Bloge tra la Azia Kongreso en Israelo

Konciza versio de la blogo
amri-esp.blogspot.co.il/2013_06_01_arĉive.html
kiu prezentas la historion de la 7-a Azia Kongreso, el la vidpunkto de organizanto, gvidanto kaj ĉiĉerono. Ekde la komenca fazo de la planado ĝis la fino de la postkongresa ekskurso. Vi estas bonvenaj (re)sperti la kongresan preparadon, programon kaj ekskursojn.

Antaŭ la Kongreso

Mi ŝatus komenci per letero de Jomo, kiun mi ricevis nelonge post la kongreso:
Saluton kara Amri !!
Mi ankoraŭ ne havis la tempon skribi al vi por danki vin pro la mirinda kongreso en Jeruzalemo. Ne gravas la pluvo, la etoso estis bonega, la diverserco de la originoj valoris, la ekskursoj ege interesaj.
La internacia vespero estis tute neforgesebla, eble la plej kortuŝa de mia vivo de esperantisto !!
Denove dankon,
Ĝis baldaŭ mi esperas (en Aŭgusto??)
Amike, j O m O

Multajn similajn mesaĝojn mi ricevis, rete kaj buŝe, post la Azia Kongreso kaj ĝia postkongresa ekskurso. Ili estis taŭga kompenco por tio kio estis verŝajne mia plej granda Esperanto-projekto, plej granda laboro, sed ankaŭ plej feliĉiga sperto. Eĉ pli malfacila ol la organizado de la Universala Kongreso en Tel-Avivo en 2000, ĉar tiam kunlaboris multaj personoj kaj instancoj, UEA, LKK kaj profesia vojaĝagntejo. La Azian Kongreson devus kunorganizi 4-persona teamo de ELI kiu dum multaj jaroj organizis la Israelajn Kongresojn – Josi, Esti, Nava kaj mi. Sed batis la sorto kaj en la jaro antaŭ la Kongreso, el tiu teamo efektive restis mi sola. Bonŝance mi ne estis tute sola – en la monatoj antaŭ la kongreso multe helpis Jehoŝua, Gila, Tsvi, Esti kaj Yael, sed grandparte mi devis fari multege – informado, reklamado, varbado, buĝeto, programo, ekskursoj, kongresejo, salonoj, gastejoj, artistoj, dokumentoj, kongresa libro, postkongreso… sed ni komencu ĉe la komenco.

"Ĉu Israelo troviĝas en Eŭropo?" estis la reago de pluraj aktivuloj de KAEM (Komisiono de Azia Esperanto-Movado de UEA) kiam antaŭ tri jaroj, novaliĝinta Esperanto-Ligo en Israelo (ELI) invitis la 7-an Azian Kongreson al tiu fora angulo de Azio: ĝis tiam la plej okcidenta Azia Kongreso okazis en Nepalo. Tamen, dum la 6-a Azia Kongreso en Mongolio en 2010, KAEM oficiale decidis okazigi sian sekvan Kongreson en la jaro 2013 en Israelo. En Israelo ni ekplanis kiel ripeti la pozitivan sperton de la UK en Tel Avivo, en la jaro 2000. La konstanta organiza teamo de la Israelaj Kongresoj komencis labori, kvazaŭ temus pri iom pli granda ol kutime landa kongreso. Por ne kolizii kun la UK kaj por eviti la someran varmon, la dato estis fiksita meze de aprilo (18-22.4.2013). Kiel kongresurbo ni elektis Jerusalemon, la plej turisme interesa urbo en Israelo. Tiu elekto ebligis oferti turisman kovron de la tuta lando ene de du semajnoj: antaŭ-kongreso en la norda parto, dum la kongreso duontagaj ekskursoj en Jerusalemo kaj apude, kaj post-kongreso en la Morta Maro, Eilat kaj Petra en Jordanio. En tiu turisma programo estis enplektita ankaŭ la kongresa temo: "ekologio de paco – kunvivado de homo, medio kaj naturo". Kiel distra teamo estis kontraktitaj Kajto, kaj denove Jomo, kiu sukcesege koncertis en la pasintjara Israela Kongreso. La bezono informi al la tuta Esperantujo spronis la rapidan konstruon de nova retejo por ELI en 2011. En la paĝo (http://www.esperanto.org.il/ak2013.html ) iom post iome akumuliĝis la informoj pri la Azia Kongreso: unua kaj dua bulteno, turisma programo, reta aliĝilo kaj listo de aliĝintoj.

