| April 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | |||||
| 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | ||
| 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | ||
| 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | ||
| 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | ||||
En la lastaj tagoj estis fondita nova partio en Italio, kies nomo estas "Popolo de la Libereco" (PDL). Ĝi fakte estis formita el due malsamaj partioj (kaj aldonaj partietoj), "Ek Italio!" (la partio de Silvio Berlusconi) kaj "Nacia Alianco" (la partio de Gianfranco Fini). Sendube temas pri novaĵo en la politika historio de nuntempa Italio: unuafoje ekde la periodo de "Kristana Demokratio" (partio centrisma sub forta influo de katolika pensmaniero) oni havas partion kiu, almenaŭ surpapere, arigas preskaŭ 44% el la tuta voĉdonantaro de nia lando, kaj celas al 51% el ĉiuj voĉdonantoj...
Sendube Silvio Berlusconi tre kapable starigis sian povon en nia lando, pere de pluraj metodoj. Ekzemple, la novaĵo de ties kandidatiĝo: kiam li eniris la politikan arenon en 1993 li ne estis, fakte, profesia politikisto, sed sukcesa entreprenisto, kiu jam fariĝis famkonata pro sia granda povo en televidelsendado. Lia kariero verdire, estis komenciĝinta tre modeste, kiel simpla laboristo, poste kiel pianisto sur ŝipoj. En la periodo de Craxi (socialisto kun kiu li havis tre bonajn rilatojn) li, kiu estis atinginta sukceson en konstrua industrio, kreis grandan ekonomian imperion. Kiam li unue aperis sur la politika scenejo, preskaŭ ĉiuj opiniis, ke temas pri profitemulo, kiu baldaŭ malaperos entute...sed ne estis tiel. Nur malmultaj homoj komprenis, ke eble temas pri tute alia afero: el inter tiuj Massimo D'Alema (nuntempe membro de Demokrata Partio, antaŭe Itala Komunista Partio), kaj Bossi, estro de 'Norda Ligo'.
Se oni konsideras la atingaĵojn de Berlusconi en ĉi tiuj jaroj, oni estas vere surprizitaj: li sukcesis dividi la partiojn de maldekstro, li sukcesis dividi la sindikatojn, li kapablis enirigi la partion de Fini, Nacian Aliancon (antaŭe Itala Socia Movado, postmilita posteulo de Faŝista Nacia Partio de Mussolini, malpermesita tuj post la milito) en la registaran koalicion, li kapablis malaltigi la voĉdonantaron de la maldekstraj partioj signife.... Do, ĉu savanto de la patrujo?
Eble ne.
En ĉi tiuj jaroj, la kultura nivelo de Italio malaltiĝis: surfaca aspekto de aferoj pli valoris ol interna evoluo de la individuoj; kritikeblecoj fariĝis ege malpli oftaj; ekde lia reveno al la povo, la du unuaj kanaloj de itala nacia televido unuformiĝis al la oficiala sinteno de la registaro (nur la tria kanalo ankoraŭ rezistas, sed mi ne scias ĝis kiam...); lerneja sistemo kaj instruado fariĝis ege malpli kritikorientitaj: teknikaĵoj pli valoras ol humanisma lernado (kaj en nia lando tio signifas mortigo de kritikpovo kaj malaltigo de la konscio pri kulturaj havaĵoj: oni ne forgesu, ke 50% el ĉiuj artaĵoj de la mondo troviĝas ĉi tie...); oni donis unuan rangon al la lernado de la angla lingvo, malaperigante la instruadon de aliaj lingvoj (ni ankoraŭ estis unu el la malmultaj landoj, kie eblis elekti en la lernejoj francan, hispanan, germanan, anglan kaj minoritatajn lingvojn).
En ĉi tiuj tagoj finiĝis la kongreso de la nova partio: mi klopodis sekvi la paroladojn kaj la diskutadojn...nu, vere, temis pri monumento al retoriko kaj aŭtoritateco. Kaj spite al tio, la estro de la registaro kapablas laŭte plendi pri sia rolo, dirante ke li tute ne havas povon, kaj bezonas pli da povo...ĉu vere? La plej riĉa italo, kiu kontrolas la plejparton de informado en Italio, kaj kiu estras registaron, kiu havas absolutan plejmulton de parlamentaj voĉoj, estas homo, kiu havas nenian povon? Tio vere timigas min, plimulte ol novaj administraj kaj ekonomiaj leĝoj, kelkajn el kiuj oni povas ankaŭ favori kaj aprobi. Ekzemplo pri tiu tendenco: oni klopodos aprobigi parlamentajn regularojn, laŭ kiuj nur la reprezentantoj de la politikaj grupoj povos voĉdoni leĝojn: do, 1000 deputitoj ne plu voĉdonos (fakte ili povos tion fari, nur se ili kontraŭos la proponotajn leĝojn), kaj ilin anstataŭigos 5-6 partiaj reprezentantoj.
Rilate ekonomion, vere frapas la klopodo de ĉi tiu estraro banaligi la nuntempan krizon.
Ĉu vere en Italio la krizo (ĉu merkata, ĉu morala) estas malpli grava ol aliloke? Sed se estas tiel, kial ĉiuj aliaj internaciaj organizaĵoj diras la malon? Kial estas ĉi tie homoj, kiuj bruligas aŭ pendumas sin mem, tial, ke ili perdis laboron? Kial krimoj kaj perfortoj fariĝas ege pli videblaj ol antaŭe, spite al la statistikoj, kiuj indikas "ilian daŭran malaltiĝon"? Kial la policistaj organizoj protestas, dirante, ke polico ne plu havas monon por funkciigi aŭtomobilojn kaj por defendi la civitanojn? Kial korupto estas tiel monstre disvastigata je ĉiuj niveloj? Dum ĉi tiu registaro diras, ke mafio estas malamiko, kontraŭ kiu oni devas batali, kial ĝi estas tiel forta kaj daŭre pova? Kaj aldone, rilate la kapablojn de ĉi tiu registaro alfronti la gravajn energiajn problemojn: kial oni intencas konstrui atomcentralojn, kiam ĉiuj aliaj landoj klopodas aliri aliajn vojon, ankaŭ tial, ke inter 2015 kaj 2025 uranio estos grandparte elĉerpita (do, precize kiam ĉi tiuj novaj atomcentraloj ekfuncios...).
Oni ne akuzu min je alarmemo, karaj geamikoj, sed mi vidas tutan mondon malaperi, kaj kio klopodas anstataŭi ĝin, ne estas tiel bela pentraĵo... Certe, nia lando daŭre estas demokrata lando, kiu havas sufiĉe da kontrolsistemoj por bloki aŭtoritatecon, sed ju pli la tempo pasas, des pli tiuj kontrolpovoj fariĝas malfortaj.
Nu, eble estas tempo pretigi siajn pakaĵojn kaj ekvojaĝi aliloken...
Send a message
Search for members