, ke ni nenionfaradas survoje!

Al -ata-ita ni multe da tempo dediĉas!

Mi diris, ke per ignoro stulte obstina

la registaroj aŭskuiti nin rifuzas?

Eĉ pli malbone — la registaro ĉina

por siaj propraj celoj la lingvon uzas!

Ni lernis la lingvon, kaj kiam ajn ni kunvenas

ni krokodilas ... Kio? Ja nacilingve

babili. . . Ĉar komencanto ne komprenas,

kiam ni Esperanton parolas svinge.

Nu, Majstro, estis agrable ... Ĝis la revido;

ĝojos pro via vizit' la samideanoj.

Vi povas reiri la tombon kun forta fido,

ke via afero troviĝas en bonaj manoj.

  

Wiliam Auld (*1924)

 

 Blazio: mi estas kopiinta la poemon el Informilo 4/2004. Mi iom modifis tion kauyla volumo En barko senpilota,   1987, p. 451

6 Comments / add your comment?

Jozefo Horvath says:
Ni bezonas pli ofte rigardi en nian kaj aliulan spegulon. Dankon, Blazio!

Jozefo Horvath
Posted 3 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Dankas mi, vin, Jozefo!
Posted 3 months ago. ( permalink )
Jacek says:
Mi ne konis antaŭe ĉi-tiun poemon-interbabiladon...Bonega eco ĝi estas! Per simplaj rimedoj ĝi majstre desegnas la bildon de malforto, inertio kaj stagnado de la Movado. Eble pli bone estus, se majstro ne vizitus la Hodiaŭon, plenan de kaoso, fi-agoj kaj malbono. Eble estus pli bone por Li...
Posted 2 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Ttre ĝojigas min via opinio! (Mi ja same kiel vi, ne ĝojas pri la stato, kiun Auld pripentras).
Posted 2 months ago. ( permalink )
Anna Karlik says:
Kara Blazio!
Kiel mi konas vin, la Majstro povus esti kontenta, trankvila pri Esperanto, dum vi vivas.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) replies:
Kia lauxdego! Dankon!
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.