Dum la venonta Internacia Junulara Festivalo (Sardinio, 16-22.04.2014) mi prelegos pri la rolo de virinoj en (kaj laŭ) la religioj: en la unua konferenco mi pritraktos la temon "Virinoj en la kristanaj eklezioj"; en la dua, la samon, sed en la islama kaj budhisma religioj. Post la Festivalo mi klopodos afiŝi parton el la unua konferenco, kie mi ankaŭ tradukis plurajn signifoplenajn tekstojn pri la temo, ĉefe pri virinoj kaj ordino en la kristanaj eklezioj, el katolikaj kaj kristanortodoksaj dokumentoj.

Informoj ĉe: iej.esperanto.it/ijf/?lang=eo