Somero 2012: La turisma ministerio helpis presi la unuan bultenon. En la UK en Hanojo mi disdonis mil ekzemplerojn (poste centoj estis disdonitaj en la IJK en Hanojo, en la Itala Kongreso en aŭgusto kaj en la Internacia Festivalo en Germanio). En la hanoja UK mi prezentis la Azian Kongreson en pluraj programeroj: Movada Foiro, Azia agado, KAEM-kunveno kaj eĉ en la aŭkcio: la kongresa numero unu estis aĉetita de finna s-ino.

Septembro 2012. Reveninte al Israelo mi verkiis la Duan Bultenon kaj kalkulis la kotiztabelon. La baza kotizo (por B-landoj en la unua periodo) estis 200 eŭroj inkluzive ĉion: loĝadon, manĝojn, programon kaj ekskursojn). Komence aliĝis nemultaj. Ni antaŭvidis 200 partoprenantojn, sed ĝis la fino de la unua periodo (1.1.2013) aliĝis malpli ol 80.

Januaro 2013. En la Internacia Seminario ni okazigis Israelan Vesperon kaj tiuokaze varbis iom pli. Samtempe personaj kontaktoj kaj artikolo en la revuo Esperanto alportis pliajn aliĝantojn. La programon de la antaŭ- dum- kaj post-kongresaj ekskursoj mi preparis surbaze de similaj ekskursoj kiujn mi organizis en antaŭaj jaroj por la Israela Kongreso, sed multe plivastigis kaj riĉigis per la sperto de profesia kurso por ĉiĉeronoj.
Laŭ la modelo de la Israela Kongreso mi planis por la programo tri-partan skemon: en la mateno ĝis la posttagmezo – ekskursoj en kaj apud Jerusalemo, ĝis la vespermanĝo – kleriga programo (prelegoj) kaj post la vespermanĝo – arta kaj distra programo.

Februaro 2012. Iom post iom venis pliaj aliĝoj, sed ankaŭ pli da petoj kaj laboro. Mi verkis la Trian Bultenon kun provizora programo
www.esperanto.org.il/dosieroj/ak2013tria-bulteno.pdf
Daŭre venadis demandoj kaj petoj: transportado de la flug-haveno, tranoktado antaŭ- aŭ post la kongreso, invitleteroj… Ni provis afable kaj pacience respondi al ĉiuj.

Aprilo 2012. La kongreso proksimiĝas kaj la petoj fariĝas pli oftaj kaj urĝaj. Jam estas 150 aliĝintoj. Ankoraŭ. mankas Alta Protektanto. La oficejo de prezidento Ŝimon Peres (Alta Protektanto de la UK en Tel-Avivo en la jaro 2000) longe proksrastis la respondon sed fine afable rifuzis pro troa okupiteco. Mi turnis al la urbestro de Jerusalemo Nir Barkat, kiu bonŝance akcetis, sed petis proponon de saluta teksto. Mi verkis proponon, kiun la urba proparolisto iomete modifis.
Unu semajno antaŭ la kongreso. Necesas produkti kongresajn sakojn, Kongresan Libron www.esperanto.org.il/dosieroj/ak2013kongresa-libro.pdf., ankoraŭ mankas vizo por Ilia Dewi el Indonezio…Alvenas la unuaj partoprenantoj por la Antaŭkongreso.

