Roberto Tresoldi Published on April 25, 2008
by Roberto Tresoldi

Roberto Tresoldi's blog

Browse posts
Tri (ne du) novaj libroj
Posted on October 29, 2008
10 comments (latest 3 weeks ago)
Esperanto kaj Volapuko (II)
Posted on May 8, 2008
4 comments (latest 8 weeks ago)
Esperanto kaj Volapuko (I)
Posted on May 8, 2008
3 comments (latest 6 months ago)
Esperantologio
Posted on May 5, 2008
1 comment (latest 6 months ago)
Interlingvistika angulo
12 comments (latest 6 months ago)
Reflugo al Badik (II)
Posted on April 3rd, 2008
7 comments (latest 2 months ago)
La prifosoj de Badik (novelo)
Posted on March 13, 2008
3 comments (latest 9 months ago)
Reflugo al Badik (I)
Posted on February 25, 2008
1 comment (latest 8 months ago)
Izolo (poeziaĵo)
Posted on February 20, 2008
4 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 375 visits

Interlingvistika angulo

Friday April 25, 2008 at 10:28AM

Karaj geamikoj, elkoran saluton!

Ekde hodiaŭ mi malfermas liberan diskutrondon pri interlingvistiko, esence pri la monda lingva problemo kaj pri la rimedoj, kiujn oni eltrovis por solvi ĝin. Celo de ĉi diskutrondo estas la interŝanĝo de informoj kaj opinioj pri ĉi tiu temo. Fakte, ne ĉiuj konsentas pri la utiligo de iu arta lingvo (kelkaj daŭre subtenas iun specifan nacian lingvon, aŭ plurajn naciajn lingvojn samtempe). En la daŭro de la jaroj ankaŭ aliaj planlingvoj estis proponitaj, kiel, ekzemple, Volapuko, Ido ktp. Kvankam mi subtenas la rolon de Esperanto kiel neŭtrala internacia lingvo, estus utile legi opiniojn ankaŭ de homoj kiuj, male, subtenas aliajn lingvoproponojn, kaj la kialojn pro kiuj ili decidis elekti tiun solvon, anstataŭ elekti Esperanton.

Tial mi ĝoje legus opiniojn ankaŭ de idistoj, eventualaj volapukistoj, interlingvanoj ktp. Mi nur petas de ĉiu partoprenanto, ke oni respektu ĉies opiniojn, ke oni ne ataku vorte iun, aŭ alian debatanton, ke oni utiligu lingvon ĉiam ĝentilan kaj respektoplenan. Kvankam oni ne povas konsenti kun ĉiuj, oni tamen povas paroligi ĉiujn, por poste, eventuale, esprimi tion, kion oni pensas pri tio.

La lingvo uzata prefere estu Esperanto, sed se kelkaj homoj ne komprenas ĝin bone, ili rajtas sin esprimi en la respektivaj artaj lingvoj; konsideru tamen, ke mi kapablas legi nur Idon, simplan Volapukon kaj Interlingvon...

Fine, la sukceso de ĉi tiu debateto dependos ĉefe de vi: se ĝi disvolviĝos en amikeca kaj respektoplena maniero, mi volonte daŭrigos ĝin, male mi revenos al mia kutima blogo. Amike.

12 Comments / add your comment?

Béla Apáti Kovács says:
Gxi estas interesa verko.
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Peter Bowing says:
Bedaǔrinde apud la angla Esperanto estas vireto. Ankaǔ estas vere, ke apud Esperanto la aliaj planlingvoj estas viretoj. Se gravas la lukto por Esperanto kiel pontlingvo ekster la nuna esperanta lingvokomuno, tiam aliaj planlingvoj estas nur flankaferoj.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) replies:
Certe, ili fariĝos flankaferoj, sed aliaj planlingvoj iom efikis kaj efikas je Esperanto.

Blazio
Posted 6 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) edited this comment 6 months ago.
Andreo Peetermans says:
Jes, certe interesus tia diskuto, sed mi tamen vidis en alilokaj retforumoj ke kutime ili finiĝas per grandiozaj vortobataloj...

Mi kredas ke pontolingvo estu artfarita (multaj ne konsentos); mi kredas ke Esperanto estas tute taŭga lingvo (multaj ne konsentos); mi kredas ke Esperanto iĝu ponta lingvo ĉar ĝi estas el ĉiuj artfaritaj lingvoj la plej parolata kaj la plej uzata kaj do havas plej grandan ŝancon "finvenki" (ĉi tie eble eĉ ne ĉiuj esperantistoj konsentemos...).

Mi ja havas argumentojn por tiuj diraĵoj (mi ja ne povus koni Esperanton dum tri jaroj sen iom pripensi pri ĝi...), sed mi ne opinias ke estus konvene ilin nun espliki - alivorte, mi ĉi-momente ne estas tre laborema.
Se iu havus demandojn aŭ emon peti/postuli klarigojn: ek do!

