Jen la dua ĉapitro de la nova novelo pri Badik kaj ĝia historio...por bone kompreni ĝin, estas oportune unue legi la novelon: "La prifosoj de Badik", kaj la unuan ĉapitron de Reflugo al Badik.
Anteo decidis rekonstrui la originalan tekston per la sama metodo, kaj post kelkaj sensukcesaj klopodoj li finfine atingis la celon: la ritmaj vortoj de la Monda Lingvo aperis klare sur la surfaco de la porĉiama skribtabuleto.
"Jen, diris Anteo, tio estas la originala teksto! Oni tuj rekonas la poeziajn verso-formojn de la malnova lingvo". Li laŭtlegis la versojn, ordigitajn laŭ la tipa strukturo de la antikva metriko: du dekunusilabaj versoj, unu naŭsilaba, unu oksilaba, unu dekunusilaba, kun ŝanĝo de la subjekto post la dua verso kaj rimo ĉe la tria kaj kvina verso.
"Men nonik kanom nolön valikosi / men nonik kanom numön stelis sila, / no kanon pükön ko nets valik, / te kanon pükön ko man ut, / kel vilom binön libik in lad omik..."
Li tuj tradukis en la IL-on tiun komencan strofon:
"Neniu homo povas koni ĉion / neniu homo povas la ĉielajn stelojn kalkuli./ Oni ne povas kun ĉiuj landoj paroli / nur paroli oni povas kun tiu homo,/ kiu volas esti libera en sia koro...".
"Bone, diris al si Anteo: tiu komenca poeziaĵo estas jam garantio de aŭtentikeco. Sed ni vidu nun la sekvon...". Kaj la sekvo estis preciza priskribo pri tio, kio vere okazis je la fino de la terura milito inter la Tidelanoj kaj la filo. Aparte kaptis lian atenton la debato, kiu okazis en la Alta Konsilejo sur planedo Gletik ("la granda"). Jen tio, kion verkis la historiisto:
"Kaj mi spektis mem la debaton en la Alta Konsilejo sur planedo Gletik. Multaj (...) favoris la abandonon de la luktado: tro multe da valoraj homoj jam mortis, grandaj detruoj preskaŭ nuligis la grandiozan civilizon de la Tidelanoj kaj de iliaj (aliancanoj?). Plibone serĉi perdiĝintan planedon ĉe la randoj de la Galaksio, kien la filo neniel povus ilin retrovi... Fine, ekstaris (...) Givel, membro de unu el la plej antikvaj familioj de Tidel, kaj diris: "Ho Tidelanoj, karaj gefratoj, karaj membroj de ĉi Alta Konsilantaro...neniu el ni povas porĉiame vivi. Nia nombro neniam estis tre granda: nur kelmiloj ni ekde la komenco estis, kaj ni ne volis multenombriĝi por konservi nian demokration, kaj la eblecon senecese iri de planedo al planedo. Mi opinias, ke nia tempo pasis: aliaj civilizoj aperas nuntempe en nia bela galaksio...ili nombras je miloj, kaj tie la homaro abundas...ili konsideras nin (diaĵoj?). Do, ni agu, ĉifoje, kiel bonvolemaj kaj protektemaj (diaĵoj?): ni daŭrigu ĝis la lasta homo nian batalon. Se ne ni kapablos venki la filon, kiel ili povos tion fari? Ili malaperos en la daŭro de nur kelkaj semajnoj...Mi proponas do, en la nomo de (...), kolekti ĉiujn niajn fortojn, kosmoŝipojn, armilojn, soldatojn, por definitiva atako kontraŭ la filo...rekte sur nia amata planedo, Tidel. Tidel vidis nian naskiĝon, ĝi vidos nian venkon, aŭ nian morton!".