Kvar tagoj antaŭ la kongreso: dimanĉo 14.4. Gabi gvidas la unuan tagon de la antaŭkongreso: vizito en Malnova Jafo, la 4000-mil-jaraĝa fratino de la juna, 100-jara, Tel Avivo. La "montpinta parko", kun bela pejzaĝo de la marbordo de Tel Aviv, kun la moderna promenejo kaj hoteloj. En unu el ili, Dan Panorama, okazis antaŭ 13 jaroj la 85-a Universala Kongreso.
En la parko troviĝas la "Ponto de deziroj" – kun la zodaikaj signoj. Laŭdire, se oni metas manon sur sia signo kaj faras deziron, ĝi estas plenumata. Sekve oni promentis al la malnova havno tra la "zodaikaj aleoj" kun abundo de arto-galerioj.
De Jafo, buse kaj trajne al Haifo, kie renkontis ilin Jehoŝua. Posttagmeze promeno tra la Germana Kolonio - bele restaŭrita setlejo de la templeroj, el la la 19a jarcento.

Lundo 15.4 - tri tagoj antaŭ la kongreso. La antaŭkongresa grupo veturas per buso en Ako. Kiel pri Jafo, ankaŭ pri Ako mi preparis detalan raporton kadre de la ĉiĉerona kurso, kiun mi sendis al Jehoŝua, la ĉiĉerono de tiu tago. Kiel Jafo ankaŭ Ako estas antikva havenurbo, kun riĉa historio de 4000 jaroj. Fenikoj, kruc-militistoj kaj turkoj. Ĝiaj imponaj fortikaĵoj bermsis Napoleonon en 1799. La Antaŭkongreso komencis sian viziton en la "kavaliraj salonoj", lastatempe malkovritaj kaj elfositaj krucmilitstaj kasteloj kaj palacoj, la Moskeo de Ĝazar kaj la bunta bazaro. Vera kultura kaj historia variaaĵo. Sekve oni veturis al Roŝ Hanikra kaj descendis per telfero por viziti belajn grotojn en la blankaj krutaj klifoj ĉe la maro proksime de la landlimo kun Libano.

Mardo 16.4 - du tagoj antaŭ la kongreso. Mi ĉiĉeronis la antaŭkongreson en Nazareto kaj Lago de Galileo. Dum la busveturado de Haifa al Nazareto mi disdonis al ĉiuj la konresajn ĉapojn, kiuj en la antaŭa tago alvenis de la persejo. Nazareto estas la plej granda araba urbo de Israelo, kun 70,000 enloĝantoj, parto kristanoj kaj parto islamanoj. Ni vizitis la plej gravan lokon por kristanismo en Nazareto - la preĝejo de Anunciacio. En tiu loko, laŭ la kristana kredo, la anĝelo anoncis al Maria ke ŝi estos graveda kun Jezuo. En la korto ni vidis tabulojn de Maria, donacitajn de diversaj popoloj, inter ili ankaŭ unu en Esperanto. Sekve al la bela Maro de Galileo, la plej granda dolĉakva lago de Israelo. Ni vizitis la muzeon de Genosar, kie ni spektis filmon pri la trovado kaj restaŭrado de 2000-jara ŝipeto, el la tempo de Jezuo. Apude ni vizitis en la Monto de Beatitudo kun la samnoma preĝejo, memore al la prediko de Jezuo kun la ok frazoj "Beataj estas tiuj, kiuj…". Katolika ekskursanto diris klarigas kaj citas el la Nova Testamento kiel lia pastro. Tuj apude ni vizitis Kapernaŭm, kiu estas modifo de la hebrea Kfar Naĥum, kie Jezuo instruis kaj vivis en la domo de sia disĉiplo Petro. Kelkaj kuraĝis trempi siajn piedojn en la Lago de Galileo, preskaŭ kiel Jezuo. Ni finis la tagon per vizito en kibuco Maagan, kie ni havis kortuŝan renkontiĝon kun la plej maljuna esperantisto en Israelo – Teddy (Cvi) Löwenkopf.

