December 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30 31        

Archives

December 2009 (3)
November 2009 (1)
October 2009 (1)
September 2009 (1)
June 2009 (1)
May 2009 (1)
April 2009 (2)
December 2008 (4)
May 2008 (3)
April 2008 (1)
February 2008 (2)
January 2008 (4)
December 2007 (1)

December 14, 2008

Nova eldono de enciklopedio

La nova eldono de "Enciklopedio de Esoterismo" estas nun disponebla; temas pri ampleksa enciklopedieto pri chi tiu interesa kulturhistoria temo, kiun mi unue verkis en 2002; ghi reaperas hodiau kiel bele bindita, luksa 300 pagha eldonajho, en la itala, franca kaj hispana lingvoj (Roberto Tresoldi, Enciclopedia dell'esoterismo, De Vecchi, Milano 2008; sama eldonjaro ankau por la aliaj eldonoj).

---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Lastminuta informo: la libro "L'italiano nel cassetto" estas nun achetebla che italaj librovendejoj (kaj mendebla ankau eleksterlande). Jen la necesaj informoj: "Roberto Tresoldi, L'italiano nel cassetto, De Vecchi, Milano 2008, ISBN 978 88 412 3509 6".

----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Aldone: libro pri historio de kulturo eldonita ankaŭ en la hispana lingvo. Oni sendis al mi kelkajn ekzemplerojn de la hispana traduko de mia verko pri historio de kabalo (La Qabbalah, originale verkita en la itala lingvo kaj eldonita en Milano antaŭ kvar jaroj). Se estas parolantoj de la hispana lingvo, kiuj interesiĝas pri la temo, jen la bibliografiaj indikoj: Roberto Tresoldi, La Cabala. Lectura, interpretacion, historia, tematica, personajes, Editorial De Vecchi, Barcelona 2007. ISBN: 978-84-315-3791-3. Facile akirebla ĉu en Hispanujo, ĉu en Sudameriko.

Oni konfirmis al mi, ke la libro "La itala lingvo en la tirkesto" estos distribuata ekde la deka de novembro. En ĝi mi ne havis la okazon paroli pri Esperanto, sed, aparte de la prezentado de normiga gramatiko de la itala lingvo, mi ofte pritraktis la problemojn de la lingvaj minoritatoj en mia lando. Mi baldau aldonos informojn kaj ISBN-numeron de tiu libro.

-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Elkoran saluton al ĉiuj geamikoj! Mi pardonpetas pro mia longa malĉeesto, sed mia verkista laboro en la lastaj monatoj estis praktike senĉesa (bonŝance!).

Nova libro "Bioenergeutica": ĵus aperis mia nova libro pri naturmedicino; ĝia titolo estas "Bioenergeutica" (malbonŝance ĝi estas nur en la itala lingvo). Temas pri analizo de tiel dirita alternativa medicino (aparte pri energiaj terapioj), surbaze de okcidenta kaj orienta vidpunktoj. Enestas priskriboj pri ĥemiaj, biologiaj kaj fizikaj eksperimentoj pri biologia energio, intervjuoj al fizikistoj, kuracistoj, psikologoj, biologoj, kaj pluraj kontribuaĵoj de sciencistoj. Eble unu el la malmultaj verkoj en kiuj oni klopodas klarigi serioze kaj sciencnivele kiel Ĉina Tradicia Medicino kaj energiaj terapioj (ĉefe manterapio) funkcias...

Baldaŭa apero de "La itala lingvo en la tirkesto".

Verŝajne jam fine de oktobro estos disponebla mia plej lasta verko, la itala gramatiko "La itala lingvo en la tirkesto" (itallingve). La kvincentpaĝa libro ne nur priskribas la gramatikon de la itala lingvo, kun amaso da utilaj ekzemploj kaj tekstoj, sed ankaŭ donas praktikajn konsilojn pri la utiligado de mia gepatra lingvo (la itala) en dubaj kazoj. La forta premo sub kiu troviĝas nia nacia lingvo, kaŭze de la daŭra forto de la lokaj dialektoj kaj de la lokaj lingvoj, unuflanke, kaj de la abunda invado de fremdlingvaj vortoj, aliflanke, kreis konfuzon en multaj utiligantoj de la normigita oficiala lingvo, kiu, spite al ĉirkau 80 milionoj da parolantoj en la mondo, riskas perdi sian identecon.

Published at 14:03 / 12 comments / 947 visits
This post is public

December 14, 2008

Matematiko, Esperanto kaj aliaj planlingvoj

Mi opinias, ke planlingvo devas doni al la parolanto la eblecon klare kaj precize paroli pri ĉiu temo; tio des pli gravas en sciencaj fakoj. Fakaj terminaroj fariĝas tiucele tre utilaj, kaj oni povus eĉ diri ke neniu planlingvo povus sin proponi nuntempe sen taŭga scienca vorto-provizo.

