Jen raporto de la lastatempe (23-25.10.08) okazinta 9-a Komuna Israela Esperanto-Semajnofino (KIES).

La 32 partoprenantoj gastis dum du noktoj en tre cxarma gastejo en la druza vilagxo Bet-Gxan (Supra Galileo) kaj gxuis variajn ekskursojn, kulturan kaj socian agadon kaj pliajn interesajn programerojn.
La programa cxeftemo estis Folkloro, religioj kaj minoritatoj.
Kadre de tiu temo okazis ekskurso al la araba-kristana vilagxo Gxish (Gush-Hxalav) kaj al la antikva sinagogo de Baram; Vizito de la Cxerkesa vilagxo Rihxanija; konatigxo kun la druza kulturo (kutimoj, religio, mangxajxoj ktp) per folklora prezentajxo; spektado de lumbildoj pri triboj kaj minoritatoj en Tajlando kaj Vjetnamio. Aldone okazis natura migrado en rivero Miron kaj kvizoj. La arangxon kunorganizis Nava Cinori Amri Wandel.
Kompare al la pasintjara KIES estis iom malpli da partoprenantoj, kaj bedaurinde, tute ne aligxis cxi-jare eksterlandanoj.
Dum la resuma kunveno, la partoprenantoj estis tre kontentaj de la etoso, de la programo, de la gastejo kaj... de la vetero.