Anteo ekhavis grandan admirsenton por tia sinteno, tiel diferenca de la kutima sinteno de la nuntempa civilizo de la dek mil mondoj... homaro kiu akceptas definitive malaperi, por savi aliajn civilizojn...kia sindonema agmaniero...nu, ja, la idoj de la nuna tempo estas vere etuloj, sekompare kun tiaj gigantaj estaĵoj! Li trairis la ceteran tekston, por malkovri eventuale aldonajn utilajn informojn kaj jen, li sukcesis trovi la plej gravan parton de la rakonto. Temis pri nur kelkaj linioj - sed vere esencaj:
"La armeo, kune kun ĉiuj homoj, ĉiu kun sia familio, reiris al Tidel. La filo jam atendis nin: terura estis la batalo...cento da kosmoŝipoj kaj (...) kune atakis la filon, kiu reutiligis ilian energion por ekstermi la Tidelanojn...sed ju pli da homoj falis, des pli kuraĝe kaj senĉese atakis la aliaj...ĝis fine, la ŝirmosistemo de la filo ne plu kapablis rezisti, kaj ĉesis funkcii. Tiam la filo kriante kiel cento da monstroj el la profunda galaksio, kontraŭatakis la taĉmentojn, kiuj unu post la alia malaperis sub ĝiaj timigaj armiloj...Iu taĉmento, tamen, sukcesis alproksimiĝi sufiĉe por lanĉi la lastan (...) kontraŭ ĝin. Kaj en tiu momento la krio de la filo plenigis la brulantan aeron. Ĝia monstra korpo, tiel alta, kiel trideketaĝa domo, falis teren, kaj ne plu movis sin. Ĉirkaŭe la bela mondo, kiun ni estis konintaj, ne estis plu: arbaroj, riveroj, maroj...ĉio estis vaporiĝinta. Nek domoj, nek palacoj, nek spuroj de tiu altvalora civilizo...Ni kalkulis, kiom da Tidelanoj ankoraŭ vivas: entute, nur 320. Nia popolo ne estis plu...Tidel ne estis plu. Sed la tuta galaksio estis nun libera de tiu monstra danĝero...Neniu membro de la Alta Konsilantaro pluvivis...neniu kosmoŝipo plu funkciis. Ni, kiuj estis koloniigintaj la Galaksion, estis nun kiel kaptitoj sur la surfaco de Tidel. La restantaj Tidelanoj decidis formi malgrandajn grupojn, kaj serĉi kultureblajn terojn ie ajn, en la nun dezerta mondo. Mi verkis ĉi lastajn skribtabuletojn per la ununura gravurmaŝino, kiu ankoraŭ funkcias. Mi konservos ĝin, kune kun niaj lastaj dokumentoj kaj iloj en la Domo de la Patro, nia Alta Konsilejo, kiu, mirakle, ne estas detruita. Mi kaj la aliaj membroj de nia grupeto restos ĉi tie, kaj klopodos konservi per freskoj kaj memorigo de la antikvaj tekstoj nian historion. Ke neniu paŝu sur ĉi tiuj stratoj, aŭ aŭdacu tuŝi ĉi lastajn ŝtonojn!".
Anteo restis pensema dum kelkaj minutoj. (daŭrigota)
Send a message
Search for members
Roberto Tresoldi says:
Roberto Tresoldi edited this comment 3 months ago.
Andreo Peetermans says:
Ĉu vi mem konstruis la frazojn?
Roberto Tresoldi says:
Roberto Tresoldi edited this comment 3 months ago.
Andreo Peetermans replies:
Min plaĉas la ideo uzi aliajn planlingvojn en esperantaj tekstoj por stilefektoj. Tamen uzi Idon por reprezenti dialekton de la internacia lingvo ŝajnas iom maltrafa al mi - principe, Ido estas alia lingvo ol Esperanto, ne dialekto de ĝi. Mi certe ne havus problemojn uzi Idon por reprezenti parencan lingvon.
Roberto Tresoldi says:
Rilate Idon, nu, fakte ne ekzistas "veraj" dialektoj en Esperanto, kaj Ido estas, laux mi, la sola kompleta kaj serioza parenca lingvo de la IL, tial mi utiligus gxin ankaux por esprimi dialektajxojn, kvankam mi konsentas, ke gxi estas tute alia lingvo, spite al multegaj elementoj, kiuj estas tipe esperantlingvaj (nun ecx multaj idistoj konsentas, ke gxi ne plu povas esti prezentata kiel "Esperanto plibonigita" sed kiel posteulo de Esperanto). Mi utiligus gxin ankaux por redoni la efekton de parenca linguo. La utiligo de pra-esperanto tiucele ne estus, laux mi, tro tauxga, cxar gxi diferencas plimulte ol Ido mem; mi prefere utiligus pra-esperanton por sugesti antikvecon relativan en dokumentoj kaj enskribajxoj. Mi gxojas ekkoni junulon, kiu interesigxas pri interlingvistiko! Amike.