Merkredo 17.4. La Antaŭkongreso vizitis la Bahi ĝardenojn en Haifo kun Jehoŝua. Mi bonvenigis la unuajn kongresanojn alvenitajn al Tel kaj sekve veturis al Jerusalemo por preni de la turisma ministerio por cent mapojn kaj prospektojn por la kongresaj sakoj kaj prepari la nomŝildojn.

Dum la Kongreso en Jrusalemo

Jaŭdo 18.4 – tagmeze komenciĝas la kongreso. Mi plenigas la ĵipon per sakoj kun materialoj por la kongreso kaj ekas al Jerusalemo. La vicurbesto respondas pri ĉeesto en la inaŭguro (vendrede) "eble". Mi provas telefone konviki kaj fine sukcesis: la vicurbestro venos kaj salutos la kongreson. Dume, en la kongresejo jam alvenas la unuaj kongresanoj kaj la akceptejo ankoraŭ ne estas preta. Bonŝane la unuaj helpantoj jam ĉeestas kaj ekorganizas laŭeble. Esitĝas kaoso en la akceptejo ĉar la kongresa kasisto (Jehoŝua) kiu estas kun la Antaŭkongreso, malfruas. Bonŝance Gila kaj Gabi heplas kun la disdono de ĉambroj. Subite alvenas la ĉina altranga grupo kun la ĉina vicministro. Li volas havi kunvenon kun mi. Ni mallonge kunvenas en aparta ĉambro, oficiale fotiĝas kaj interŝanĝas kelkajn ĝentilajn frazojn en la Internacia Lingvo (la angla).
KAEM petis ĉambron por kunsido, kaj mi akompanis la kongresanojn kiuj jam ricevis ĉambrojn al la muzeo de la Bibliaj Landoj, kiu montriĝis tre interesa. Post reveno de la muzeo komenciĝis la prelega programo, kaj post la vespermanĝo la distra parto: kanto de Enrika kaj sekve la interkona dancvespero kun Jomo. Malfrue alvenis Ankie kaj Nanne (Kajto), rekte de la flughaveno. Mi kuris al la kuirejo por kunmeti regalon por ili de la restaĵoj de la vespermanĝo. Ne estis multe, sed bonŝance ili ne estas dorlotitaj… Post la dancoj – nokta filmo pri la avangarda poetino Jona Volaĥ, subtitolita de Doron. Mi bedaŭrinde ne povis spekti ĝin pro helpado al Jehoŝua en la kalkulado de la kotizoj.

Vendredo 19.4. Matena veturado al la holokaŭsto-muzeo kaj centro Yad Vashem. El la tri menditaj aŭtobusoj venis nur du, sed bonŝance sufiĉis ĉar partoprenis nur cent kongresanoj. La vizito estis tre impona. Ni faris grupan foton en la placo de la Varsovia Getto, kie du semajnojn pli frue, en la memortago por la Holokaŭsto, ni metis florkronon nome de ELI kaj UEA.