Tial mi legis kun granda plezuro la tre interesan artikolon verkitan de Carlo Minnaja kaj Laura Gilda Paccagnella (Dep.to pri Pura kaj Aplikata Matematiko, Universitato de Padovo - Italio), kiun mi prezentas al vi en ĉi tiu paĝaro. Carlo Minnaja estas famkonata itala matematikisto kaj esperantisto, kiu verkis, interalie, gravan vortaron (Vocabolario Italiano-Esperanto). Titolo de la artikolo estas: "DE ZAMENHOF AL WORDNET: 120 JAROJ DA MATEMATIKA TERMINOLOGIO EN ESPERANTO KAJ ALIAJ PLANLINGVOJ".

Published at 17:00 / 6 comments / 443 visits
This post is public

December 16, 2008

Pri Esperanto kaj IDO

Pri Esperanto kaj IDO

Mi rimarkis, ke lastatempe aperis en Ipernity la paĝoj de Jose el Meksikio, riĉa je podkastoj, artikoloj, imagoj, bildoj kaj intervenoj en kaj pri Ido. Eble malmultaj homoj el inter la plej junaj havas informojn pri ĉi tiu lingvo, kies nomo signifas "ido de Esperanto", kaj eble malmultaj konas la historion pri la akra disiĝo inter esperantistoj favoraj al Esperanto simpligita (ES), kiel la reformemuloj nomis tiam Idon, kaj tiuj favoraj al Esperanto primitiva (EP) (la cetera esperantistaro), kiu forte skuis la esperantistan movadon en 1907/1908 kaj en la sekvontaj jaroj.

Kutime, se oni legas la dokumentojn de ambaŭ frontoj, oni tuj restas tre perpleksaj, tial ke ili prezentas la faktojn en du tute malsamaj manieroj: la unua grupo (la idista), parolas fakte pri la perfido de la esperantistaj autoritatoj (nome Zamenhof kaj la Lingva Komitato); la dua (la esperantista), pri la perfido de kelkaj esperantistoj, kiuj altrudis ruze kaj friponece reformojn ne deziritajn kaj ne aprobitajn far de la cetera esperantistaro. La psikologia milito kiu eksplodis tiam ankoraŭ ne ĉesis, kaj Idistoj hodiau ofte atakas akre la Esperantistojn, kaj ĉi lastaj daŭre pentras la "malamikon" kiel la diablon.

Nu, eble estas tempo analizi denove kaj restudi la okazintaĵojn, kaj klopodi prilumi surbaze de historia analizo tion, kio fakte okazis en tiuj monatoj de 1907-1908 kiuj disigis milojn da homoj kaj venenigis la etoson de la batalantoj por la IL.

Tial mi intencas eksplori tiaman dokumentaron (ĉu en Esperanto, ĉu en Ido), por rekonstrui, se eble, la historian veron pri tiuj okazintaĵoj. Tiucele mi havas etan peton por fari al ĉiuj samideanoj (e ad omna samideani) kiuj spertas pri ĉi temo: se vi havas bibliografiajn informojn, materialon utilan por ĉi tiu eksplorado, sugestojn, bonvolu komuniki tion al mi. Mi dankas vin ĉiujn pro via helpo!

Rilate la paĝaron de Jose, mi konfesas, ke mi rimarkis kun pozitiva surprizo, ke praktike neniu esperantisto en Ipernity havis negativan reagon rilate la aferon: ĉu finfine la facile koleriĝantaj samideanoj fariĝis iom malpli koleremaj? Mi varme esperas (kvankam mi certas ke iam kelkaj fanatikuloj montros sian nazopinton).

Persone mi vizitis la paĝaron de Jose, kaj mi trovis ĝin interesa, tute same kiel mi trovis vere kuraĝoplena kaj pozitiva la agon de ununura homo, kiu prezentas sin amikece al ĉiuj aliaj, prezentante Idon kaj esperante altiri ankaŭ aliajn idistojn al Ipernity. Kiel mi skribis ankaŭ al li, estas malfacile por Esperantisto subteni ĉu Esperanton, ĉu Idon (ili fakte estas konkurantoj), sed oni povas amikece interŝanĝi informojn, komuniki ktp.

Kiom da estas la Idistoj hodiaŭ? Malfacile por diri: eble kelkmilo. Pere de enreta enketo pri la elektita IL, al kiu respondis ĉirkau 9500 personoj, oni povas scii, ke ĉirkau 850 homoj skribis, ke ili utiligas Idon (ĉirkaŭ 9% el la tuta partoprenantaro), dum 17% Interlingua. Respondis favore al Esperanto (tio estas tiuj, kiuj utiligas ĝin kiel internacian lingvon) 70% el la tuta partoprenantaro.

Nu, bonvenon Jose.

Published at 17:21 / 36 comments / 1086 visits
This post is public

December 30, 2008

Rilate la (ofte) neglektatajn latinidajn lingvojn

Ĉisube oni povas legi etan kontribuaĵon pri la nuntempa stato de la latinidaj lingvoj en la mondo...

Published at 16:25 / 26 comments / 781 visits
This post is public

( 4 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...