Tamen mi havis sufiĉe gravan sindemandon: ĉu estas idistoj, volapukistoj, interlingvaistoj, loglanistoj, idiomneŭtralistoj, lojbanistoj aŭ aliaj planlingvistoj ĉi tie, kaj ĉu ili trovos ĉi-lokon?
Posted 6 months ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi says:
Interesajn punktojn vi pritraktis Andreo, dankon. Fakte mia intereso pri interlingvistiko estas cxefe bazita sur lingvistikaj, psikologiaj kaj sociaj konsideroj, ne sur movadaj aux finvenkaj ktp. Pri cxi lasta punkto multaj ja konas mian starpunkton: mi estas finvenkisto kiu samtempe klopodas bone utiligi tion, kion Esperanto jam nun povas doni al cxiu el ni...Sed vi fakte pravas, kiam vi skribas, ke aliloke cxi debatoj farigxas ofte timigaj vortobataloj. Aldone, mi ankaux dubas, ke cxi pagxaron konas multaj subtenantoj de aliaj planlingvoj...

Do, mi sxangxu la demandon rigardante alidirekten: kial vi (kaj per cxi tiu "vi" mi starigas la demandon al cxiuj) interesigxis pri Esperanto, kaj kiun signifon gxi havas nuntempe por vi?
Posted 6 months ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi edited this comment 6 months ago.
Attilio Liotto says:
Estimata Roberto

Ĉi Via Interlingvista angulo povus fariĝi tre interessa, sed, ĉu, ĉi tie troviĝas sufiĉa nombro da neesperantistoj por havi vere demokratajn diskutojn, kompareblaj al Bablo-diskutoj? > groups.google.com/group/bablo?hl=eo
Mi preferas kaj defendas espon, nur ĉar mi konsederas esperanton lingvo kaj ĉiujn aliajn ankoraŭ planlinvoj, nur eo havas sufice vastan literaturon por esti ne plu nomata planlingvo, sed tutsimple lingvo.
Zamenhof, nek inventis nek faris esperanton, li nur verkis kaj publicis planlingvon, veras ke esperanto ekzistas dankal tiu planlingvo, sed lingva fundamento ankoraŭ ne estas lingvo, samkiel fundamento ankoraŭ ne estas palaco. La lingvo esperanto estiĝis dankal pli ol centiara literaturo kaj daŭra, ofte ĉiutaga uzado de malgranda popolo, tamen internacia popolo.
Sen tia popolo, sen tkaj ties literaturo, la lingvo esperanto ja ne ekzistus.
Esperanto estas ankoraŭ tro europeca kaj nek plene demokrata, nek plene neŭtrala sed la aliaj solvoj estas ankoaŭ pli eŭropecaj malpli demokrataj kaj malpli neŭtralaj.
Espo estas nur adoleska lingvo, kaj mi bedaŭras ke “La Akademio de Esperanto”, perfortas ĝin per senĉesa oficialigo de vortoj plejofte eŭropecaj. Tio ne estas apliko de demokratio.
Kial la esperantistoj ne lasas tempon al tempo, kial ili ne permesas ke la adoleska esperanto libere vojaĝu tra la mondo kaj libere amindumu ankaŭ kun lingvoj ne eŭropecaj celke ĝi riĉiĝu mergiĝante en tutmondajn esprimojn favoral vere demokrata tutmonda kulturo.
Miaopinie, esperanto ŝancos esti dua lingvo por ĉiuj, nur se la esperantistaro ĉesos fuŝprotekti ĝin kvazaŭ infanon en krablejo.
Infaneco de esperato jam pasis, nun ŝli estas sufice forta kaj rajtas liberan vivon forde la tro protektemaj kaj konsilemaj "samideanoj".
Kial tiel malmultaj esperantistoj, inklude la akademianoj ne aplikas la principon de su fiĉo?

Amike Attilio
Posted 6 months ago. ( permalink )
Attilio Liotto edited this comment 6 months ago.
Roberto Tresoldi says:
Kara Attilio, mi dankas vin pro viaj interesaj vortoj. Fakte mi konsentas kun vi, kiam vi skribas, ke nur E-o atingis sufichan maturecon por funkcii kiel vere utiligebla internacia lingvo: sufiche multenombra parolantaro, longedaura historio, tre richa literaturo, pluraj gravaj fakaj terminaroj, daura utiligo de la lingvo en praktike chiuj medioj (sufichas partopreni en iu ajn E-o kongreso por tuj konvikighi pri tio).

