Dum la Esperanto-festo, laŭ deziro de Zamenhof mem, oni devus festi
Esperanton. Malgraŭ la deziro de Zamenhof, oni kutime esprimas
respekton precipe al li, je skalo inter agnosko kaj adoro. En Hungarujo
kelkaj generacioj de esperantistoj flegas ankoraŭ vivajn rememorojn
pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay, kelkaj el ni eble ankaŭ pri
William Auld. Supozeble ĉiu el ni povas rememori nur verkojn de
Antoni Grabowski, neniu... la personon mem.
Kion do oni recitu memore al Zamenhof kaj memore al Kalocsay? mi demandis min,
demandite de aliaj. - Venadis al mi ideoj, eble forĵetindaj... Mi demandis poste ankaŭ aliajn personojn.
Kaj mi komencis konsideri ankaŭ la pli vastan kampon de "poezio pri poezio" kaj
"poezio pr i Esperanto". Pri la unua (suba) poeziaĵo atentigos min Júlia Vasszegedi (elp. vaŝsegedi
aŭ voŝsegedi):
---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Kálmán KALOCSAY
(elp. pr. kaloĉai/koloĉoi)
Naiva poemeto
(Je la naskotago de Zamenhof)
Blondaj, brunaj homoj junaj
Kun ŝaŭmanta vigla sang'!
Kantu ĥore, ĝojsonore
Festan kanton via lang'!
Kaj, grizuloj! junaj bruloj
Revekiĝu en la sin',
Kaj prudento, juna sento
En vi frate miksu sin.
Man' en mano, ĉiu ano
De la frata societ',
Faru ĉenon, datrevenon
Festsalutu kun ridet'!
Tag' de nasko! mia tasko
Estas: krii kun fier',
Ke donacon: sanktan Pacon
Vi promesis por la Ter'.
Hom' de Bono! per festono
De la am' ni gloras vin,
Hom' de Amo! ni en flamo
Danke rememoras vin.
En la lukto ĝis la frukto
Majstro, helpu per spirit',
Ke per veno de Kompreno
Pacon donu pacmilit'!
(1921)
http://egalite.freeweb.hu/kalocsay/streĉ/naiva%20poemeto.htm
|
William AULD
(ŭiljem old?):
La infana raso
(Dankon al Markus SUNELA, pro la enkomputiligo!)
XVIII
Ne estas fido nur. Subtenas faktoj.
Lingvo estas socia fenomeno,
kreaĵo de sociaj intertraktoj,
kaj ĝin modifas la ŝanĝiĝa sceno.
L' epoko ne maturas. Sed bezonon
jam sentas kelkaj, kaj bezono trovas
sian rimedon, la precizan konon
alprenas. Kiu volas, tiu povas.
Kaj dum ekzistos la bezon', ekzistos
la esprimilo («ne por la futuro» —
ne, tamen eble ankaŭ mi asistos).
Ĝi estis revo pela. Kaj aŭguro.
Li sciis, kompreneble: «post centjaroj» —
ars longa... ho, sed vita estas brevis;
ĝi daŭras tikon de la okulharoj,
kaj ĝi ekzistas nur se oni revis.
La revo estas ĉio. Kaj kuraĝo:
ĉar revas nur la kuraĝul' unika.
Perdiĝas mil kaj mil pro la ĉantaĝo
de l' ĉiutag—a, mora, hermetika.
Li sciis. Kompreneble. Kaj li fidis,
kaj per la fido fakte movis monton.
Miraklo? Ne; faktoroj koincidis,
kaj frua nuno naskis la estonton.
«...post ĝi ne estis plu la sama», sorto
kompensa de l' pelatoj kaj stranguloj,
la sola, lasta spito kontraŭ morto
(la malproksima grako de klanguloj).
Nur tion li ne sciis, en mallumaj
tagoj de Varsovio dummilita;
sed tro malfrue estas, en krucumaj
horoj, bedaŭri pri la kub' ĵetita.
Faktoroj koincidis; nu, ekzemple,
la Proverbaro. La hazardo trafis
detale, certe, kaj, finfine, simple,
kaj dekses permesaĵojn paragrafis.
Kaj rigor vitae ĉiam ĝin minacas? —
sed ne dum ĝin bezonas societo.
Kio kontenton al postul' donacas
ne estas ludo por la kabineto.