Ankaŭ tre kortuŝa estis la vizitoj en la "memortendo" de la mortig-kampadejoj, en la speciala malluma halo por la murditaj infanoj kaj en la statuo de Januŝ Korĉak. Fine ni vizitis la novan holokasto-muzeon, kie oni vidis i.a. la angulon de la knabo Petr Ginz, kiu verkis en Esperanto. Sekve - vizito de la monaĥejo en Abu Goŝ kiun ni sukcesis atingi ĝustatempe por la rendevuo kun la fransiskana monaĥo Frato Olivier [olivje], fama en Israelo pro lia humuro, rakontoj kaj kantado. Li parolis hebree kaj mi tradukis en Esperanton. Ni konis unu la alian de vizito antaŭ kelkaj jaroj dum la Israela kongreso, kaj Olivje aldonis al siaj ordinaraj spritaĵoj ankaŭ Esperanto-rilatajn anekdotojn. Sekve oni tagmanĝis en apuda restoracio – Abu Goŝ estas konsiderata kiel unu el la plej bonaj lokoj por mezorienta manĝo, kaj vere la tagmanĝo estis riĉa kaj bongutega. Revenvoje ni vizitis la Preĝejon de la Vizitado (memore al la renkontiĝo de la gravedaj patrinoj de Jezuo kaj Johano la Baptisto) en Ein Kerem, kie ni vidis tabulojn kun la preĝo "Magnificat" en multaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto.
Postagmeze, reveninte de la ekskurso okazis la inaŭguro de la Azia Kongreso. Mi legis la saluton de Probal Dasgupta, prezidanto de UEA. Salutis la prezidantoj de KAEM, Steruhiro Sasaki kaj la novelektita prezidanto Ruixiang Wang el Ĉinio, kie okazos la 8-a Azia Kongreso en 2016. Por iom kompenci la prokraston pro la malfrua reveno de la ekskurso kaj plilongiĝo de kelkaj salutoj mi spontanee asntataŭis la planitajn salutojn de reprezentantoj de ĉiuj landoj, kiel kutime en la inaŭguro de Universala Kongreso, per leviĝo de ĉiuj ĉeestantaj kongresanoj de tiu lando. Eble indas sekvi tiun modeln ankaŭ por la UK-inaŭguro. Sekve la vicurbestro de Jerusalemo por kulturo kaj arto, Pepo Allo, alportis la saluton de la urbestro Nir Barkat. La vicurbestro longe salutis ankaŭ sianome kaj multaj kongresanoj volis fotiĝi kun li. Por kompenci la perditan tempon mi cedis la propran prelegon "en la spuroj de Tibor Sekelj", kaj tiel oni sukcesis ĝustatempe atingi la Sabatan vespermanĝon. Ni aŭdis sabatan "Kiduŝ" de la rabeno de la gatejo. Sekve estis koncerto de Kajto, kiu tre plaĉis al ĉiuj ĉeestantoj.

Sabato 20.4. Matene ekskurso al la Oliva Monto. Pli ol 100 kongresanoj al la observatotrio sur la Oliva Monto, kiu superrigardas Jerusalemon de Oriente. Estas belega pejzaĝo de la Tempa Monto kaj en ĝia centro la "Kupolo de la Roko", ankaŭ konata per la nomo "Moskeo Omar", kun la ora kupolo, unu el la plej famaj simboloj de Jerusalemo. Pro tiu bela pejzaĝo oni faris grupan foton kun la Esperanto-flagoj. Sekvis vizito en la preĝejo Patro Nia, ankaŭ konata per la nomo Oleana, konstruita fine de la kvara jarcento. Ĝi estas fama pro la preĝo "Patro Nia" kiu aperas sur ĝiaj internaj muroj en pli ol cent lingvoj, inkluzive de Esperanto. Ni plueveturis al la preĝejo Gatsemane, aŭ "preĝejo de Ĉiuj Nacioj". La Preĝejo havas belan kolorriĉan mozaikan fasadon. Sekve ni veturis al la fonto Far'a, el kiu fluas la revero Kelt ĝis Jeriko kaj la morta maro. La plimultro de la partoprenantoj subeniris per natura iom aventura kruta pado, dum la aliaj veturis per la aŭtobusoj ĝis la parkejo la du grupoj renkontiĝis. La natura promeno ebligis al la ekskursantoj konatiĝi kun la naturo, vidi monaĥejon kiu estas kvazaŭ gluita al la kruta roka murego, kaj fine aprezi la riveron kaj basenetojn. Survoje reen ni pasis ĉe la strato Zamenhof en Jerusalemo nomata pro la agado de aktiva jerusalema s-ano kiu loĝis en tiu strato en la 50-aj.
Posttagmeze okazis la kleriga programo, kaj en ĝi elstaris la depato pri paco en la Mezoriento, gvidita de Renato Corsetti. Okzis vigla diskuto, sed malgraŭ la diferencaj opinioj la estoso estis amika kaj bona. Post la vespermanĝo okazis komuna koncerto de Jomo kaj Kajto, kiuj kune kreis tre interesan kaj distran miksaĵon de kanzonoj, muziko kaj spritaj kantoj.

