Amarumo
(fantaziaĵo)
Volus simple mi bieron,
sed vi volas tuj amaran!
Trinkus ian ajn mi vinon,
sed vi volas... preferatan.
Mi ne volas trinki rumon,
rumon ankaŭ vi ne volas,
nunon ni ne fuŝu rume,
ni bonaĵon trinku kune.
Jen mi trinkus jam likvoron
vi insistas pri: bitero
volus mi... nur tuj guteton,
vi insistas pri litero.
Oŭ kej, o kej, okej, amen,
estu laŭ la elektemo
de vi, kiu mastre majstras
pri ĉi grava trinko-temo.
Glosoj
oŭ kej - bonege, mi konsentas, ĉe Karolo PICX
okej - o kej
o kej (Beritlo Wennergren Plena Manlibro de Espernta Gramatiko, 2005, p. 316) - tre bone, estu
tiel, konsento
amen - estu tiel, tiel estu, estu
translate into English
Send a message
Search for a member