Ĉu influo de Volapuko sur Esperanto?
Ni revenu al tio, kion mi diris antaŭe, parolante pri la historiaj okazintaĵoj de la vivo de nia Majstro. La verko de Schleyer aperis en 1879; ĝis 1881-2, pra-esperanto ne havas, laŭŝajne rimarkeblan influon de Volapuk. Ĉu tio signifas, ke ĝis tiu jaro, Zamenhof aŭ ne estis konatiĝinta kun Volapuko, aŭ eble ne en tia grado, ke ĝi povu signife influi pra-esperanton? Kia estis la gramatiko de pra-esperanto 1881-2?
Helpas nin denove unu el niaj plej ŝatataj eseistoj, Gaston Waringhien. Mi citos nur kelkajn vortojn rilate la verbajn formojn. Li tiel resumas la karakterizajn trajtojn de pra-esperanto 1881 rilate la verbojn:
“Verbo: prezenco montrata per - é, imperfekto per - á, preterito per -u, futuro per uj, kondicionalo per -as, imperativo per - ó , infinitivo per -i. Participo: aktiva prezenca -enta; preterita: -aga; pasiva prezenca: -ita; preterita: -assa”. (G.Waringhien, citita verko).
Ni vidu kiaj estas kelkaj el la samvaloraj formoj en Volapuko: prezenco montratas per vokalo -a (kutime ĝi falas); imperfekto per - ae, preterito per - e, pasinta preterito per - i; futuro per -o, preterita futuro per - u ktp. Nu, oni rimarkas, ke almenaŭ kelkaj tempoindikaj vokaloj de Volapuko (prezenco en –a, unu el la preteritoj en -i, la futuro en o) ne retroviĝas en pra-Esperanto 1881-1882, sed retroviĝas en Esperanto 1887 (imperfekta formo en -e – proksima al la litero -ae de la sama tempoindiko en Volapuko - eble ekzistis en kelkaj fazoj de E-o, sed estis tiam malaperinta, anstataŭigita per afikso -ad-).
Oni ne povas scii, ĉu la volapuka tempoindika vokalsistemo vere influis la elekton de tiuj samvaloraj vokaloj ankaŭ en Esperanto 1887: fakte oni povus atingi la samon surbaze de logika utiligo de la sinsekvo de la kvin vokaloj a, e, i, o, u (prezenco, imperfekto, preterito, futuro, imperativo), sed tio ne klarigas la kombinadon de precize tiuj vokaloj kun precize tia temposinsekvo (kial ne preterito, imperfekto, prezenco, imperativo, futuro, aŭ la malo?); oni povas ankaŭ imagi, ke vokalsinsekvoj de aliaj lingvosistemoj estus povintaj influi tiun elekton.
Persone, mi opinias, ke la solvo bazita sur la imitado de Volapuko estus pli simpla – kompreneble, ĝis kiam alia materialo (verŝajne ne plu alirebla) pri pra-Esperanto 1881-1886 ne aperos... Tre grava informo de Zamenhof mem helpus ankaŭ iel tempe situigi tiun eventualan pligravan influon de Volapuko sur Esperanto. Jen tio, kion li skribas:
” Kiam la plej granda parto de mia laboro estis jam finita, tiam sur la scenon venis Volapuk(...)” (artikolo en La Esperantisto, 1889). Se oni konsideras, ke pra-esperanto 1881 ne povas esti konsiderata ankoraŭ “plej granda parto de la laboro” (sekompare kun Esperanto 1887), oni devus verŝajne hipotezi, ke tia apero de Volapuko, pri kiu parolas Zamenhof, situas iom pliposte, eble ĝuste en 1884, okaze de la dua volapukista kongreso: tiam E-o verŝajne estis jam ege evoluiĝinta en la direkto de esperanto 1887; tio signifas, do, ke pliprofundaj kontaktoj kun Volapuko eble okazis tuj post 1884, eble je la komenco de 1885, kiam la juna studento (aŭ jam kuracisto) troviĝis en Pollando. Kaj tiu hipotezo koincidus kun la informoj de la volapukistoj, kiuj skribis, ke Volapuko atingis la nordajn landojn (inkluzive de Rusujo) “en 1885-1886”.
Tre verŝajne Esperanto estis tute preta jam en 1885: oni do komprenas, kial la volapuka influo - se ekzistanta - povus esti nur limigita, supraĵa...tial ke "la plej granda parto de la laboro estis jam finita...".