Dimanĉo, 21.4. Ni vizitis la Antikvan Jerusalemon, urbo de tri religioj. Ĉar tiu ĉi ekskurso povas esti farata nur en malgrandaj grupoj, estis tri ĉiĉronoj. Unu grupo kun mi, alia kun Olga, koleginio de mia lernejo de ĉiĉeronoj, kiuj klarigis en la angla kaj unu el la partoprenantoj tradukis en Esperanton. Tria grupo por la israelaj e-istoj , kun Inbal, anku kolegino de mia lernejo de ĉiĉeronoj, kiu ĉiĉeronis en la hebrea. Unue ni vizitis la Templan Monton kun la du moskeoj: El Aksa, la tria plej sankta moskeo por islamanoj, kaj la Kupolo de la Roko, kun la impona ora kupolo. Ambaŭ estis konstruitaj en la sepa jarcento, en la frua islama epoko kaj havas belajn ekzemplojn de arabstila arkitekturo. En la Templa Monto staris la juda templo, detruita de la romianoj en la jaro 70pK, dum la granda ribelo de la judoj. La oktagona konstruaĵo de la Omar-moskeo markas la lokon de la "fundo-roko" kie laŭ la tradicio Abrahamo devus sakrifici sian filon Isako. Plu vizitis la "Via Dolorosa" – la vojo de Jezuo kun la kruco kaj ĝia lasta halto – la Preĝejo de la Tombo, konstruita en la bicanca tempo, detruita de la islama "freneza" reĝo (Khalifo) Hakim Biamr Alla, kaj rekonstruita de la krucmilitistoj. De tie ni daurigis al la Okcidenta (Lamenta) Muro kaj la muraj tuneloj, kie oni elfosis la subajn ŝtonvicojn de la tempo de Herodo. Fine ni eniris la centron Davidson – rekonstruo de modelo kaj restaĵoj de la juda Templo. Ni vidis la Wilson Arkon – kaj la falinta angulŝtono kun la skribo ke tie la pastro trumpetis por signi la eniron de la sabato. Ne kredeble, skribo de antaŭ 2000 jaroj, precize laŭ tio kio estas priskribita en la talmudo. Fine de la ekskurso Olga, la ĉiĉeronino de la dua grupo, faris adiaŭan kanton en Esperanto. Kompreneble ŝi ricevis multajn aplaŭdojn… Reveninte al la kongresejo okazis la posttagmeza kleriga programo. Dum la publika kunveno de KAEM pluraj el la reprezentantoj de aziaj landoj raportis pri la Esperanto-agado en siaj landoj. En la vespero okazis la Internacia Vespero. Ni volis havi prezentaĵon de ĉiu el la 25 landoj en la kongreso, sed malgraŭ miaj ripetaj petoj alvenis nur tri proponoj. Dum la vespermanĝo mi denove anoncis pri la bezono prezenti ion nacian de ĉiu lando reprezentata en la Kongreso, kaj okazis miraklo: iom post iom venis proponoj, pluraj eĉ POST la komenciĝo de la vespero! Kiam kongresanoj vidis ke la programo estas sukcesa, pliaj petis ĉu ili ankoraŭ povas kontribui, kaj kompreneble mi spontanee akceptis. Mi rearanĝis la restantajn programerojn kaj la novalvenantajn. La arta nivelo ne ĉiam estis elstra, sed la entusizamo kaj spontaneeco kompencis. La programo daŭris ĝis la 11-a, unu horon pli ol planite, kaj mi devis rifuzi la laste alvenintajn proponojn pro la malfrua horo. Tiu spontanea Internacia Vespero fariĝis unu el la plej gajaj kiun mi memoras. Kaj same diris multaj, ekzemple skribis Jomo: La internacia vespero estis tute neforgesebla, eble la plej kortusha de mia vivo de esperantisto !! La Sukcesa Internacia Vespero estis por multaj la pinto de la Azia Kongreso, kaj inda finalo.