Vere, kio vivigas lingvon ne estas la akademioj, sed la popolo de la utiligantoj...kvankam, kelkfoje, la akademioj povas esti utilaj por kontroli kaj superrigardi. Rilate E-on, mi estas konvikita, ke oni devas esti singardemaj: mi favoras al respekto de fundamenta Esperanto, char en IL-movadoj tro fortas la tendencoj al shanghoj nenecesaj, nur tial ke kelkaj homoj shatas apartajn formojn au modifojn. Lau mi ekzistas pli da malavantaghoj en daura lingvoshangho, ol da avantaghoj.

Rilate internaciecon de vortaro: nu, mi daure subtenis, ke Esperanto estas vortare tro europeca, sed pri tio kulpas ofte ankau niaj geamikoj el aliaj kontinentoj: ili devus esti plikuraghaj, kaj proponi aliajn vortojn, esprimojn, stilojn. Ni ja scias, ke Esperanto strukture ne estas hindoeuropa lingvo, kaj ke ghiaj ecoj estas nur parte eskpluatataj, pro la troa imitado de europecaj stilo kaj uzomanieroj. Sed neniu malpermesas utiligi alispecajn formojn, kiel "se mi konstatintus", "la chitieantaro", fari ion "ade", "ule" ktp. Amike
Posted 6 months ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi says:
Ampoeziaĵo

En TTT mi malkovris ejon, kie legeblas poeziaĵoj de Idistoj. Kaptis mian atenton ĉi poeziaĵo, verkita de Axel Rylander, sveda idisto, kiu lasis nian mondon en 1996. La enhavo tre similas al tiu de kelkaj el miaj poeziaĵoj, tial mi tradukis ĝin. Tuj poste troviĝas la originala teksto.

"Mi renkontis vin somere.
Svelta kiel elfo, bela kiel rosguto
vi dancadis sur herbejoj.
Ni vagadis kune tra arbaretoj kaj betulaj arbaroj.
Vi regalis min per via juneco,
kaj via buŝo flustris, ke vi amas min.

Mi renkontis vin aŭtune.
Ja nebulis sur herbejoj,
estis tempo de la pluvo.
Ni kverelis, kaj vi diris, ke disiĝi devas ni.
Estis akra via voĉo, indiferentaj la okuloj.
Vi foriris - kaj sola restis mi.

Mi renkontis vin dumvintre,
en la granda urbo.
Vi ne vidis min, via rigardo estis nur por li.
Sed varmeco de la sango - fajra palpitad' de l' koro
rakontis al mi la fabelon de l' somero"

Jen la originala teksto

"Me renkontris tu somere
Lejera qual elfo, bela qual rosguto
tu dansis sur la prati.
Ni vagis kune tra boski e birko foresti.
Tu donis a me de tua yuneso
e tua boko suflis ke tu men amis.

Me renkontris tu autune.
Esis nebuli sur la prati
ed esis la tempo di pluvo.
Ni disputadis, e tu dicis ke ni mustis separar. Tua voco esis harda,
tua okuli indiferenta.
Tu iris - me esis sola.

Me renkontris tu vintre
en la granda urbo.
Tu me ne vidis nam tua regardi esis nur por lu.
Ma la varmeges' en mea sango -
l'ardoroza palpitado dil kordio
naracis por me la fablo dil somero"

(Axel Rylander)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi says:
Mi proponas en ĉi tiu interlingvistika angulo la strofon en Volapuko, kiun mi verketis por la dua ĉapitro de "Reveno al Badik". Temas nur pri lingvistika ludo, tamen tiu nun praktike mortinta lingvo daŭre havas apartan fascinon...La akcento falas sur la lastan silabon de ĉiu vorto.

"Men nonik kanom nolön valikosi,
men nonik kanom numön stelis sila.
No kanon pükön ko nets valik,
te kanon pükön ko man ut,
kel vilom binön libik in lad omik..."

"Neniu homo povas koni ĉion,
neniu homo povas la ĉielajn stelojn kalkuli.
Oni ne povas kun ĉiuj landoj paroli,
nur paroli oni povas kun tiu homo,
kiu volas esti libera en sia koro...".

Vortareto: men = homo; nonik = neniu; kanom: 3a pers. sing., ula/neutra formo de kanön= povi; nolön = koni, scii; valikosi= (chi tie) chion/chiujn aferojn; numön = kalkuli; stelis= stelojn (stel+i ak. + s pluralo); sila= de la chielo (sil= chielo, - a genitivo); no=ne; kanon= oni povas, on= oni; pükön = paroli; ko= kun; nets=landoj; valik= cxiu (-ik indikas adjektivon); te= nur; ut kel = tiu, kiu; vilön= voli; binön= esti; libik= libera; lad= koro; omik (lia, de li).
Posted 6 months ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi edited this comment 6 months ago.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) replies:
Roberto, dankon pro viaj novaj komentoj kaj pro la vortareto. Via poemeto en la dua cxapitro de "Reveno al Badik" (""Men nonik kanom nolön valikosi") estas vere bela.