Kio naskiĝis en la familioj,
en milionaj tribaj komunumoj,
kaj kunfandiĝas trans periferioj
kreskantaj pro produktoj kaj konsumoj,
atingos unuecon. Malaperos
neniam nia orfa idiomo
(ĉu jes aŭ ne la mondon ĝi konkeros)
dum volas kompreniĝi hom' kun homo.
Preskaŭ timige... senutilaj konoj...
la homnaturo estas origine...
Alea iacta, pasis fanfaronoj,
nepras la vojon iri jam, obstine.
SUR UNU KORDO
de Antoni GRABOWSKI
(Defendo de l' rimo)
|
Sur lir' dukorda, diris oni,
Ne eblas rima son', kaj jen
Pro tio devas takt-bastoni
Antikvajn ritmojn Lafonten'.
Do mi demandas ridetante,
Ĉu ne aperos ankaŭ sen
Ornama rim' estrin' de Dante,
Vestite en ĥiton' au ĥlen'.
Dukorda liro? — Tial zumi
Kaj tinti adasiste mem
Mi devas? Kordojn havas du mi,
Sed fingrojn kvin por kord-ekprem'!
Dukorda lir' ne igas fini
La kanton, se nur en lernej'
De l' granda majstro Paganini
Ni studis diligente plej.
Ŝiriĝis kord'!... Apollo punu
Liriston, se ne scias li
Ludadi plu, sur lasta unu
en tri-kvin-sep-a pozici'!
Senrima kanto estas por mi
Flor' sekigita sen odor',
Aŭtun-arbar' iĝanta dormi —
La muzikistoj flugis for.
Jen fluis riveret' antaŭ mi,
Sed marĉon formas nun, kaj jam
Ne scias murmureti, ŝaŭmi;
Ĝin kovris ia ŝima skvam'.
Kun rimoj dolĉa kant', sen ili
Parol' senmelodia, ĉar
Kiel ĝi povas fajfi, trili
Kun najtingal' en arbetar'?
De l' rim' potencon konas ĉiu,
Ĝi muĝu, fulmu, tondru tuj!
Ekfrapu kor', okul' radiu:
"Antaŭen filoj de l' patruj'!"
Sur stel-standardo Majstro-bardo,
Skribante himnon, rimis ĝin;
Esper' sonoru al homar' do
Per rim' en teropartoj kvin!
|
-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
William AULD
(Ŭiljem old?):
BONAN MATENON, MAJSTRO
Bonan matenon, Majstro! Sidiĝu, mi petas.
Kiel vi fartas post kvindekjara malvivo?
Bonvolu fumi. Nu, vi certe enketas
pri la Movado kaj l' nuna perspektivo?
Nu, ni laboras. Sed - vi scias - la homoj
estas inertaj, altaj estas la baroj,
malfavoras l' epoko: militoj pogromoj
minacas; nin ignoras la registaroj.
Jes, jes, en via tempo, estis simile;
vi tamen ne povas kompreni, kio nin frontas -
atingi l' orelojn estas malfacile,
kaj kiam la homoj mokas nin, ni hontas.
Nu jes, vi multe oferis. Ni mem kelkfoje
donacis kelkan monon, sed ni malriĉas.
Ne pensu, ke ni nenionfaradas survoje!
Al ata-ita ni multe da tempo dediĉas!
Mi diris, ke per ignoro stulte obstina
la registaroj aŭskulti nin rifuzas?
Eĉ pli malbone - la registaro ĉina
por siaj propraj celoj la lingvon uzas!
Ni lernis la lingvon, kaj kiam ajn ni kunvenas
ni krokodilas... Kio? Ja nacilingve
babili... Ĉar komencanto ne komprenas,
kiam ni parolas Esperanton svinge.
Nu, Majstro, estis agrable... Ĝis la revido;
ĝojos pro via vizit' la samideanoj.
Vi povas reiri la tombon kun forta fido,
ke via afero troviĝas en bonaj manoj.
----------------------------------------------------------------------------------
Laŭ mi, ĝi estas proksima al ni, nunaj esperantistoj.
Interese, Auld iam diris, ke li volonte transskribus sian nomon, sed li ne povas, ĉar aliaj ne transsrkibas nomojn (kaj evidente ankau ne lian nomon).