Lundo, 22.4. La lasta tago de la Kongreso komenciĝis per ekskurso al la nova, moderna Jerusalemo. Knesset – la israela parlameto apude ni fotiĝis kun la Menoro – 7-branĉa kandelaro, kiu estas la signo de la israela ŝtato. Ni vizitis la apudan roz-ĝardenon kaj la modernan konstruaĵon de la supera kortumo. Fine ni promenis al la Israela Muzeo, kie ni vizitis tri elstarajn eksponaĵojn: la modelon de Jerusalemo antaŭ dumil jaroj, la "Palaco de la libro" – la 2000 jaraĝaj rulaĵoj trovitaj en Kumran apud la Morta Maro, kiuj estas la plej antikva biblia teksto, kaj la novan ekspozicion pri la reĝo Herodo. Revene en la kongresejo okazis la ferma programo – bilda resumo de la Azia Kongreso kiun mi preparis samtage, resuma debato kaj solena fermo.
Pluraj kongresanoj, inkluzive de la tuta grupo por la postkongreso, restis ankorau unu nokton en Jerusalemo, en alia gastejo – Agron – por tiu nokto. Post kiam mi aranĝis la ĉambrojn por ĉiuj en Agron, mi reveturis hejmen kun ĉiuj restantaj materialoj de la Azia Kongreso: kongresaj sakoj, varoj de la libroservo, afiŝoj, flagoj…finita la Kongreso, sed la postkongresa grupo kiun mi estis akompanonta ne sentis sin adiaŭe: ankoraŭ dum 5 tagoj ni spertos Israelon kaj Esperantujon!

La Post-kongresa ekskurso

Mardo 23.4. Buso kun pli ol 20 postkongresannoj foriris matene de Jerusalemo. Kelkaj jam partoprenis la antaŭkongreson, ĉiuj kompreneble ekskursis kun mi dum la kongreso, do anstataŭ intekonatiĝo mi iom pli detale klarigis pri la plano por tiu-ĉi tago. Veturante de Jerusalemo orienten al la Morta Maro oni eniras la dezerton kaj samtempe descendas pli ol mil metrojn. Ni haltis ĉe la alteco nulo, tio estas la marnivelo. Tie oni havis la eblecon rajdi kamelon kaj fotiĝi, kion la tuta grupo volonte faris, inkluzive de la kamelo. La sekva halto estis la Urbo Jeriko, unu el la plej antikvaj urboj en la mondo. Urbaj restaĵoj estis trovitaj tie de antaŭ pli ol okmil jaroj. Ni vizitis la palacon de Hiŝam, unu el la Umaja-reĝoj de la frua islama epoko, kun belegaj mozaikoj kaj konstruaĵoj, kaj per telfero atingis la monaĥejon Karantal, kiu memorigas la kvardek taga temptado de Jezuo fare de la Satano en la dezerto. Ni daŭrigis al Kumeran, la loko kie estis trovitaj la rulaĵoj de la Morta Maro, la plej antikva teksto de la biblio, skribita de la isia sekto en la tempo de Jezuo. Tie oni ankaŭ havis la okazon aĉeti kosmetikaĵojn faritaj de la minaraloj de la Morta Maro. Sekvas vizito en la oazo Ein Gedi, kie ni agrable pasigis kelkajn horojn: la rivereto David, plena de akvo kaj akvofaloj, kaj sekve la plaĝo de la Morta Maro, kie ĉiuj lernis flosi en la plej sala lago de la mondo, kies akvo estas tiom densa ke oni povas legi gazeton kuŝante en ĝi. Vespere ni atingis la gastejon Masado, kie ni tranoktis.