Blazio
Posted 6 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Kara Roberto,

via iniciato estas tre simpatia por mi. Ankaŭ la aliro de Attilio estas interesa.
Simila al via estas la aliro de Claude Gacond, kiu multe laboris por toleremo inter lingvoprojektantoj. Min specialre interesas iom (krom Esperanto) la projektoj Novial, Intal,
Trasnasermo (Jespersen, Weferling, Janus di Censo), ankaŭ kiel manifestiĝoj de iom diferencaj aliroj al la problemoj de transetna lingvo.

Roberto, vi tiom disradias toleremon, ke laŭ mi ni povos eviti la kutimajn tro emociajn diskutegojn, ĉi tie.


Mi mem havas du projektojn ne tute publikajn kaj ne tute pretajn, ili nomiĝas Pjaspo kaj Kjalosko, kun ankaŭ iom diferencaj celoj. Sed mi ne misuzos vian forumon por paroli pri ili,
mi prefere provos lernadi "de ĉi tie".

Kara Roberto, via iniciato estas tre simpatia por mi. Ankau la aliro de Attilio estas interesa.
Simila al via estas la aliro de Claude Gacond, kiu multe laboris por toleremo inter lingvoprojektistoj. Min specialre interesas iom (krom Esperanto) la projektoj Novial, Intal,
Trasnasermo (Jespersen, Weferling, Janus di Censo), aankau kiel manifestiĝoj de iom diferencaj aliroj al la problemo de transetna lingvo.

Roberto, vi tiom disradias toleremon, ke lau mi ni povos aviti la kutimajn tro emociajn diskutegojn, ĉi tie.

Mi mem havas du projektojn ne tute publikajn kaj ne tute pretajn, ili nomiĝas Pjaspo kaj Kjalosko, kun ankau iom diferencaj celoj. Sed mi ne misuzos vian forumon por paroli pri ili,
mi prefere provos lernadi "de ĉi tie".

Min interesas ankaŭ la diversaj aliroj al Esperanto mem, tra la historio de Esperanto,
la alternado de reformemo kaj fundamentemo, kaj la efektiva rezulto de tiu alternado.

Kun respekto kaj amikeco

Blazio
Posted 6 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) edited this comment 6 months ago.
Roberto Tresoldi says:
Mi opinias, ke oni povas fakte distingi inter aliro al la monda lingvo problemo bazita sur oportuneco au logikaj konsideroj (ekzemple oni elektas Esperanton, tial ke ghi estas la plej vershajna kanditato al la rolo de internacia lingvo, se oni elektos artan lingvon, au tial, ke ghi estas, lau propra opinio, la plej tauga IL pro pluraj ecoj, au tial, ke oni jam povas ricevi de ghi plurajn praktikajn avantaghojn, ktp), kaj aliro al la studo pri mondaj lingvoj surbaze de lingvistika, sociologia, poezia au simple shata vidpunktoj.

Mi povas senpere kaj trankvile diri, ke lau mi, E-o estas tauga IL chefe tial, ke ghi estas la plej matura el chiuj iamaj lingvoproponoj (altvalora kaj abunda literaturo, multaj ghisdatigitaj fakaj terminaroj, daura utiligo en sennombraj renkontighoj, aldone al ghia kohera interna strukturo, kiu estas sufiche artefarita kaj logika sed ankau richa je naturaj trajtoj; ghi estas facile elparolebla kaj klare komprenebla, parolata de sufiche multe da homoj; ghi havas relative bone organizitan movadon ktp.)

Sed surbaze de la konsideroj de la dua aliro, tiu de la simpla studo pri la mondolingvoj, mi ankau devas konfesi, ke mi shatas Idon (kiu havas chion, kion oni emocie dezirintus shanghi en E-o, sed kion oni ne audacis fari, ghuste por ne disrompi tiun mirigan internan koherecon, kiu igas E-on tre bone ekvilibrita sistemo). Por poeto, lingvoshatanto kaj interlingvisto, temas chiuokaze pri respektinda lingvo.

Kaj same alte mi taksas Volapukon, pro la fakto, ke temas vere pri la unua kompleta (kvankam ne matura) lingvoprojekto, kiu kapablis eliri el la sekretaj rondoj familiaj, por atingi la mondon, kaj ankau tial, ke ghi havas tiel arkaikajn trajtojn.

Nu, praktike mi shatas chiujn artajn lingvojn, kaj respektas chiujn lingvo-kreantojn...kvankam, finfine, mia koro batas por E-o, kaj mi en chi tiu movado aktivas kaj ne aliloke ;)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi edited this comment 6 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.