Onidire oni ne bezonas transliterumadon, ĉar sufiĉas parenteza prononc-idiiko. Sed kutime ankaŭ prononcindiko mankas ankaŭ ĉe la nomo Auld [old]
Zamenhofa poemeto, facile lernebla, sed malfacile "intonaciebla":
Ho, mia kor'
de L. L. ZAMENHOF
Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor'!
Ho, mia kor'! Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor'!
Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado,
Ho, mia kor'! |
-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Se temas pri Kalocsay, eble plej interesaj por la publiko estas liaj tradukoj,
Estas tre populara kaj tre ŝatata de mi ĉi tiu ironia poemo:
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/Ezopa_Saĝo.html
Ezopa Saĝo
de KALOCSAY Kálmán
La ĉeval' kaj bovo ie
Ekdisputis energie
Pri l' merito
En milito.
Diris la ĉeval' incite:
"Eh, Malsprite
Estus dubi nian gloron
Kaj valoron.
La ĉevaloj
Al bataloj
Kuri ĉiam estis pretaj
Je l' trumpetaj
Sonoj,
(Iom helpis ankaŭ spronoj)
Kaj la ŝarĝon de l' kanonoj
Tra abruptaj ŝtonoj
Kiuj trenis?
Nur ni!" -- la ĉevalo henis.
Bov' respondis dum remaĉo:
"Ĉevalaĉo!
Vi ja vane fanfaronas,
Ĉar ni donas
Tamen la plej grandan servon! | Ja al si la cerbon
La marŝalo vane rompas,
Vane pompas
La kuraĝo,
Se l' furaĝo
Mankas.
Kaj al kiu dankas
La viandon la soldat' malsata?
Al la bovo malŝatata!
Via gloro sole ŝajnas,
Ĉiun venkon bovo gajnas."
Paŝtis sin melankolie
Ankaŭ la azeno tie.
Ĝi malplaĉe aŭdis,
Ke sin ili laŭdis.
Ĝi iais
Kaj balais
La aeron per oreloj,
Kaj ekkriis: "Bagateloj!
Jen la vero:
Sur la tero
Se azenoj ne amasus,
La milit' eĉ ne okazus!" |
SONORILLUDO
de KALOCSAY Kálmán
El Streĉita Kordo
Vespere, en kor-bora, dolora monotono,
Subite, jen, eksonas la sonorila sono
Kun frapo řemanta,
Kun muřo tremanta.
La frapoj ekbruas, fenestron ekskuas,
Kaj milde ekfluas muĝado, la sorća.
Ho, son' sonorila, vi, tondrosimila,
Kaj tamen trankvila, ravanta kaj dolĉa!
Doloro en koro sveninte dronanta
Sufokas, mi vokas al bronzo sonanta: |
Ho, svingu la langon,
Vi, tondre batanta!
Lamento giganta
Traringu la landon!
Priplendu la honton
De mondhekatomboj,
Per plendo pri tomboj
Ekfendu la monton!
Estingu flamlangon
De l' monstro malinda,
Longunga kaj blinda,
Sorbinta la sangon!
Atingu la fundon
De l' koro profunde,
Ĝi sangis abunde,
Do vindu la vundon!
Ho, ringo de kantoj,
Do fondu la Rondon,
Do fandu la mondon
En rond' de amantoj! |
Sorĉbata, dolĉflata sonoro min levas,
Pri l' flamo de l' amo flagranta mi revas:
Ke festaj fajrolangoj disflugas tra la landoj,
Ekruĝas la vantoj en fratĉirkaŭpreno,
Kaj frate, en rondo solena, tra l' mondo
Ekmuĝas la ondo de l' Kant' pri Kompreno...
Sed ve, jam lastĝeme,
Kaj lace, kaj treme,
Kun mortadanta muĝo forsonas bronza sono,
Kaj kaptas min denove dolora monotono... |
Vizitu la kolekton de Don Harlow:
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.html
------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Poeziaĵo, pri kiu atentigis min Julia VASSZEGEDI
(elp. vaŝsegedi aŭ voŝsegedi):
Martin STRÜMPFEL:
Pri KOLOMANO KALOCSAY
Ve! ne sufiĉas miaj fortoj,
Por Kalocsay nur imiti.
Mi sen sukceso devas ŝviti,
Dum li ĵongladis per la vortoj.
Kun ĉian novaj vort-kohortoj
Li scias enuigon spiti.
