sed min ne tre ĝenas tio.
Empation havu vi,
poste mi komprenos vin.
mankas al mi ankaŭ scio,
kie dondas empati',
sed... ne ĝenas min sensci'
pri la lok' de empati'.
Ecas empati' ja bela
kiel feinet' fabela.
Kvankam mankas al mi sci' -
eblas ja konversaci'
pri la ec' de empati'.
Kunimagas mi, kunsensas,
kunpensemas mi, kunsentas...
Mi min sentas kvazaŭ vi
estus mi... sed empati'...
Estas plu malklara ĝi.
Entas ja poem' ĉi aĵo,
plumpa ecas certe ĝi
temo ĝia entas klare
nekonata empati',
Ĉu do giptas empati'?
Ĉu ekzistas empatio?
Se jes kio entas tio?
Kia ecas ĝi kaj fine
kie dondas ĝi senfine?
Estu la fin' empati'.
---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Glosoj
empatio - mi ne scas, kio ĝi estas, eble kapablo imagi sin en situacio de alia persono
dondi - esti, kuŝi, stari, pendi, flosi. ŝvebi, okupi spacon, okup(ad)i lokon, troviĝi, lokiĝi, situi,
esti trovebla
gipti - ekzisti, haviĝi, esti entute (sinomino de ekzisti en pjaspo)
eci - esti ia, havi certan econ; alternativa kopulo por adjektiva predikativo en pjaspo
enti - esti io, havi la ĉefan karakterizon esti io; esti io laŭ baza aŭ emfazata
karakterizo; alternativa kupulo pri substantiveca predikativo en pjaspo
pjaspo - speco de esperantido, kiu enhavas ĉion, kion Esperanto enhavas, sed ne nur tion.
plumpa - maleleganta, misforma
Por komparo, jen tekstoj, kiuj enhavas mencion aŭ aludon pri empatio. Dankon al iniciatintoj, prilaborantoj de Vikipedio ĝenerale kaj de la Esperanta Vikipedio, kaj al kontribuintoj de la citataj tekstoj:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Personocentrigita_psikoterapio
Send a message
Search for a member
Stelo says:
Do, vi ne scias, sed vi uzas
kun empati' min konfuzas .....
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
empatio estas termino, komunuza Esperanta vorto aŭ ĝi ne estas Esperanta vorto. Mi pensas, ke ĝi estas relative malofta, evitebla vorto, tamen ĝi jam okazas ekzemple en pluraj psikologiaj kaj pedagogiaj artikoloj de Vikipedio, laŭ miaj memorspuroj. Ĝi eĉ estas uzita
en artikolo pri la Asperger-sindromo.
Amike
Blazio
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 5 months ago.
Thierry Salomon says:
http://asperger.freehostia.com
kun multaj filmetoj en diversaj lingvoj (ankaŭ hungare)