Tamen, ĉi tiuj rimarkoj ne kongruas kun la opinio de Waringhien rilate la influon de Volapuko sur Esperanto. Jen tio, kion li skribas en Lingvo kaj Vivo (p. 47):
“Nian detalan analizon (de pra-esperanto 1881) ni povas konkludi per du konstatoj: la unua estas, ke en tiu dialekto de 1881 la juna Zamenhof profunde ricevis la influon de la en 1879 aperinta Volapuk, kies ĉefa trajto estas ĝuste la sistema unusilabigo de la nacilingvaj radikoj. Sed li sciis tamen eviti la ekstremajn deformojn, kiuj ridindigis la lingvon de Schleyer: nim por L animal, plim por F compliment, nol por A knowledge, au eĉ sül por la F ciel; kaj precipe li rezervis tiun pritraktadon al la komunuzaj vortoj, sed lasis senŝanĝe la vere internaciajn”.
Estas evidente, ke Zamenhof, kiel li mem klarigis en unu el la leteroj (Leteroj de Zamenhof, I pĝ. 353-354), utiligis en tiu dialekto la principon de oportuneco, tio estas, la elekto por ĉiutagaj vortoj de formoj, kiuj malproksimiĝas de la nacilingva aspekto, kaj kiuj aspektas, male, preskaŭ tute arbitraj:
"Kvankam la vortoj eble ŝajnos al la leganto tute elpensitaj, ili tamen ne estis tiaj, sed ili estas vortoj naturaj, kiuj estas nur alkonformigitaj al mia tiama principo, ke en la vortoj fundamentaj la oportuneco estas pli grava ol internacieco". Tio kondukis Zamenhof, kiel skribas Waringhien, "al vera kripligo de la radikoj" - fenomeno, kiu troviĝas ankaŭ en Volapuko. Do, jen la dilemo: ĉu Volapuko tiam influis tiun dialekton de Esperanto, kaj ne la plipostan evoluon de la lingvo? Aŭ eble okazis la malo: tio estas, tiu simileco de vortokripligo estas tute hazarda, kaj nur pliposte Volapuko influis la verbovokalojn de Esperanto?
Kiel ripetadis la Romianoj, "in medio stat virtus": oni ne povas nei la eblecon de tiu unua influo, sed ankaŭ oni ne povas nei la eblecon de la dua influo; eble Zamenhof jam en 1881 aŭ plifrue eksciis pri Volapuko, kaj tio iasence influis kelkajn bazajn trajtojn de lia labormetodo, tamen sen direkta influo sur la plej gravaj elementoj de la lingvo mem; sed pliposte li eble havis la eblecon pliprofunde analizi Volapukon (eble en la periodo pri kiu ni skribis plisupre) kaj prunteprenis kelkajn pligravajn elementojn, kiuj postrestis en nia lingvo.
Vere, ni havas gravan indicon pri tio: kiam oni parolas pri la famkonata frazo de Zamenhof, rilate la fakton, ke Volapuko aperis, kiam la plej granda parto de la laboro estas jam farita, eble oni ne devas pensi pri tiuj pli postaj jaroj, sed pri pli fruaj...kaj pri aliaj niveloj de pra-Esperanto!
Jen tio, kion skribis Zamenhof en la famkonata letero al Borovko:
“En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama "lingwe uniwersala" kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ granda diferenco. Mi komunikis pri ĝi al miaj kolegoj (mi estis tiam en 8-a klaso de la gimnazio)...”.
Tiu ĉi informo tute kongruas, kun la fakto, ke “kiam la plej granda parto de mia laboro estis jam finita, tiam sur la scenon venis Volapuk” (en la jaro 1879). Je la alveno de Volapuk, Zamenhof interrompis dummomente sian laboron, tre verŝajne por ekzameni Volapukon, kaj, trovinte ĝin netaŭga, decidis remeti sin al la laboro.
Surbaze de ĉi lasta informo, oni povas do imagi, ke influo de Volapuko estis ege pli longdaŭra, ol oni antaŭe supozis.
(1) G. Waringhien, Lingvo kaj vivo, Stafeto, La Laguna 1959, paĝoj 19-48. (2) Marjorie Boulton, Zamenhof, Stafeto, La Laguna de Tenerife, 1962.