Ve! ne sufiĉas miaj fortoj
Por Kalocsay nur imiti.
En siaj gramatik-retortoj
Li povis tutajn lingvojn friti,
Samtempe tamen kanti, spriti,
Gratuli lin per m i a j kordoj,
Ve! ne sufiĉas miaj fortoj! .
(el la volumo de Ada CSISZÁR:
EN SUPERLATIVO,TRIOBLA DATREVENO DE KÁLMÁN KALOCSAY)
----------------------------------------------------------------------------------------
--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Kolomano
En silabo akcentata
revas eble li... pri ord'.
Kolomano Koloĉoi
kaloĉai, kaloĉaj,
Kálmán... ĉu de Kalocsay?
onidire: Kaloksaj...
ne insistas li... pri l' nomo
nur pri normo eĉ pri rim',
li krom rim' instruas ritmon:
Ankaŭ ritme eblas krim'!
Li sin sentis en izolo
kaj poeto sen popol',
kiu verŝas versojn, rimojn,
kvankam mankas legi vol'
[ja lernintoj-alfabeton
ne tuj emos legi... "lin",
ion... iun tiom fajnan
malgraŭ eĉ... lego-rutin'].
Fakte... estis li legata,
li legata estas plu,
ne estante tut-legita
en la tomb' li... revas plu.
Li longigas la vokalojn
kiam mankas konsonant',
asonance nin konsolas
jam v o k a l a longo-ŝanc'.
Al vi kelkaj ne tro plaĉas
lia muzikama ord'.
Tamen tordas ordon lian
eĉ misakcentata vort',
pensiganta plibonaĵojn
en sliabo akcenta:ta.
Blazio VAHA (n.s. Wacha)
--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Zamenhofaj humornuancoj en kaj ekster Litovujo
|
Kiam li ne emas ege
Lazarante Ludoviki,
li kelktempe Zamenhofas.
Tia estas Zamenhofo,
la Semkorta geniulo!
----------------------------------------------------------
Blazio VAHA dankas pro pli frua ret-publikigo de la supra poemeto amikon Cezar:
|
---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
EDWIN DE KOCK:
Al KÁLMÁN KALOCSAY
Ofte mi vin pripensis, ofte legis,
sed ne ĝis nun korrekte kiel homon
alparolis, ĉar ĉirkaŭ vin renomon,
mitojn kaj kulton la jardekoj tegis.
Mi do kun la admir’ koleron flegis
vin vortmartele, kiel epitomon
de idoligo, celis; kaj vian Romon
Danuban – tro dikteman – protestegis.
Sed mense mi hodiaŭ reaŭskultis
versojn far vi, kaj kiel multe, hante,
vi en amara horo plorsingultis.
Mi tiam estis knabo, sed konstante
respertas, nune, tian troizolon;
do dankas ĉi lamenton, ĉi konsolon.
25. 6. 1969
"Fadeno" el generacioj: de Edwin Kock estis knabo, kiam Kalocsay estis (jam) matura poeto. Kiam
de Kock verkis ĉi tiin poemon, mi kaj la knabaro de mia generacio en Hungarujo... soldatservadis,
ni estis junaj, mi la unuan fojon trarigardis lernolibron de Julio Baghy, kiun mi ja ne konis,
sed kies kunvivintoj ankoraŭ vivas nun, ekzemple d-ro Ludoviko Molnár ofte rakontas pri li...
William Auld [(Ŭiljem old?]:
VERKETI, JES
"Jam mute kuŝas la septuba fluto"
(Gy Reviczky)
Verketi, jes, eĉ multaj tion faris,
riĉigis nin per unu volumeto
kaj poste silentadis (Kial ne, do?
la mondo surdis kaj komprenon ŝparis).
Sed vi, dum tridek jaroj vi lojalis
(pro am'? konvinko? kutimiĝo? kredo?)
al la solena voto de l' poeto,
kiel magneta nadlo al Polaris.
Kaj malgraŭ stulta stagno kaj envio
per senhezita mano de l' genio
priservis nin en volumar' impona.
Nun vi silentas. Ie en izolo
vi sidas sen ekstaz' kaj sen parolo:
Ĉi en ebura tur'? Aŭ kel' prizona?
---------------------------
G. Reviczky (REVICZKY Gyula [elp. revicki, d'ula, (djula aŭ eble ĝula): hungara poeto