Pri "Fundamento de Esperanto" (I)

Mi konsilas unue al vi la legadon de verketo, kiun oni eldonis en 1990: G. F. Makkink, Nia Fundamento sub lupeo, Antwerpen 1990. Plej utile vi povus legi ĉi libron se vi samtempe havus sur via skribotablo ankaŭ Fundamenton de Esperanto kaj Lingvajn Respondojn de Zamenhof. Oni ofte parolas pri fundamentaj kaj nefundamentaj elementoj en nuntempa Esperanto (kaj multaj akre bataladas ĝuste surbaze de 'fundamenteco' kaj 'nefundamenteco' de la reciprokaj lingvo-opinioj) sed mi opinias ke malmultaj esperantistoj vere trastudis ĉi du tre gravajn dokumentojn en - kaj pri - nia lingvo (Fundamento de Esperanto kaj Lingvaj Respondoj).

Kiel vi scias, oni solene deklaris netuŝebla la Fundamenton de Esperanto dum la Bulonja Kongreso en 1905, sed kelkfoje oni ne bone konscias pri la graveco de tiu decido. Vere, estas utile mencii, ke kiam ekestis la debatoj rilate Ido-skismon, oni postulis de Zamenhof, ke li forigu la Fundamenton, kies netuŝebleco ne povis kongrui kun la reformoj enkondukitaj de la idistoj. Ĉi tiu libro estas vere leginda, ĉar ĝi estas eble unu el la malmultaj seriozaj studoj pri nia Fundamento, surbaze de moderna aliro al la temaro. Jen la konkludoj de Makkink:

"Koncize ni povas konstati ke post ĉi tiu lupea studo de Fundamento, ĝi kiel preskribo de Esperanto meritas sian netuŝeblecon pro siaj enestaj principoj de natureco, simpleco, reguleco, kohero, klareco, logiko, libero, neceso kaj sufiĉo, bonsoneco kaj internacieco. Estas grave ke la reguloj donas la necesan certecon, sed same grave estas ke cetere restas multa libero al la uzanto. Tio donas spacon por libere paroli kaj verki sub la klareco kiel precipa kriterio. Pliriĉi kaj kompletigi estas necesaj procedoj por lingvo kiu estas kaj restu taŭga en la vivo de ĉiam pluiranta tempo. Ke tiu pliriĉigo kaj kompletigo okazu en la spirito de Fundamento, estas apenaŭ necese emfazi. Forstreki aŭ ŝanĝi la Fundamentajn regulojn estas kaj restu malpermesite".

Oni povas utile aldoni al ĉi tiu verko la Ĝeneralan enkondukan noticon, kiun verkis A. Albault okaze de la naŭa eldono de la Fundamento (L.L. Zamenhof, Fundamento de Esperanto, Esperantaj Francaj Eldonoj, Marmande 1963). En ĝi Albault tre bone klarigas la valoron kaj la rolon de nia Fundamento:

"Evoluante, ĉiu vivanta lingvo apogas sin sur la fundamento de sia tradicio. Iom post iom, Esperanto, nova vivanta lingvo, jam kreis al si fortan tradicion, kiu mem evoluos, kiel ĉe aliaj lingvoj. Sed la originaleco de la esperanta tradicio konsistas en tio, ke anstataŭ trovi siajn bazojn en la necerteco de la foraj praaj tempoj, ĝi trovas ilin en unu dokumento: la Fundamento. Ĝi eble - certe eĉ - ne estas la tuta tradicio, sed ĝi estas ties ĉefa parto, ĝia fiksa parto, kiun la Esperantistaro proklamis leĝo en Bulonjo-ĉe-Maro (1905), la parto, kiun ni ne povus forigi ne detruante ĉion: la cetero eble povos fluktui laŭ paso de l'jaroj, la Fundamento restos la roko, ĉe kiu ĉies opinioj devas cedi aŭ rompiĝi" (paĝ. 9).

Doktoro Albault, konsiderinte la evoluon de nia lingvo ekde la komenco, konkludas ke:

"Se ni konsideras la evoluon de la lingvo de 1887 ĝis hodiaŭ, ni ja estas devigataj konstati, ke de la komenco la Fundamento estis kaj estas strikte obeata pri la bazaj morfologio kaj vortfarado. Ĝi tiel same estis kaj estas strikte obeata pri la formo de la vortoj entenataj en la Universala Vortaro: la lingvo restis kaj restas do unueca sur la bazo de tiuj fundamentaj dokumentoj...". (daŭrigota)