january 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

august 2008 (1)
july 2008 (1)
may 2008 (3)
march 2008 (2)
february 2008 (3)
january 2008 (4)
december 2007 (2)
© Published at 13:30 / 0 comments / 122 visits
This post is public

January 11, 2008

Uzbekio Toŝkent

Mia vojaĝo en Uzbekio en 2003

La 19a de aprilo, Toŝkent

Kun la edzo, ni iris Uzbekion per aviadilo. Ok horojn daŭris la vojaĝo. Ni retrovis la filinon en la flughaveno de Toŝkent. Poste, ni veturis la hotelon por lasi la bagaĝojn.

 

Ni vizitis Toŝkent kun gvidistino. Ne estas multaj monumentoj pro la tertremo de la 26a de aprilo 1966, je la kvina, kiu detruiis la urbon. Cetere, tre sovieta monumento elvokas tiun evenementon.


 

 

Ni vizitis la mederson "Kukeldaŝ",


la mederson Barak Khan


la mozoleon
de Abou Bakr Mohammed Kaffal Chachi, doktoro de islamo, filozofo kaj poeto kiu vivis de 904 ĝis 979.


Ni vagis en la bazaro "Ĉorsur", sub bela turkiza kupolo.

 

Vespere, je la kvina, ni iris al la teatro Navoj kiu estis tre fama poeto en Uzbekio. Ni spektis "Faŭston" de Gounod, kantitan en la rusa lingvo. Ĝi daŭris tri horojn ĉar krom la kantoj estis la dancoj. Estis tre bela spektaklo. Mi bone konas la libreton, do ne ĝenis min la rusaj paroloj. La prezo estis tre ĉipa, la operejo de Toŝkent estanta la pli malmultekosta de Azio.

© Published at 14:51 / 3 comments / 293 visits
This post is public

January 16, 2008

La Ruĝa Centro

Kelkaj fotoj el alia flanko de la Tero... vi scias... la lando de kanguruoj.

En tiu momento, estas somero tie for ; tio envigas vin ĉu ne ?
Jen estas la dezerta "bush" kun kelkaj dornaj arbetoj.
En regiono de Alice Spring, estas fabulaj rokoj. Tiuj montoj estas sakralaj por la aborigenoj (les Anangus) : ili ne ŝatas ke turistoj grimpas sur ilin.
La Montoj Kata Tjuta, grandega labirinto de ruĝaj sablaŝtonaj rokoj .
Kaj Uluru, impresa monolito kiu montras feajn kolorojn en sunsubiro.

 

© Published at 18:55 / 5 comments / 286 visits
This post is public

January 24, 2008

Forpaso de simpatia homo

Oni informas min pri la forpaso de Claude Piron, 76 jaraĝa pro kor-problemo.

Mi malkovris lin kiam mi studis "Gerda malaperis" sur la reto. Poste mi legis "Tien". Kaj mi kopiis sur mia blogo lian tekston : "la konfesoj de frenezulo" 1, 2, 3,  en la franca.

Li restos en niaj kapoj la plej perfektan homon por esperanta ago.

 

© Published at 18:56 / 3 comments / 275 visits
This post is public

( 4 posts )