Merkredo 24.4. Leviĝante je la 5a matene ni ekgrimpis la monton de Masado per la "Serpenta Pado", por spekti la sunleviĝos super la montoj de Moab, ĉe la orineta bordo de la Morta Maro. Sekve ni vizitis la elfositan palacon de Herodo, kie ĉ. mil judaj ribelantoj kontraŭstaris dum multaj monatoj la sieĝon de grandega romia armeo, ĝis, kiam ne plu restis ŝanco kontraŭbatali, ili ĉiuj sinmortigis por ne esti kaptitaj de la romianoj. Ni plu veturis suden, survoje aŭdis pri la ekologia problemo de la Morta Maro, kies norda parto perdas ĉiujare pli ol unu metron de sia nivelo, dum la suda parto fariĝis vaporiĝa baseno por produkti mineralojn. Por sensalumi ni promentis tra la oaza rivero Bokek ĝis ties ĉarma akvofalo kaj baseno. Pli sude ni vidis sal-kolonon kiu nomiĝas "edzino de Lot" kaj eniris kavernon en la sala monto de Sodomo, la plej granda salmonto en la mondo. De tie ducent kilometa veturado tra ŝoseo Arava, laŭlonge de la limo kun Jordanio. Survoje ni haltis ĉe Moa, antikva dezerta gastejo de la Nabateoj, kiu servis la kamelo-karavanojn en la "vojo de parfumo" de Petra al la Mediteraneo. Antaŭ ol alveni al Eilat ni pasi apud la dezert-bestan safarion Jotvata-parko kie liber paŝtas divesaj bestoj importitqaj de eksterlandaj dezertaj regionoj kaj reloĝigitaj ĉi tie, kiel struto, sovaĝa azeno, cervoj ktp. Vespere ni alvenis al Eilat ĉe la Ruĝa Maro.

Ĵaŭdo 25.4. Tuttaga ekskurso al la nabatea antikva chefurbo Petra, en Jordanio. Matene ni trairis la limpasejon "Rabin" inter Isrelo kaj Jordanio. Jordania autobuso kaj gvidanto atndis nin kaj post kelkhora veturado ni atingis Petra. Ni vizitis la faman "Ruĝan Rokon" – palaco fosita en la ruĝa sabloŝtono, kaj multajn similajn tombojn, la reĝajn palacojn, kaj la pli kapablaj marŝantoj vids ankaŭ la pli forajn "Monasterion" kaj la observejon de kie oni vidas la israelan Arava.

Vendredo 26.4 En la mateno ni vizitis la naturan roko-parkon Timna, kie ni vidis la antikvan manieron por produkti kupron kaj grimpis sur la imponaj granitaj kolonoj de Salomono. Tagmeze ni esploris la subakvan pardizon de la Ruĝa maro en la subakva rezervejo Almog, per maskoj kaj ŝnorkloj. Posttagmeze ni grimpis piede sur la monto Cefaĥot, de kie ni vidis belagan pejaĵon de la Eilat/Akaba golfo kaj la kvar ŝtatojn: Israelo, Jordanio, Egipto kaj Saŭdi-arabio. Vespere ni vizitis la promenejon laŭlonge de la plaĝo, kun multaj butikoj kaj amuzejoj, por impresiĝi de la bunta kaj vigla nokta vivo de Eilat.

Sabato 27.4 Matene ni vojaĝis al la Ruĝa Kanjono – kiun la naturo fosis en bela multkolora sabloŝtono kaj tragrimpis ghin helpe de eskaloj. Ni veturis norden laŭlonge de la landlimo kun Egiptio kaj haltis ĉe la vizitanto-centro de Mitzpe Ramon, kie ni povis aprezi la klifojn de la kratero Ramon kaj muzeon pri la geologio kaj naturo de la regiono. Vespere ni alvenis al Tel Avivo.